შინაარსის ნახვა

Ĉu - kaj kiel - aki kontraŭ la dominado de la angla?

cellus-ისა და 8 ოქტომბერი, 2011-ის მიერ

შეტყობინებები: 26

ენა: Esperanto

qwertz (მომხმარებლის პროფილი) 9 ოქტომბერი, 2011 09:32:40

Maalouf-raporto tre detale diskutas tion aferon.

http://ec.europa.eu/education/languages/archive/do... (pdf dosiero)

http://ec.europa.eu/education/languages/archive/do...

Interŝanĝu lingvokodo ekzemple germana lingvokodo "de" kun lingvokodo vi preferus ekzemple "pl" aŭ "en" k.t.p. Oni trovus taŭgajn lingvokodojn ĉie-tie.

mihxil (მომხმარებლის პროფილი) 9 ოქტომბერი, 2011 09:46:13

barat:
miĥil:Ni ankaŭ povus elekti fariĝi lingvaj kripluloj pri esperanto kaj tiam aldone povi paroli kun neniu ajn. Mi ne vidas kiel tio pli bonas.
Dankon, ke vi nomis min neniu ajn. Mi ne vidas iun pluan sencon kun vi diskutadi. Adiaŭ.
Nu, mi celis kompreneble 'kun preskaŭ neniu ajn'. Diable eĉ eblas per ĝi paroli kun mi, do ŝajnis al mi iom evidente ke mi ne laŭlitere celis. Ne insultiĝu pro tiu hiperbolo, ĉar tio ne estis la celo.

targanook (მომხმარებლის პროფილი) 9 ოქტომბერი, 2011 10:02:12

Kara miĥil.

La lingva kriplulo estas persono, kiu ne povas tute libere uzi la lingvon, kiun li/ŝi parolas. Ni ĉiuj estas kripluloj en la angla lingvo, se ĝi ne estas nia denaska lingvo. Eĉ post 10000 horoj da lernado kaj praktiko ni faras erarojn, malbone elparolas ceterajn anglajn vortojn, ne povas kompreni ĉiujn anglajn dialektojn. La angla ne taŭgas por internacia komunikado, ĉar ĝi estas nur nacia lingvo. Rigardu min - mi lernis la anglan lingvon dum 12 jarojn kaj mi ne povas uzi ĝin kun la sama libereco kaj facileco kiel mi uzas esperanton - tiun ĉi lingvon mi lernas nur de aprilo ĉijare. Ĉu tiuj ĉi faktoj ne parolas al vi - post kvin monatoj mi povas libere esprimi min en esperanto kaj post 12 jaroj mi ne povas bone uzi la anglan lingvon. Mi ne estas kontraŭulo de la angla lingvo - estu ĝi ne paco. Mi nur ne ŝatas la ideon ke ĝi estu la deviga kaj tutmonda lingvo de la homaro, ĉar aŭtomatike ĝi faros kripla 95% da homa populacio.

mihxil (მომხმარებლის პროფილი) 9 ოქტომბერი, 2011 10:25:30

targanook:La lingva kriplulo estas persono, kiu ne povas tute libere uzi la lingvon, kiun li/ŝi parolas. Ni ĉiuj estas kripluloj en la angla lingvo, se ĝi ne estas nia denaska lingvo. Eĉ post 10000 horoj da lernado kaj praktiko ni faras erarojn, malbone elparolas ceterajn anglajn vortojn, ne povas kompreni ĉiujn anglajn dialektojn. La angla ne taŭgas por internacia komunikado, ĉar ĝi estas nur nacia lingvo. Rigardu min - mi lernis la anglan lingvon dum 12 jarojn kaj mi ne povas uzi ĝin kun la sama libereco kaj facileco kiel mi uzas esperanton - tiun ĉi lingvon mi lernas nur de aprilo ĉijare. Ĉu tiuj ĉi faktoj ne parolas al vi - post kvin monatoj mi povas libere esprimi min en esperanto kaj post 12 jaroj mi ne povas bone uzi la anglan lingvon. Mi ne estas kontraŭulo de la angla lingvo - estu ĝi ne paco. Mi nur ne ŝatas la ideon ke ĝi estu la deviga kaj tutmonda lingvo de la homaro, ĉar aŭtomatike ĝi faros kripla 95% da homa populacio.
Mi ne povas libere esprimi min en esperanto. Ĝi ne estas mia denaska, kaj mi suferas por vortigi. Do, mi estas lingva kriplulo ankaŭ pri esperanto, kaj tio estas precize kion mi celis. Kvankam mi lernis esperanton antaŭ multaj jaroj.

Ke vi ja povas 'libere' esprimi vin en esperanto estas aŭ mensogo, aŭ vi simple estas tre talenthava. Eble ankaŭ vi estis helpita de via favoro pri la ideo de esperanto. Klare estas ke favoro multe helpas kiam temas pri ekkapablado pri io. Mi ne scias la detalojn pri via kazo. Sed mi ja scias ke eĉ esperanto estas nur dua lingvo, kaj ankaŭ ke ĝi estas parolata nur kriple de multaj el ĝiaj parolantoj.

