Ir ao conteúdo

Ni serĉas rimojn por filmetoj

de Andreo Jankovskij, 13 de outubro de 2011

Mensagens: 8

Idioma: Esperanto

Andreo Jankovskij (Mostrar o perfil) 13 de outubro de 2011 15:25:29

Ni serĉas rimojn (kaj amuzaj vortkombinoj) por filmetoj.

Ekzemple: ligilo al Jutubo

(vorto_1) (vorto_2)

(vorto_1) kaj (vorto_2)

(vorto_1) en (vorto_2)

(vorto_1) kun (vorto_2)

(vorto_1) sen (vorto_2)

(vorto_1) aŭ (vorto_2)

(vorto_1) estas (vorto_2)

(vorto_1) (vorto_2) (vorto_3)

Nek... Nek...

...

Bv. skribi ion (almenaŭ unu rimeton).

Ni nepre mencios kiu estas la aŭtoro de rimoj en fino de ĉiu filmeto!

Mevido (Mostrar o perfil) 13 de outubro de 2011 16:08:31

Aŭto kaj haŭto. sal.gif

Dankon pro la simpatia video!

Andreo Jankovskij (Mostrar o perfil) 13 de outubro de 2011 16:40:28

Iom da frazoj. Eble ne ĉiam rimaj, sed eble utilaj frazoj por lernado

Verda buso kaj blua trolebuso

Kvadrato kaj rato

Esti aŭ ne esti

Porko en koto

---
Arbo kaj arbusto
Banejo kaj kinejo
Beko kaj streko
Duono kaj triono

Vojaĝi aŭ sidi hejme

Nigra nokto
Blua ĉielo
Varma teo

Poste eblos ion plibonigi/elekti/uzi/... ridulo.gif

pnascentes (Mostrar o perfil) 13 de outubro de 2011 17:19:09

rimo sen limo ne estas krimo, sed pavimo al bona estimo. sal.gif

sergejm (Mostrar o perfil) 13 de outubro de 2011 17:28:00

Sidas katineto sur fenestrobreto.
Tio estas traduko de rusa lingvo:
Сидит кошка на окошке.

Altebrilas (Mostrar o perfil) 13 de outubro de 2011 19:32:51

fundamento kaj tegmento
uzo kaj ruzo
cenzuro kaj teruro
libereco kaj egaleco
PIVo kaj akuzativo
PAGa kaj senpaga
stelo kaj ŝtelo
politiko kaj kritiko
Eŭropo kaj dudeksepopo
komunismo kaj novliberalismo
Pasko kaj Kristnasko
Banano kaj satano

Laf (Mostrar o perfil) 14 de outubro de 2011 00:26:34

Kaj:
-Pomo en la domo.
-Bona vino, pli bona virino! okulumo.gif
-Serbo sen cerbo rido.gif
-Stultaĵo en la fortikaĵo.

sergejm (Mostrar o perfil) 15 de outubro de 2011 07:23:43

Por lerni kiel oni prononcu sonojn:
ĥoro kaj horo kaj koro
(kun vizaĝo aŭ lipoj de parolanto en angulo)
stalo kaj ŝtalo
caro kaj ĉaro

De volta à parte superior