AVANTAĴOJ DE LA ESPERANTO RILATE AL ALIAJ ARTEFARITAJ AŬ NATURAJ LINGVOJ
de unpensador, 2011-oktobro-09
Mesaĝoj: 60
Lingvo: Esperanto
barat (Montri la profilon) 2011-oktobro-11 23:05:48
miĥil:Vi ne povas diri 'fino' kaj tiel fini la diskuto, kvazaŭ vi nepre pravus kaj povas simple decidi tiel. Tio ne funkcias, kaj aspektas sufiĉe malmodesta.Fino por la temo pri akuzativo. Ne pri la diskuto. Akuzativo estas bezona. Kial ni diskutu plue pri ĝi? Nun ni diskutu pri aliaj kvalitoj de esperanto. Eble pri ĝia skribo?
mihxil (Montri la profilon) 2011-oktobro-11 23:10:45
barat:Akuzativo estas bezona. Kial ni diskutu plue pri ĝi?Ĉar vi diris ke ĝi estas 'necesa por kompreno'. Tio ne estas vera, kaj vi rifuzas eĉ sen ĉiu ajn kontraŭargumento agnoski tio.
barat (Montri la profilon) 2011-oktobro-12 05:13:28
miĥil:Bone - vi diras, ke akuzativo ne estas necesa, mi diras ke ĝi estas necesa. Ni jam konas niajn opiniojn pri ĝi. Ĉu vi havas ion alian por duskuti?barat:Akuzativo estas bezona. Kial ni diskutu plue pri ĝi?Ĉar vi diris ke ĝi estas 'necesa por kompreno'. Tio ne estas vera, kaj vi rifuzas eĉ sen ĉiu ajn kontraŭargumento agnoski tio.
mihxil (Montri la profilon) 2011-oktobro-12 07:21:50
barat:Ne. Mi simple restas senvorta pro via absoluta rifuzo almenaŭ agnoski ke vi komprenis kion mi celis. Tio povus esti en si mem pruvo de via pravo, ĉar mi efektive ne uzis la akuzativon. Sed mi ne kredas tion, kaj almenaŭ vi ne diris tion.miĥil:Bone - vi diras, ke akuzativo ne estas necesa, mi diras ke ĝi estas necesa. Ni jam konas niajn opiniojn pri ĝi. Ĉu vi havas ion alian por duskuti?barat:Akuzativo estas bezona. Kial ni diskutu plue pri ĝi?Ĉar vi diris ke ĝi estas 'necesa por kompreno'. Tio ne estas vera, kaj vi rifuzas eĉ sen ĉiu ajn kontraŭargumento agnoski tio.
Aliflanke mi ja reagis al la diroj de aliaj. Oni ekzemplis per kelkaj frazetoj kaj klarigis la funkcion de la akuzativo (kion kompreneble ĉiu jam scias). Miaj kontraŭargumentoj kontraŭ tio estis:
1. Tiaj ekzemploj estas tro simplaj, ĉar mankas kunteksto. Ili ne estas realismaj.
2. Ofte la senco helpas. Ekz. en 'mi lernas ĝin', la akuzativo ne estas necesa por kompreno, ĉar 'mi' ne povas esti lernata.
3. La defaŭlta vortordo ankaŭ en esperanto helpas komprenon.
4. Ankaŭ en realo ekzistas neuzo de akuzativo, kiu neniam, aŭ nur tre malofte, kaŭzas konfuzon. Unue ĉe komencantoj, due en aliaj lingvoj.
Vi ne povas diri ke estas nur malsamo de opinio, ĉar laŭ mi estas precipe demando pri fakto, ne pri opinio. La akuzativo estas necesa por kompreno, aŭ ĝi ne estas necesa. Almenaŭ do reagu je miaj argumentoj. Ĉar nun ŝajnas al mi ke vi simple preferas la sendecidan matĉon al la malvenko. Malsaneto kiun mi cetere observis ĉe pliaj forumanoj.
