Till sidans innehåll

Ĉu - kaj kiel - aki kontraŭ la dominado de la angla?

av cellus, 8 oktober 2011

Meddelanden: 26

Språk: Esperanto

Paulinho (Visa profilen) 9 oktober 2011 14:26:38

Patrik skribis
Esperantismo ne estas kontraŭanglismo. Ni disigu la du, do
.
Tion mi konsentas. Mi ne estas nur kontraŭ la dominado de la angla. Mi estas kontraŭ kia ajn dominado. Se dominanta estus la portugala (mia nasklingvo) mi estus ankoraŭ kontraŭa. Oni proponas esperanton. NI proponas esperanton. Esperanto estas mirinda. sed ĉia lingvo estas ĉiam akuta koplodo de ia gento por sin esprimi. Mi bedaŭras sintenon de la anglaparolantoj, KIAM (kaj nun kiam) ili ne lernas aliajn lingvojn, akomodatiĝataj por la hodiaŭa situacio, kio kvazaŭe ilin favoras. Ili perdas tiam grandan eblecon por kreski persone. Mia scio de la angla de estas tiel granda. Mi havas TOEIC -ON. Kai me tre ŝatas la esperantan... Kial batali kiam ni povas esti geamikoj?

barat (Visa profilen) 9 oktober 2011 15:19:55

Chainy:
targanook:Kara miĥil.
Se iu volas daŭrigi ĉi tiun diskuton, ĉu eblus sen la aĉa uzado de tia 'kara'?
Mi pensas, ke targanook ne volis iun ofendi per la uzo de "kara" (mi tralegis lian mesaĝon kaj mi ne trovis ion ofendigan tie por miĥil). En la pola lingvo ni esprimas tiel la ŝaton kaj ian intimecon al la celata persono:

Drogi Ludwiku = Kara (ŝatata de mi) Lodoviko

Do "kara" ne havas ion malbonan sencon. Chainy, ne troigu kun via suspektemeco.

Chainy (Visa profilen) 9 oktober 2011 15:23:52

Paulinho:Mi bedaŭras sintenon de la anglaparolantoj, KIAM (kaj nun kiam) ili ne lernas aliajn lingvojn
La problemo por multaj lernejanoj en Britujo, ekzemple, estas manko de motivo lerni fremdajn lingvojn. Ili ofte demandas sin "Kiun fremdan lingvon mi lernu?"... "Mi jam scias la internacian lingvon, do ĉu vere indas lerni iun fremdan lingvon, kiun mi eble neniam uzos?". Kaj tio ne signifas, ke lernejanoj en Britujo estas arogantaj - estas simple normale, ke homoj serĉas la plej facilan vojon - kaj se juna homo konscias, ke multaj en la mondo jam parolas la anglan, tiam tiu junulo tentiĝas laŭiri tiun pli facilan vojon...

Mi, ekzemple, lernis la germanan en lernejo. Mi pasigis unu semajnon en Germanujo kiam mi havis 16 jarojn, kaj poste mi dum proksimume 17 jaroj ne diris eĉ unu vorton en la germana - mi ne loĝis en Germanujo, kaj mi simple neniam havis la okazon aŭ bezonon uzi la germanan. Nur antaŭ nelonge mi translokiĝis tien por unu jaro kaj mi devis provi relerni la lingvon.

Do pro tio, ke estas malfacile instigi britojn lerni fremdajn lingvojn, mi pensas, ke fakte Esperanto povus havi bonan rolon en britaj lernejoj. Multaj demandas: "Nu kial lerni Esperanton, se neniu parolas ĝin?" Sed por denaska parolanto de la angla, tio ne nepre estas problemo. Kiel mi diris, estas malfacile decidi, kiun fremdan lingvon lernu denaska parolanto de la angla, kaj eĉ tiam tiu lingvo povas esti ne tre utila en la realo. Do, kial ne lerni Esperanton?

