Ni petas helpon de volontuloj-spertuloj
Es-peranto,2011年10月3日の
メッセージ: 3
言語: Esperanto
Es-peranto (プロフィールを表示) 2011年10月3日 15:15:51
Saluton,
Mi estas gvidanto de kieva junulara E-klubo "Ek!", kiu funkcias ekde 2005 (pli detale en la ruslingva paĝaro - http://vkontakte.ru/club16214918). Multaj klubanoj estis inter organizantoj de IJK-67. Post la kongreso ni ekhavis novan laboran impulson kaj finfine decidis lanĉi novan seriozan agaddirekton - bonfaradon.
Inter la elektitaj agadoj:
- esperantistigo de infanoj en orfejoj kun pluaj internaciaj projektoj inklude interŝanĝo de infanaj grupoj el diversaj landoj,
- esperantistigo de invalidoj (ĉefe per Skype) kaj ilia plua aligo al funkciado de Asocio de Esperantistoj Handikapuloj
kaj
- organizo de internacia volontula taĉmento (tendaro) por rekonstruo aŭ restaŭro de iu el okcident-ukrainiaj kasteloj.
Mi estus tre danka, se iu el la retejanoj, kiuj havas konsilojn, proponojn aŭ konsiderojn, skribus al ni.
Antaŭdankon pro via eventuala helpo!
Amike,
Ĵenja

maratonisto (プロフィールを表示) 2011年10月3日 17:10:54
Kara Es-peranto!
Dankon al Vi por Via nobla agado.
Mi pensis jam delonge, ke la infanoj-invalidoj, precipe kun malsufiĉa lernokapablo devas lerni esperanton anstataŭ kutima fremdlingvo. Invalidoj tre bezonas travivaĵon de sukceso.
Mi volus demandi, kiu(j)n lernolibro(j)n uzas la ukrainaj instruistoj por instrui Esperanton? Se Vi havas bonan lernolibron por lernejoj, mi volonte tradukus ĝin en kelkajn lingvojn.
Kiel fartas Via edzo? Mi deziras al li bonsanon.

bobowo (プロフィールを表示) 2011年10月4日 15:17:32
Saluton, mi subtenas vian ideon, sen scii kiel komenci.
Jes, bonfarado komencas eble je bonvortado , sed kiel daurigi?, estas la problemo....
Kiel vi pensas ke oni povus uzi Skajpon? Eble oni nur devas komenci paroli kaj poste pli kaj pli homoj aligos...? Kiu Ek-komencos? Pro tio oni devas havi tempon samtempe kiam alia havas tion. Espereble sukcesos al iu. Mi aligos kiam vi komencis. Sed unue mi devas pli bone lerni uzi Skajpon.