Ĉu vi iam havis Esperantan krizon,
de Solulo, 2011-oktobro-14
Mesaĝoj: 41
Lingvo: Esperanto
Chainy (Montri la profilon) 2011-oktobro-16 22:12:09
targanook:Kial tio estu reciproka? Nu, nur se ĝenas vin, ke iu alfontigas vin kun la vero pri via stranga sinteno kontraŭ la angla kaj ties parolantoj. Mi supozas, ke vi sekrete scias, ke vi kondutas aĉe kaj nejuste.Chainy:Vi, Solulo kaj barat tre bone donas al mi multe da kialoj por seniluziiĝo kaj laciĝo ktp, do mia respondo estis tute laŭ la temo.Sed imagu, ke tio estas reciproka.
targanook:Ne kontraŭbatalu malbonon per alia malbono.Mi tion ne faras. Mi nur atentigas vian malakcepteblan konduton.
Miland (Montri la profilon) 2011-oktobro-16 22:35:39
Solulo:Kiamaniere vi venkis ĉi tiun senton?Jen kelkaj eblaj metodoj:
1. Legu artikolon el Esperanta revuo, ekzemple Monato aŭ loka landa revuo.
2. Parolu aŭ korespondu kun amiko en Esperanto.
3. Ĉe-estu Esperantan eventon.
4. Aŭskultu La Espero!
Solulo:Ni diskutu ĉi tie pri psikaj aspektoj de la "esperanta deprimo."Eble la "deprimo" devenas de pensoj, ekz. la Fino Venko verŝajne ne realigeblos, aŭ la angla okupis la kampojn, kiujn iam Esperanto esperis venki.
Oni estu realisma pri la perspektivoj de nia lingvo sed ankaŭ restu esperanto. Miaopinie la "granda ŝanco" por Esperanto ankoraŭ ne alvenis, ekz. fari diplomatan pacon en monda konflikto, aŭ fariĝi lingva ponto en Afriko inter parolantoj de la angla ka la franca. Eble la lasta havas potencialon.
barat (Montri la profilon) 2011-oktobro-16 23:25:31
Chainy:Mi tion ne faras. Mi nur atentigas vian malakcepteblan konduton.Haltu! Skribu privatan mesaĝon al Targanok, neniu alia interesiĝas pri viaj kialoj. Vi estas ĝeniga.
robbkvasnak (Montri la profilon) 2011-oktobro-17 01:49:53
Mi vivis en Germanio dum certa tempo kaj tie mi eĉ estris la Rejn-Majn-E-klubon dum 2 jaroj. Poste mi ne uzis E pro la multega laboro de mia profesio. Mi revenis usonen kaj ne uzis ĝin. Lastjare mia edzo, brazilano, interesiĝis pri E ĉar E iomete furoretas en Brazilo. Do mi re-esperantiĝis. hieraŭ dank al lernu.net ses esperantistoj renkontiĝis en franca bakejo ĉitie en Fort Lauderdale: belgo, brazilano, 2 kubanoj kaj 2 usonanoj (mi estas usonano de germana lingvo - mi lernis la usonan - ne la anglan - je 5 jaraĝo). Pere de lernu ni trovis unu la aliajn. Hodiaŭ mi sentas grandan feliĉon pri E ĉar mi havas novajn amikojn kaj novajn spertojn.
Sunjo (Montri la profilon) 2011-oktobro-17 05:20:44
barat:Fakte tiu ĉi konflikto inter vi (kelkaj poloj kaj Chainy) pro la angla interesas min. Unue, ĉar mi rimarkis tiun "malamikecon" ankaŭ en alia forumo kaj miras ĉu ĝi estas solvebla. Due, ĉar ĉi tie oni jam povas observi ĉu Esperanto taŭgas por solvi konfliktojn. Sendube tiuj jam longedaŭraj ofte sangaj realaj internaciaj konfliktoj estas malpli facile solveblaj ol via konflikto ĉi tie. Kaj se vi ne sukcesos solvi vian konflikton ĉi tie, kial oni esperu ke Esperanto estos solvo por internaciaj konfliktoj? Ho, kia granda respondecoChainy:Mi tion ne faras. Mi nur atentigas vian malakcepteblan konduton.Haltu! Skribu privatan mesaĝon al Targanok, neniu alia interesiĝas pri viaj kialoj. Vi estas ĝeniga.
Tamen la uzo de privataj mesaĝoj sendube havas siajn avantaĝojn.
