Til indholdet

Kiel oni nomas la signon en Esperanto?

af Abusonhhoson, 1. okt. 2011

Meddelelser: 9

Sprog: Esperanto

Abusonhhoson (Vise profilen) 1. okt. 2011 12.45.50

@
Ĉu estas JE ,aŭ ĈE?

barat (Vise profilen) 1. okt. 2011 12.47.48

Abusonhhoson:@
Ĉu estas JE ,aŭ ĈE?
@ = heliko, po-signo, volvita a

En la pola ni nomas ĝin "małpa" - simio. Amuze, ĉu ne?

Abusonhhoson (Vise profilen) 1. okt. 2011 12.54.44

Dankon!
Do interesa ĝi estas,en ĉina lingvo oni nomas ĝin 爱她=amas ŝin(Laŭ la prononco de Angla vorto AT)

darkweasel (Vise profilen) 1. okt. 2011 14.06.11

Tamen la retadreson jen@ekzemplo.eo oni elparolas jen ĉe ekzemplo punkto eo.

flipe (Vise profilen) 1. okt. 2011 18.55.08

Abusonhhoson:@
Ĉu estas JE ,aŭ ĈE?
Oni nomas ĈE, portugale Brazilo estas "arroba" (aĥoba)

Altebrilas (Vise profilen) 2. okt. 2011 20.59.06

Ŝajnas al mi bona ideo doni al la signoj nomoj de prépozicioj aŭ konjunkcioj en esperanto:
@ ĉe, / sur, \ sub, & kaj, | aŭ

Ĉu ekzistas listo de oficialaj nomoj?

Koracio (Vise profilen) 4. okt. 2011 10.56.58

En la hungara ĝi estas kukac (vermo).

dobri (Vise profilen) 4. okt. 2011 14.17.35

En la ĉeĥa oni nomas ĝin "rulharingo".

Ryuuichi (Vise profilen) 4. okt. 2011 14.31.44

Altebrilas:Ŝajnas al mi bona ideo doni al la signoj nomoj de prépozicioj aŭ konjunkcioj en esperanto:
@ ĉe, / sur, sub, & kaj, | aŭ

Ĉu ekzistas listo de oficialaj nomoj?
Serĉu ĉe PMEG, kaj rigardu ĉe la indekso.

Tilbage til start