Į turinį

Programisto estas serĉata

Jev, 2011 m. spalis 3 d.

Žinutės: 4

Kalba: Esperanto

Jev (Rodyti profilį) 2011 m. spalis 3 d. 11:12:05

Mi serĉas spertan Javascript-programiston. Bezonatas persono, kiu havus spertojn pri kreado de memstaraj Javascript-aplikaĵoj: ludoj, ekzercoj, interaktivaj interfacoj, kromaĵoj por jQuery ks. Laboro estus pagata kaj la persono laŭbezone povus esti oficiale dungita de la germana firmao. Ĉiujn kondiĉojn eblas pridiskuti jam persone. Granda parto de la laboro rilatus al Esperanto-projektoj, interalie ankaŭ pri lernu!, pro tio mi metas la anoncon en tiun ĉi forum-kategorion. Do se vi bezonas laboron kaj bone konas, kion signifas la vortoj: Javacript, DOM, Ajax, Comet, jQuery, kontaktu min.

qwertz (Rodyti profilį) 2011 m. spalis 3 d. 13:10:27

Ĉu vi jam publiĝis ĉe http://www.eklaboru.com/ ?

Jev (Rodyti profilį) 2011 m. spalis 4 d. 12:18:20

qwertz:Ĉu vi jam publiĝis ĉe http://www.eklaboru.com/ ?
Ne, sed eble faros.

Jev (Rodyti profilį) 2011 m. spalis 4 d. 13:50:35

Jam komencis veni unuaj sinproponoj de personoj. Dankon al ĉiuj, kiuj sendas. Sed mi petas sendi iom pli detalajn mesaĝojn. Estus pli facile, se mi tuj povus trovi respondojn almenaŭ al tiuj ĉi ĉefaj demandoj:

Kiom longe vi laboras, kiel programisto? Ĉu vi povas iom priskribi viajn spertojn? Ĉu vi jam programis kromaĵojn por jQuery aŭ iujn memstarajn aplikaĵojn per Javascript? Kiom profundajn sciojn pri Javascript kaj PHP vi havas? Ĉu eble vi havas iujn laborojn, kiujn povus montri al mi?

Atgal į pradžią