Ku rupapuro rw'ibirimwo

Ĉu - kaj kiel - aki kontraŭ la dominado de la angla?

ca, kivuye

Ubutumwa 26

ururimi: Esperanto

cellus (Kwerekana umwidondoro) 8 Gitugutu 2011 13:40:27

Diskuto pri tiu temo okazas en la pola lingva grupo, kaj mi provas ekigi la diskuton en la esperanta forumo,, ĉar mi opinias ke ĉiuj esperantistoj povas profiti tian diskuton.

darkweasel (Kwerekana umwidondoro) 8 Gitugutu 2011 14:14:03

kion ni faru? aki?!

Sunjo (Kwerekana umwidondoro) 8 Gitugutu 2011 14:31:36

Certe "agi".

Mi pensas ke tio estas malbona ideo. Esperanto ne bezonas malamikojn sed amikojn.

mihxil (Kwerekana umwidondoro) 8 Gitugutu 2011 20:38:06

Eĉe, ni povus argumenti ke ni agu ne kontraŭ sed por la dominado de la angla. Ni baze deziras unu duan lingvon por ĉiu, ĉu ne? Kial tio ne povus esti (internacia versio) de la angla?

barat (Kwerekana umwidondoro) 8 Gitugutu 2011 22:18:30

miĥil:Kial tio ne povus esti (internacia versio) de la angla?
Kial?

Kiel longe vi devis lerni la anglan lingvon por efektive komunikiĝi kun eksterlandanoj, legi fakan literaturon, paroli senerare kaj tute libere? Ĉu ĉiuj homoj havas tiom da tempo? Ĉu ĉiuj homoj havas monon por tiu lernado? Ĉu la angla lingvo estas bona por interkultura komunikiĝo?

La respondoj al tiuj ĉi demandoj montros al vi la kialojn.

mihxil (Kwerekana umwidondoro) 8 Gitugutu 2011 22:51:16

barat:
miĥil:Kial tio ne povus esti (internacia versio) de la angla?
Kiel longe vi devis lerni la anglan lingvon por efektive komunikiĝi kun eksterlandanoj, legi fakan literaturon, paroli senerare kaj tute libere? Ĉu ĉiuj homoj havas tiom da tempo? Ĉu ĉiuj homoj havas monon por tiu lernado? Ĉu la angla lingvo estas bona por interkultura komunikiĝo?

La respondoj al tiuj ĉi demandoj montros al vi la kialojn.
La precipe grava afero pri tiu internacia komunikado estas ke estu malgranda kvanto de lingvoj uzata por tio. Prefere eĉ nur unu. Ĉar unu lingvon lerni estas malpli malfacile ol plurajn linvojn lerni. La ĉefa ideo de esperanto estas unu lingvo por ĉiu. Prefere neŭtrala kaj facile lernebla lingvo kompreneble, sed tiaj ĉi postuloj estas malpli gravaj. Fine ja estas pli bone erarplene ol tute ne povi komuniki.

Mi preferus devi lerni nur la anglan, kaj ne la anglan, ĉinan kaj araban. Fakte la angla estus por mi sufiĉe bona elekto, ĉar almenaŭ proksimas al mia denaska, kaj mi jam pli malpli scipovas ĝin... Atako kontraŭ la dominado de la anga facile povus rezulti en domino de la ĉina aŭ simile. Ne estus pliboniĝo por mi persone...

Esperanto estas 'sufiĉe' facile lernebla kaj 'iomete' neŭtrala (sed eĉ ĝi pri tio neniel estas perfekta, la malsamo kun la angla estas nur grada), sed kiel tio utilas? Neniu ĝin parolas, kaj per ĝi mi povas efektive legi neniun fakan literaturon. La situacio pri la angla estas ankoraŭ relative bona. Per tiu unu lingvo mi povas helpi min en vastaj regionoj de la mondo, kaj en preskaŭ ĉiu scienca fako. Mi pretus konsenti ke ĝi estas teknike eble iomete malpli bona ideo ol la esperanto, sed praktike ĝi simple havas jam vastan antaŭecon, kaj fine ni preferu ion realan al iu utopio.

patrik (Kwerekana umwidondoro) 9 Gitugutu 2011 06:45:46

Esperantismo ne estas kontraŭanglismo. Ni disigu la du, do.