Ni ja eble povus demandi nin ĉu eble precipe temas pri misinterkompreno pri la tezo mem.
Mi defendis: 'la akuzativo ne estas necesa por kompreno'.
Mi samopinias kun: 'la akuzativo estas necesa por ĝusta (kaj normala) esperanto. En kelkaj kazoj efektive iomete helpas komprenon, precipe kiam tiu kompreno estis malfaciligita pro nekutimaj vortoordoj'. Notu ke 'helpa' ne estas egala al 'necesa'.
barat (Montri la profilon) 2011-oktobro-12 07:56:13
mihxil (Montri la profilon) 2011-oktobro-12 08:58:33
barat:Esperanto sen akuzativo povas esti utila en literaturo - kiel la lingvo de simpluloj, ne edukitaj personoj - la ĵargona lingvo. Alie la diskuto estas vana. Esperanto havas akuzativon, ĉu vi tion ŝatas aŭ ne. Tia estas tiu ĉi lingvo. Evidente, se vi volas vi povas ĝin ne uzi en via parolo - mi jam skribis - via elekto.Estas vere okulfrape kiom ege vi ignoras ĉion ajn kion mi diris. Mi neniam asertis ke mi ne volus uzi ĝin, aŭ kio ajn. Tio eĉ ne koncernas tion kion mi ja diris. Mi nur neis la aserton ke la akuzativo vere estas tiom esenca por interkompreno, kaj ke ĝi estas nepre tiom ege bona trajto de esperanto. Ĝi estas trajto de esperanto, sed laŭ mi tute ne klaras ke ĝi estas bona trajto. Kaj almenaŭ tio ne montreblas per simpluma 'Johano batas Paŭlon'. Ja sene ankaŭ eblus, kaj ni evitus multajn erarojn kaj diskutojn.
Mi pensas ke la precipa karakterizo de 'edukita' persono estas ke li aŭskultas tion kion diras lia kunparolanto kaj reagas al tio. La preciza apliko de la gramatikaj leĝoj, ĉu tiuj estas necesaj aŭ ne, estas malpli grava.
Solulo (Montri la profilon) 2011-oktobro-12 10:17:59
miĥil:Ni Poloj praktikas bonaN, elegantaN, ĉarmaN, korektaN kaj gramatikaN uzoN de akuzativo kiu plibonigas EsperantoN kaj ĝiaN gramatikaN sistemoN, kaj samtempe permetas eviti miskomprenoN aŭ dubaN sencecoN.
]Kia maniero de parolado vi poloj praktikas?
Solulo (Montri la profilon) 2011-oktobro-12 10:30:09
miĥil:Kaj mi pensan ke jes. "Malebligis kompreno" - mi ne komprenas. Kion kompreno malebligis?
Ankaŭ en la unuaj mesaĝoj kiuj mi skribis en tiu ĉi fadeno mi intence forgesis ĉiuj akuzativoj. Ĉu tio iel malebligis kompreno? Mi pensas ke ne.
Kompreno malebligis komprenoN? Aŭ ion alian?
Uzu bonan kaj korektan Esperanton.
mihxil (Montri la profilon) 2011-oktobro-12 11:06:41
Solulo:Mi estas preskaŭ certa ke vi mensogas. Estu honeste. Ĉu vi vere mian frazon ne komprenis? Kaj kial vi ŝanĝis mian frazon, kaj tiam diris ke tion ne komprenis?miĥil: Ĉu tio iel malebligis kompreno? Mi pensas ke ne.Kaj mi pensan ke jes. "Malebligis kompreno" - mi ne komprenas. Kion kompreno malebligis?
Aŭ eble vi volas spritumi kaj tiel instrui min kiel funkcias la akuzativo. Mi scias kiel ĝi funkcias. Ne estas necesa tia instruo.
Tjeri (Montri la profilon) 2011-oktobro-12 11:21:19