Al la enhavo

Ĉu vi estas vegetarano aŭ vi manĝas viandon?

de Lusjo, 2007-julio-18

Mesaĝoj: 113

Lingvo: Esperanto

Lusjo (Montri la profilon) 2007-julio-18 14:12:36

Multaj homoj manĝas viandon por nutrado. Aliaj estas vegetaranoj. Kiu vi pensas pri la mortigo de bestoj? Ĉu la buĉado de la bestoj estas akceptebla? Ĉu la homaro rajtas mortigi bestojn por manĝi ilin?

pacepacapaco (Montri la profilon) 2007-julio-18 16:36:22

Mi estas vegetarano. Interese, mi perceptas, ke la pli granda parto de la homaro ne vole mortigus beston, sed vole manĝas bestojn. Ĉi tie, oni vidas multajn farmojn. Miaj geamikoj, kiuj laboras farme, ofte ne povas manĝi bov(aĵ)on.

Laŭ mi, estas peko lezi sentanton. Manĝi viandon ne estas laŭ mi peko, sed aĉeti viandon estas kiel peti, ke oni buĉas beston.

Ankaŭ, oni povas akiri tutan proteinon kaj ĉiun nutron necesan sole el plantaj kaj el ovoj/lakto. La viando estas eble nutra, sed oni havas nuntempe multajn alternativojn.

Do, la buĉado ne estas akceptebla, laŭ mi. Ni ne rajtas mortigi bestojn dum ni havas pli bonajn alternativojn.

Mendacapote (Montri la profilon) 2007-julio-18 16:41:49

Mi estis ekstrema vegetarano (vegano) dum 11 jaroj kaj tiam ankaŭ pensis ke la homaro ne rajtis mortigi bestojn… ĝis finfine mi malsaniĝis pro manko de vitamino B12. Kion mi pensas nuntempe? Ke se mi verdire ne rajtas mortigi bestojn… eĉ malpli stulte mortiĝi mi mem! Mia nuna dieto inkludas lakton, ovojn kaj fiŝojn.

Vegetaranoj ne estas pli bonaj, humilaj, spiritaj, piaj, aŭ sanaj; mi tion proprasperte povas tute certigi.

remy_boligee (Montri la profilon) 2007-julio-18 17:38:46

Mi ne havas problemojn pri manĝi viandon.
Ŝajnas al mi ke se oni ne rajtas mortigi bestojn, oni ankaŭ ne rajtas mortigi kreskaĵojn, konsiderante ke ili ankaŭ vivas.

Mendacapote (Montri la profilon) 2007-julio-18 17:55:32

Vi pravas! Sed ĉu vi sciis ke ekzistas ektremistoj kiuj nur manĝas fruktojn kiuj falis el arboj???

pacepacapaco (Montri la profilon) 2007-julio-18 17:56:41

Mi estis ekstrema vegetarano (vegano) dum 11 jaroj kaj tiam ankaŭ pensis ke la homaro ne rajtis mortigi bestojn… ĝis finfine mi malsaniĝis pro manko de vitamino B12.
Laŭ Vikipedio, veganoj ofte havas malaltan B12-nivelon, ĉar oni akiras plejparte B12-vitaminon el la manĝaĵoj, kiujn veganoj ne manĝas. Mi kredas, ke ni rajtas preni ne zigotajn ovojn aŭ lakton por manĝi, sed ni ne rajtas mortigi la beston.
Mi ne havas problemojn pri manĝi viandon.
Ŝajnas al mi ke se oni ne rajtas mortigi bestojn, oni ankaŭ ne rajtas mortigi kreskaĵojn, konsiderante ke ili ankaŭ vivas.
Vi alivorte skribis: plantoj vivas, do ni rajtas mortigi ilin; bestoj vivas, do ni rajtas mortigi ilin.