barat (Kwerekana umwidondoro) 9 Gitugutu 2011 07:26:15

miĥil:...Esperanto estas 'sufiĉe' facile lernebla kaj 'iomete' neŭtrala (sed eĉ ĝi pri tio neniel estas perfekta, la malsamo kun la angla estas nur grada), sed kiel tio utilas? Neniu ĝin parolas, kaj per ĝi mi povas efektive legi neniun fakan literaturon. La situacio pri la angla estas ankoraŭ relative bona. Per tiu unu lingvo mi povas helpi min en vastaj regionoj de la mondo, kaj en preskaŭ ĉiu scienca fako. Mi pretus konsenti ke ĝi estas teknike eble iomete malpli bona ideo ol la esperanto, sed praktike ĝi simple havas jam vastan antaŭecon, kaj fine ni preferu ion realan al iu utopio.
Ĉu vi ne vidas, ke tio estas senfina cirklo? Vi ne volas lerni esperanton, ĉar ĝi ne estas ĉie parolata. Kial ĝi povas esti ĉie parolata, se ĉiuj tiamaniere pensas? Neniam! La angla lingvo atingis sian pozicion ne pro ĝiaj lingvaj kvalitoj, sed pro la ekonomia kaj milita potenco de Usono kaj Anglio en dudeka jarcento. Se tiu ĉi potencoj falus, alia potenco ekstarus - plej eble la Ĉinio. Kaj ĉiuj denove devus lerni la ĉinan lingvon kiel la internacia. Tiu ĉi scenaro estas tute ebla en proksima futuro (30-50 jaroj), ĉar neniu nacia lingvo regas por ĉiam. Vi diras, ke vi preferas ion realan, ne utopion - sed vi ĝuste elektas la utopion, ke la angla estos por ĉiam la internacia kaj ĉiuj homoj povas ĝin ellerni. Ne, Esperanto estas la kuracilo por ĉi tiu malsana monda situacio. Kaj tial ni devas ĝin subteni kiel plej eble forte. Mi ne komprenas, kial vi pensas, ke kiam esperanto estus internacie uzata, la angla lingvo malaperus. Ne, eĉ hodiaŭ la fakuloj (sanigistoj, biologiistoj) uzas la latinan lingvon por siaj profesioj - ĉu tio signifas, ke la tuta homaro nepre parolu la latinan lingvon? Ne. Se scienculoj preferas uzi la anglan, ili uzu ĝin. Sed ordinaraj homoj (loĝantaj en Afriko, Azio, Suda Ameriko) ne havas la kapablojn, tempon kaj sufiĉe monon por lerni bone la anglan. Se ili devus uzi tiun ĉi lingvon, ili estus lingvaj kripluloj. Por ili esperanto estus ideala elekto. Kaj kapabluloj povus lerni aliaj lingvoj, se necese por iliaj profesioj. Esperanto malfermas la menson por fremdaj lingvoj - mi mem unue akiris esperanton kaj poste senprobleme mi ankaŭ ellernis la anglan, germanan kaj hispanan lingvojn. Ĉu tio mem ne parolas por la elekto de esperanto? Aŭ ĉu ni devas resti lingvaj kripluloj pro la elekto de la angla lingvo?

mihxil (Kwerekana umwidondoro) 9 Gitugutu 2011 08:06:18

barat:Ĉu vi ne vidas, ke tio estas senfina cirklo?
Mi vidas, sed ne vidas eliron.

barat:Mi ne komprenas, kial vi pensas, ke kiam esperanto estus internacie uzata, la angla lingvo malaperus. Ne, eĉ hodiaŭ la fakuloj (sanigistoj, biologiistoj) uzas la latinan lingvon por siaj profesioj
Apenaŭ iu ajn sanigisto aŭ biologiisto efektive regas latinon. Ili uzas por nomi aferojn, sed ne pli ol tio. Neniu komunikado okazas en latino.

barat:Sed ordinaraj homoj [...] Por ili esperanto estus ideala elekto.
Provi instrui tion al la malriĉuloj de la mondo estas eĉ iom fie, ĉar evidente esperanto al ili multe malpli utilus ol ekz. la angla. Per regeto de la angla ili povas tuj ektrompi ĉiun turiston. Kaj per regeto de la anglo oni povas trovi multe pli da kaj multe pli bonkvalitajn informojn en la interreto pri preskaŭ ĉiu ajn temo. Esperanto utilus al ili preskaŭ neniel.

Kredigi ke nia hobio kaj utopiideo estas 'ideala elekto' por tiaj povruloj estas dubinda afero. Eble oni povas amuziĝi en ĉi tiu nia miopa mondeto, kaj tio estas utilo en si mem, sed nomi tion 'ideala elekto' de lingvolerno, tio ŝajnas al mi tro naiva.

barat:Aŭ ĉu ni devas resti lingvaj kripluloj pro la elekto de la angla lingvo?
Ni ankaŭ povus elekti fariĝi lingvaj kripluloj pri esperanto kaj tiam aldone povi paroli kun neniu ajn. Mi ne vidas kiel tio pli bonas.

barat (Kwerekana umwidondoro) 9 Gitugutu 2011 09:30:45

miĥil:Ni ankaŭ povus elekti fariĝi lingvaj kripluloj pri esperanto kaj tiam aldone povi paroli kun neniu ajn. Mi ne vidas kiel tio pli bonas.
Dankon, ke vi nomis min neniu ajn. Mi ne vidas iun pluan sencon kun vi diskutadi. Adiaŭ.

Subira ku ntango