前往目錄

Esperanta intervjuo kun Nobel-premiito

貼文者: Miland, 2011年10月14日

訊息: 8

語言: Esperanto

Miland (顯示個人資料) 2011年10月14日下午4:56:45

Jen Esperanta intervjuo kun germana profesoro pri ekonomio, kiu gajnis Nobel-premion!

Sunjo (顯示個人資料) 2011年10月16日下午2:11:46

Dankon pro la ligilo rideto.gif

maratonisto (顯示個人資料) 2011年10月30日上午10:34:42

Miland:Jen Esperanta intervjuo kun germana profesoro pri ekonomio, kiu gajnis Nobel-premion!
Ĉu tiu Nobel-premiito provis iam konvinki politikistojn pri instruado de esperanto en lernejoj?

Sunjo (顯示個人資料) 2011年10月30日下午12:49:14

vikipedio-artikolo pri Reinhard Selten:
La 9-an de majo 2007, en la eŭropa tago, EU solenis la kvindekjariĝon de la Traktato de Romo kaj invitis Nobel-premiitojn paroli en la Eŭropa Parlamento. Inter ili troviĝis Reinhard Selten. En sia parlamenta parolado li argumentis por la bezono de plia ekonomia integriĝo kaj fortigo de la eŭropa identeco. Ĉefa malhelpo por komuna eŭropa identeco laŭ li estas la lingva baro, kiun oni povus malaltigi per lernado de Esperanto kiel la unua fremda lingvo.

maratonisto (顯示個人資料) 2011年10月30日下午1:58:46

Sunjo:

Laŭdinda, sed bedaŭrinde senefika.

Sunjo (顯示個人資料) 2011年10月30日下午3:14:29

maratonisto:Laŭdinda, sed bedaŭrinde senefika.
1. Kiu scias?
2. Ĉu gravas?

Kvankam li estis kandidato por la EDE en 2009 mi havas la impreson ke li estas sciencisto el tuta koro, kaj malpli politikisto. Laŭdinda rideto.gif

AlfRoland (顯示個人資料) 2011年10月30日下午4:10:08

Miland:Jen Esperanta intervjuo kun germana profesoro pri ekonomio, kiu gajnis Nobel-premion!
Ne temas pri Nobel-premio, sed estas premio establita de "sveda nacia banko" je la memoro de Alfred Nobel.

Miland (顯示個人資料) 2011年11月5日下午3:12:41

AlfRoland:
Miland:.. germana profesoro pri ekonomio, kiu gajnis Nobel-premion!
Ne temas pri Nobel-premio, sed estas premio establita de "sveda nacia banko" je la memoro de Alfred Nobel.
Vi tute pravas. Tamen, kvankam estis ne Nobel sed la sveda nacia banko, kiu fondis la premion pri ekonomio, la laŭreato estas elektita laŭ la samaj principoj kaj de la sama sveda akademio pri la sciencoj kiel por la Nobel-premioj pri fiziko kaj kemio, ĉu ne?

回到上端