Nu, homoj vivas ja, ĉu ni rajtas mortigi homon? Laŭ mi, vivo ne estas la difinilo de buĉrajtoj.

zaratustro (Montri la profilon) 2007-julio-18 18:34:19

sal.gif saluton
Mi ankaŭ estas vegetarano. Mi ekkomencis esti vegetarrano faras 7 jarojn, kaj mi sentas tre bone.
La homojn ne komprenas kial mi manĝas nure vegetarojn, sed ankaŭ mi ne komprenas ĉar ili manĝas viandon.
Mi vidas ke bestojn estas kiel personojn, kaj , kial la popoloj manĝas bestojn, kaj ne manĝas al aliajn homojn. Mi pensas ke ĝi estas viando egale. rido.gif
Multajn malsanojn el la homojn estas per manĝi viandon.
Atente Zaratustro rideto.gif

myraviveash (Montri la profilon) 2007-julio-18 19:33:58

Mi legis ke veganoj la mankon de vitamino B12 povus eviti per manĝi nutra gisto (scienca nomo: Saccharomyces cerevisiae). Unu kulero da nutra gisto tage kutime sufiĉas.

Mi manĝas plejparte vegetare. Mi pensas ke homoj ne devas mortigi bestojn (ĉu aŭ ne ili rajtas mortigi bestojn), ĉar plantoj provizas sufiĉan nutraĵon.

Se oni ankoraŭ volas manĝi bestojn, lau mi estas pli bona ke oni aĉetas viandon ĉe malgranda farmo. Viando de malgranda farmo estos eble multekosta, sed loke aĉeti estas pli bona por la medio.

Lusjo (Montri la profilon) 2007-julio-18 19:50:59

Kelkaj homoj ŝatas manĝi bestojn, sed ili mem ne mortigus bestojn por manĝi ilin. Aliaj, por religiaj aŭ filozofiaj influoj, ne manĝas bestojn, ĉar ili pensas ke la buĉado de bestoj estas peko. Ĉu la homaro povas travivi se ili manĝus sole plantojn aŭ legomojn? Kelkaj uloj ne manĝas viando, ĉar la manĵajo de viando metas ilin je malalta spirita nivelo.

Laŭ mia opinio, la manĝaĵo de bestoj por nutrado ne estas necesa en la nuna mondo.

pacepacapaco:... oni povas akiri tutan proteinon kaj ĉiun nutron necesan sole el plantaj kaj el ovoj/lakto. La viando estas eble nutra, sed oni havas nuntempe multajn alternativojn.
Estas vero. Laŭ mia opinio, du grandajn problemojn okazas: la malsatego de la mondo kaj suferoj de la bestoj.

a)Malsatego de mondo. La kvanto de bonaj agrikulturaj landoj malgrandigas tage. Por manĝi viandojn, oni necesas grandan kvanton de lando. Se oni deziras manĝi viando de bovojn kun ‘granda kvalito’, oni devas atendi minimume 4 jarojn por havi viandon (ĉirkaŭ 350 kilogramoj de viando). Estas la kialo por ke la prezo de ‘ruĝa viando’ estas multekosta tra multaj partoj de la mondo. Se oni deziras manĝi kokojn aŭ kokinojn, la tempo por atendi malgrandigas kaj la loko por havi kokoj ne necesas esti grandaj. La vero estas ke oni povas havi pli ol 500 kilogramojn da legomoj en unu sola jaro sur la sama kvanto de lando. Je tiu kazo, esti vegetarano estas necesa, ne religia afero.

b)Sufero de bestoj. Laŭ mia opinio, tiu estas morala afero. Mi ne manĝas viandon por ke mi pensas ke estas peko. Mi ne manĝas viandojn, ĉar mi jam vidis la grandan suferon de la bestoj, kiam mi vizitis entreprenojn por produktado de viando el kokinoj kaj el porkoj en Brazilo. Je tiu lokoj, la bestoj ne havas rajton esti bestojn. Ili ne povas movi, ĉar ili povas perdi grason. Ili ne povas havi sekson, ĉar kruciĝo inter ilin ne estas permesata. Ili ne povas manĝi naturan manĝaĵon, ĉar ili devas manĝi artefaritaj manĝaĵon por fari ilin akiri grandan kvanton de graso. Kokinoj havas iliajn bekojn tranĉataj por ne manĝi insektojn aŭ malgrandaj semojn, nur la manĝaĵo donataj de la produkantoj. La porkoj ricevas elektran ŝokon, antaŭ ili estas mortigitaj. Kelkaj religiaj gvidantoj preĝas antaŭe la bestoj estas mortigitaj, sed mi pensas ke ĉi tiu estas granda hipokrita sinteno. La natura mondo ne estas facila al bestoj, ĉar ili devas sekvi la leĝon de la ‘nutra ĉeno’. Se la homaro konsideras ilin mem kiel specialaj bestoj kreitaj de Dio (mi ne kredas je tio), la homaro ne rajtas transformi la vivon de ne raciaj bestoj je vera infero sur la Tero.

