Tartalom

Filmo pri seksum-trafiko bezonas via helpon

KienLi-tól, 2011. október 7.

Hozzászólások: 1

Nyelv: Esperanto

KienLi (Profil megtekintése) 2011. október 7. 21:06:14

Karaj filmoŝatantoj,

baldaŭ aperos nova filmo oficiale kun subtekstoj en Esperanto. Ĝi nomiĝas "Cargo" (Kargo: seksum-trafiko).

La internacia teamo de filmokreantoj inter kiuj estas unu esperantistino decidis okazigi grandan premieron en Novjorko por la jam preta filmo. Por tio ili okazigas monkolektadon ĉe Kickstarter: http://kck.st/oUj9M6

Ankaŭ vi povas helpi. Venu al Kickstarter kaj elektu manieron de kontribuo. Eĉ unu eŭro povas helpi. Sed vi devas esti tre rapida, ĉar restas nur 4 tagoj.

Pli detale legi pri la filmo vi povas ĉe Verda Filmejo: http://filmoj.net/kargo
kaj Esperanto blog: http://is.gd/l6kJPM

Se la projekto sukcesos, la filmo estos prezentita dum la venonta Esperanta Kinofestivalo.

Vissza a tetejére