Pri la temo: ne vere, almenaŭ ne pro la lingvo
barat (Montri la profilon) 2011-oktobro-17 05:42:50
Sunjo:Ni batalas kontraŭ nek la angla lingvo nek ĝiaj ĉitieaj uzantoj. Kiel liberaj homoj ni nur ne konsentas je la dominado de la angla lingvo, ĉar kiel ĉiu dominado tio limigas la liberecon de tutmondaj homoj, nedirinte pri la rezultoj al la kulturo de nacioj. Kaj tiu uzanto volas, ke ni amu la dominadon kaj estu ĝiaj obeemaj sklavoj. Tial ni batalas. Sed tio estas privata afero kaj netaŭga ĉi tie por konsideradi.barat:Fakte tiu ĉi konflikto inter vi (kelkaj poloj kaj Chainy) pro la angla interesas min. Unue, ĉar mi rimarkis tiun "malamikecon" ankaŭ en alia forumo kaj miras ĉu ĝi estas solvebla. Due, ĉar ĉi tie oni jam povas observi ĉu Esperanto taŭgas por solvi konfliktojn. Sendube tiuj jam longedaŭraj ofte sangaj realaj internaciaj konfliktoj estas malpli facile solveblaj ol via konflikto ĉi tie. Kaj se vi ne sukcesos solvi vian konflikton ĉi tie, kial oni esperu ke Esperanto estos solvo por internaciaj konfliktoj? Ho, kia granda respondecoChainy:Mi tion ne faras. Mi nur atentigas vian malakcepteblan konduton.Haltu! Skribu privatan mesaĝon al Targanok, neniu alia interesiĝas pri viaj kialoj. Vi estas ĝeniga.
Tamen la uzo de privataj mesaĝoj sendube havas siajn avantaĝojn.
Pri la temo: ne vere, almenaŭ ne pro la lingvo
antoniomoya (Montri la profilon) 2011-oktobro-17 05:47:06
robbkvasnak:Oni metis min en dormoĉambron kun germano kaj italo. Mi parolis nek la francan nek la italan, do la italo proponis ke ni ĉiuj lernu E ĝis mi parolus la francan.Bonega maniero eklerni fremdan lingvon! Kiam oni estas devigata komuniki kun samĉambranoj kaj alilingvanoj, oni certe rapide progresas en la lernado de iu ajn lingvo. Tio nomiĝas lernado per subakviĝo.
Via sperto montras ke tio funkciis.
Amike el Hispanalando.
Chainy (Montri la profilon) 2011-oktobro-17 09:42:44
barat:Ni batalas kontraŭ nek la angla lingvo nek ĝiaj ĉitieaj uzantoj.Do, kial vi skribis antaŭ nelonge tiajn ofendajn komentojn pri anglaparolantoj en la polalingva forumo? Oni devis forigi ilin ĉiujn!
barat:Kiel liberaj homoj ni nur ne konsentas je la dominado de la angla lingvoBone, sed la nuna "dominado" de la angla estas tute hazarda afero. Tial estas malkonsilinde plendaĉi specife pri la angla. Se vi vere volas plendi, tiam plendu pri la dominado de nacia lingvo. Oni parolu pri la ĝenerala principo.
Vi ŝatas paroli pri tio, ke eble la ĉina fariĝos la venonta ĉefa internacia lingvo. Mi supozas, ke tiam vi komencos plendaĉi pri ĉinaparolantoj, kvazaŭ ili estas la malamikoj de la mondo?! (ho ve...)
barat:Kaj tiu uzanto volas, ke ni amu la dominadon kaj estu ĝiaj obeemaj sklavoj.Mi supozas ke 'tiu uzanto' estas mi. Sed mi neniam diris ion ajn kiel tio. Tio estas via propra tro vigla imagopovo.
barat (Montri la profilon) 2011-oktobro-17 10:41:23
Chainy:Do, kial vi skribis antaŭ nelonge tiajn ofendajn komentojn pri anglaparolantoj en la polalingva forumo? Oni devis forigi ilin ĉiujn!.Do, kion mi skribis? Nur la veron (kaj mi havas pruvojn por ĉiu mia vorto). Se vi ne povas tion akcepti - estas via problemo. Sed tio ne interesigas la uzantojn de tiu ĉi fadeno. Mi jam diris: skribu private. Ni ne volas legi viajn plendaĉojn senĉese.
Se la ĉina estos deviga, ni evidente same batalos ĝian dominadon. Se estos ĝi la pola - ni batalos kontraŭ la dominado de la pola lingvo. Ĉiu nacia lingvo ne taŭgas esti globala, ĉar tio kreas la malliberecon, maljusticion, kaj lingvan kriplecon por tiuj, kiuj ne parolas ĝin denaske.
Do - la angla por anglaparolantoj kaj tiuj, kiuj ŝatas aŭ volas ĝin lerni!!!
Solulo (Montri la profilon) 2011-oktobro-17 16:12:04
Kaj mi alvenis al la grandioza kaj superba konkludo, ke la plej bona reago estos...ĉi foje ne fari komentojn.
Do, mi silentos sed mi iel antaŭsentas, ke nie kara kaj nobla kontraŭulo ne silentos.
Estas homoj kiuj ĉiam ŝatas havi la lastan vorton.
Ni vidos.