Lernado de Esperanto je juna aĝo povus prepari la infanojn en Britujo por lernado de aliaj fremdaj lingvoj, se tio eventuale estos necesa en ilia estonteco. Eble post kelke da jaroj de lernado de Esperanto, tiuj britaj lernejanoj jam ĝuus ĝin, kaj ili mem ekinteresiĝus pri aliaj fremdaj lingvoj? Kiel pruvite, post ellernado de unu fremda lingvo, kutime estas pli facile lerni ankoraŭ aliajn...Esperanto eble povus doni al britaj lernejanoj la necesajn lingvajn lertecon kaj flekseblecon, kio estus multe pli bone ol la nuna situacio...

mihxil (Visa profilen) 9 oktober 2011 15:31:57

Chainy:Do pro tio, ke estas malfacile instigi britojn lerni fremdajn lingvojn, mi pensas, ke fakte Esperanto povus havi bonan rolon en britaj lernejoj. Multaj demandas: "Nu kial lerni Esperanton, se neniu parolas ĝin?" Sed por denaska parolanto de la angla, tio ne nepre estas problemo. Kiel mi diris, estas malfacile decidi, kiun fremdan lingvon lernu denaska parolanto de la angla, kaj eĉ tiam tiu lingvo povas esti ne tre utila en la realo. Do, kial ne lerni Esperanton?
Mi fakte proponus ke ili ankaŭ lernu la anglan. Sed ili lernu kiel paroli la anglan laŭ 'internacia' maniero, por ke la resto de la mondo facile komprenu ilin. Ili devus mallerni uzi strangajn idiomaĵojn, kaj mallerni tro dialektajn prononcojn. Ideale, tia simpligita versio de la angla eĉ iel havu statuson, kaj iom kresku al la direkto de nuna esperanto. Tiu 'internaciangla' eble iom pli piĝiniĝu ol jam okazis.

qwertz (Visa profilen) 9 oktober 2011 16:04:25

barat:
Do "kara" ne havas ion malbonan sencon. Chainy, ne troigu kun via suspektemeco.
Uzo de "kara" povestus mokece. Do, vidu al temo "dominado de la angla". Estas iom da ofendo de angla denaskulojn, ĉu ne? Certe oni kiu denaskulo estus sensive kaj ekspertizus iojn vortojn. Imagu, ke iun faras similare kontraŭ alian lingvon kaj ĝia denaskulon.

Ĝenerale mi tre nervsegiliĝas pri moko de angla lingvo. Okazas tre ofte ĉe lernu.net forumo. Plej lingvojn iam havas denaskulon, kiujn oni ne devas ofendi. Lingvo estus/estas parto de persona identecon.

Chainy (Visa profilen) 9 oktober 2011 16:34:37

miĥil:Mi fakte proponus ke ili ankaŭ lernu la anglan. Sed ili lernu kiel paroli la anglan laŭ 'internacia' maniero, por ke la resto de la mondo facile komprenu ilin.
Interesa propono! rideto.gif

Estas ja fakto, ke por plej multaj lernantoj de fremda lingvo, la ĉefa problemo estas kompreni denaskajn parolantojn. Kompreni aliajn ne-denaskajn parolantojn estas kutime multe pli facile pro la limigo de uzataj vortoj kaj esprimoj.

miĥil:Ili devus mallerni uzi strangajn idiomaĵojn, kaj mallerni tro dialektajn prononcojn. Ideale, tia simpligita versio de la angla eĉ iel havu statuson, kaj iom kresku al la direkto de nuna esperanto. Tiu 'internaciangla' eble iom pli piĝiniĝu ol jam okazis.
Kiu scias, eble tiel ja estos. Ni havos ian internacian formon de la angla, kaj aliajn pli komplikajn denaskajn variantojn. Certagrade, ni jam havas ion tian, sed eble la diferenco inter la du kreskos plu.

Tillbaka till toppen