Al la enhavo

Aktuala ekonomia sistemo, ĝi devas ŝanĝi?

de flipe, 2011-oktobro-14

Mesaĝoj: 20

Lingvo: Esperanto

raffadalbo (Montri la profilon) 2011-oktobro-16 16:32:12

flipe:Ĉu vi pensas ke tiuj protestoj estas ĝusta? Ĉu vi pensas ke ekonomia sistemo devas ŝanĝi?
Mi pensas ke ekonomia sistemo devas ŝanĝi, sed la protestoj ne montras la vojon - ili montras nur malelporton. Krome, la problemoj ne estas samaj en malsamaj nacioj; kaj la ekonomia sistemo jam ŝanĝis por kauzon de Interreto kaj por la evoluigo de la "tria mondo", sed ne fariĝis pli bona.

Certe, la mondo bezonas novajn sistemojn. Korekte skribis Demian:
Demian:Ni volas pli ĝustan sistemon
.

Fuzzy (Montri la profilon) 2011-oktobro-18 08:10:14

raffadalbo:
Certe, la mondo bezonas novajn sistemojn. Korekte skribis Demian:
Demian:Ni volas pli ĝustan sistemon
.
Pli ĝusta sistemo estas pli multe labori, malpli multe konsumi, kaj neniom da mono pruntepreni.
Ŝajnas, ke kontraŭ ĝuste tiu nova ekonomia sistemo oni nun protestas surstrate...

zan (Montri la profilon) 2011-oktobro-18 08:29:55

Aktuala ekonomia sistemo, ĝi devas ŝanĝi?
Jes ,oni devas ŝanĝi ĝin. Kial nur tre malmulte da riĉuloj estas pli kaj pli riĉiĝas, kaj aliaj malpli kaj malpli? Oni devas montri sian malkontenton. Necesas imposti al riĉuloj.

auxro (Montri la profilon) 2011-oktobro-19 07:52:43

Jes, oni batalu kontraŭ la banksistemo - ne plu prunteprenu eĉ unu dolaron

Fuzzy (Montri la profilon) 2011-oktobro-19 08:52:42

aŭro:Jes, oni batalu kontraŭ la banksistemo - ne plu prunteprenu eĉ unu dolaron
Ĉu tio estas malpermesata nun? Kontraŭ kio ribelas la eŭropanoj kaj usonanoj?

Fuzzy (Montri la profilon) 2011-oktobro-19 09:45:33

zan:
Aktuala ekonomia sistemo, ĝi devas ŝanĝi?
Jes ,oni devas ŝanĝi ĝin. Kial nur tre malmulte da riĉuloj estas pli kaj pli riĉiĝas, kaj aliaj malpli kaj malpli? Oni devas montri sian malkontenton. Necesas imposti al riĉuloj.
Eble entute mortigi la riĉulojn? Ĉu vi ŝatas komunismon?

auxro (Montri la profilon) 2011-oktobro-19 10:38:17

Fuzzy:
aŭro:Jes, oni batalu kontraŭ la banksistemo - ne plu prunteprenu eĉ unu dolaron
Ĉu tio estas malpermesata nun? Kontraŭ kio ribelas la eŭropanoj kaj usonanoj?
Ĝuste, kaj pro tio mi proponas laŭleĝan kaj efikan manieron.
Cetere, la krizo al ŝtatoj ne minacus se ĝi elspezus nur la monon kiun JAM havas. Sed nun ja oni planas elspezi la monon kiun esperas kolekti dum venonta jaro + iom pli eĉ (deficiton de buĝeto)

Fuzzy (Montri la profilon) 2011-oktobro-19 10:45:32

aŭro:
Fuzzy:
aŭro:Jes, oni batalu kontraŭ la banksistemo - ne plu prunteprenu eĉ unu dolaron
Ĉu tio estas malpermesata nun? Kontraŭ kio ribelas la eŭropanoj kaj usonanoj?
Ĝuste, kaj pro tio mi proponas laŭleĝan kaj efikan manieron.
Cetere, la krizo al ŝtatoj ne minacus se ĝi elspezus nur la monon kiun JAM havas. Sed nun ja oni planas elspezi la monon kiun esperas kolekti dum venonta jaro + iom pli eĉ (deficiton de buĝeto)
Bona rimedo, sed nun grekoj arde protestas ĝuste kontraŭ tio -- ili volas plu elspezi neenspeziton.

Koracio (Montri la profilon) 2011-oktobro-19 11:51:19

Se la laborantaj homoj laboros pli multajn, la ekonomio bezonos pli malmultajn laborantajn homojn, ĉar oni eĉ per maltmultaj homoj povos produkti ĉiun, kiun ĝis tiam. Kial laborigi plian homon? Por tiu estos pli multaj senlaboruloj.

La homoj havos malplian tempon aŭ monon por la konzumado. En la daŭra tempo la homoj havos ankaŭ malpli tempon por lernado, kiun oni devus fari, ĝis kiam li mortos. Kaj ilia scio eksdatos. Se la konzumado malplimultas, kial kreskigi la produktadon?

Estus pli bona, se la labortempo estus malpliigata, kaj la impostoj estus akomodataj. Tiŭ estus ankaŭ por la ŝtato pli bona, ĉar por tiam estus pli malmultaj senlaboruloj, kaj ne devus ilin helpi.

Altebrilas (Montri la profilon) 2011-oktobro-19 16:15:58

Mi prefere starigus la demandon tiel:
Aktuala ekonomia sistemo, ĉu ĝi povas daŭri ?

Reen al la supro