Kaj al mi ne estas granda diferenco ĉu 95% de la homaro parolas kriple en la angla aŭ ke 95% parolas kriple en esperanto. Kripla parolado estas pli bona ol neniu parolado.

Chainy (მომხმარებლის პროფილი) 9 ოქტომბერი, 2011 10:50:14

targanook:Kara miĥil.
Se iu volas daŭrigi ĉi tiun diskuton, ĉu eblus sen la aĉa uzado de tia 'kara'?

mihxil (მომხმარებლის პროფილი) 9 ოქტომბერი, 2011 11:05:56

Chainy:
targanook:Kara miĥil.
Se iu volas daŭrigi ĉi tiun diskuton, ĉu eblus sen la aĉa uzado de tia 'kara'?
Mi konsideris tion kultura diferenco. Se en nederlandlingva forumo iu ekalparolus min per 'Beste Michiel,' mi verŝajne sentus min iomete ofendita, kvankam ĝi aspektas afabla. Io tia utilas komence de leteroj por maldungo, kaj por alparoli infanojn antaŭ ol riproĉi ilin pri ia krimeto. Tiaj aferoj. Sed ĉi-kaze mi ne certas. Esperanto estas nur dua lingvo. Ni kriplas. Ni misinterkomprenemus, se ni ne konscius pri tio.

Chainy (მომხმარებლის პროფილი) 9 ოქტომბერი, 2011 11:37:01

miĥil:Mi konsideris tion kultura diferenco.
Ĉi-okaze mi dubas pri tio.

miĥil:Se en nederlandlingva forumo iu ekalparolus min per 'Beste Michiel,' mi verŝajne sentus min iomete ofendita, kvankam ĝi aspektas afabla. Io tia utilas komence de leteroj por maldungo, kaj por alparoli infanojn antaŭ ol riproĉi ilin ia krimeto. Tiaj aferoj.
Laŭ mia sperto, oni uzas 'kara' ankaŭ tiamaniere en Esperanto. Do, ĝi ne estas ĝentila maniero por komenci respondon al iu en forumo.

miĥil:Sed ĉi-kaze mi ne certas. Esperanto estas nur dua lingvo. Ni kriplas. Ni misinterkomprenemus, se ni ne konscius pri tio.
Jes, oni ofte aŭdas la senkulpigon en la anglalingva forumo: "Mi ne intencis ofendi - la angla estas fremda lingvo por mi kaj ĝi estas ege malfacila". Bedaŭrinde iuj ofte diras tion ankaŭ, kiam ili fakte tute bone komprenis la signifon de tio, kion ili skribis...

targanook (მომხმარებლის პროფილი) 9 ოქტომბერი, 2011 12:27:21

Chainy:
targanook:Kara miĥil.
Se iu volas daŭrigi ĉi tiun diskuton, ĉu eblus sen la aĉa uzado de tia 'kara'?
Ho, kara Chainy kun siaj konspiraj teorioj. Nun la vorto "kara" estas malica. Bone, amiko, serĉu pluajn malicajn vortojn en Esperanto. Ni ĉiuj ekkonu ilin. Kelkaj indikoj por vi:

amiko
estimata
saĝa
sperta
favora
honesta

Tiuj ĉi vortoj nepre signifas ion alian ol tio, kio estas en la vortaro.

Chainy (მომხმარებლის პროფილი) 9 ოქტომბერი, 2011 12:46:11

Targanook, evidente ne indas diskuti ĉi tion kun vi. Eĉ se vi vidas, ke iuj trovas la uzon de la vorto 'kara' ofenda en certaj kuntekstoj, vi ĉiaokaze insistas uzi ĝin, eĉ speciale.

Mi rekomendas al vi iom pli legi en Esperanto. Se oni sekvas la komentojn faritajn ĉe, ekzemple, Libera Folio tiam tuj evidentiĝas, kiel oni fakte uzas la vorton 'kara'. Ofte temas pri malsincera uzo de tiu vorto, kaj tial ĝi estas ofenda. Temas pri ĝentileco, komplika afero por iuj.

targanook (მომხმარებლის პროფილი) 9 ოქტომბერი, 2011 12:59:29

Chainy:Temas pri ĝentileco, komplika afero por iuj.
Jes, ĝentileco estas tre komplika afero por vi, estimata Chainy (laŭ-via-vole mi ŝanĝis la vorton "kara" al "estimata" - ĉu same ofendige?). Vi ĉie trovas malicon kaj ofendojn.

Kio vi estas, ke vi aŭdacas korekti la aliajn homojn? Ĉu vi estas iu esperanta aŭtoritato? Ĉu vi estas ia profeto, kiu scias la intencojn de aliaj homoj?

Pri vi mi jam havas fiksan opinion kaj verdire mi ne miras pri via reagado. Nenio nova, la sama Chainy.

ზემოთ დაბრუნება