Estas mia opinio
Ĝis sal.gif

JesCed (Montri la profilon) 2007-julio-18 19:52:58

Kara Zaratustro:

En via mesaĝo vi diris ke ekzistas multajn homajn malsanojn pro manĝado de viando. Fakte, mi ne konas tiajn malsanojn.

En alia mesaĝo oni parolis pri la manko de Kobalamino (Vit B12) en veganoj. Sed mi ne rajtas pro tio diri ke vegana manĝado kaŭzas anemia perniciosa .

Homa nutrado estas delikata kaj malfacila afero. Oni bezonas ĉiutage specifan kvanton da sukeroj, poteinoj kaj oleoj por resti sana. Sed oni ankaŭ bezonas vitaminojn, mineralojn, akvon, fibron kaj aliaj nutraĵetoj.

Kiam oni studas la kvaliton de proteinoj por homa nutrado, oni trovas ke, ĝenerale, la plantdevenaj proteinoj estas pli malaltkvalitaj ol la bestdevenaj. Kelkaj hmoj ofte diras ke la proteinoj el sojfabo kaj el viando havas similajn kvalitojn. Ili pravas. Sed la proteinoj el viando NE estas la plej bonaj por homa nutrado.

Oni priskribas la kvalliton de proteino per unuo nomita "UPN" (neta proteina utileco). Sojfaba proteino havas ĉ 45 UPN, kaj viando ĉ 52 UPN. Do, ili estas vere similaj. Tamen, ovalbumino (la proteino de la ovoblanko) havas 93 UPN kaj laktalbumino (la proteino de bovina lakto) havas 91 UPN. Do, ambaŭ estas mutege pli altkvalitaj ol sojfabo aŭ viando mem. Do, oni ja povas manĝi bonegajn proteinojn sen manĝado de VIANDO, sed oni bezonos bestdevenajn proteinojn.

Ĉu eblas manĝi altkvalitajn proteinojn nur per manĝado de plantoj? Jes, tio eblas. Sed temas pri afero multege pli malfacila. Ofte, plantaj proteinoj mankas kelkajn necesajn aminoacidojn. Ekzemple, maizo mankas triptofanon, pluraj favoj mankas lisinon, ktp. Oni povus, certe, kunmeti plantojn por kompensi la mankojn, sed oni devos tre zorge plani la manuon.

Do... parolante pri proteinoj, manĝi bestdevenajn proteinojn havas avantaĝojn. Tamen, mortigi beston ne devigas... oni povas trinki lakton.

Parolante pri oleoj, la afero estas multe pli facila. Bestdevenaj oleoj povas esti danĝera por ni. Vi ĉiuj certe ja konas pri kolesterolo kaj aliaj oleoj. Plantdevenaj oleoj estas multe pli sanaj por ni... memoru la avantaĝojn de oliva oleo. Sed kelkej eble demandos "ĉu la t.n. omega-3 oleoj el fiŝoj ne estas ankaŭ bonaj por ni?"

Certe, tiaj oleoj estas bonegaj por nia sano. Sed.... surprize! Tiaj oleoj estas, vere, plantdevenaj! Nenia besto povas fari omega-3ajn oleojn pro manko de apartaj enzimoj. Kial, do, havas la fiŝoj tiajn oleojn? Ĉar ili manĝas algojn kiu ja ilin povas fari. Do, oni ne bezonas manĝi la fiŝojn... oni povas manĝi ankaŭ la algojn.

Pri vitaminoj, la plejmulto troveblas en plantoj, sed kobalamino nur en bestoj.

Mi mem ja manĝas viandon, sed mi kredas ke tio devas esti persona decido. Tamen, se vi ne volas mortigi bestojn aŭ manĝi viandon, tre zorge planu viajn menuojn kaj eble, tri aŭ kvarfoje en jaro, prenu B12on.

Reen al la supro