Komencistaj Domandoj
de Hyperboreus, 15 d’octubre de 2011
Missatges: 7
Llengua: Esperanto
Hyperboreus (Mostra el perfil) 15 d’octubre de 2011 17.38.40
darkweasel (Mostra el perfil) 15 d’octubre de 2011 18.07.37
via germanlingva frazo fakte miaopinie sonas multe pli nature en la formo: Ich ging in die Stadt, _um_ Essen zu kaufen.
kaj ĉu ne latine "fui" estas nur "mi estis" kaj ne "mi iris"?
ĉiuokaze la esperanta esprimo estas: mi iris en (la) urbon por aĉeti manĝ(aĵ)on.
antoniomoya (Mostra el perfil) 15 d’octubre de 2011 18.20.15
Hyperboreus:Mi havas demandon rilatan al la sufikso „-ad-“. Ĉu ĉi tiu sufikso estas uzebla por formi verba intensiva aŭ verba iterativa? Mi provos, klarigi ĝi pli precize:Laŭ mi, la sufikso "ad" signifas ripetado de iu agado. Ekzemple:
Li manĝas. - (fundamenta formo) Li manĝas normale.
Li manĝadas. - (verbum intensivum) Li manĝas multe, rapide kaj kiel besto.
Li manĝadas = li manĝas, kaj manĝas, kaj manĝas senĉese.
Mi dancadis = mi dancis, kaj dancis, kaj dancis kiel frenezulo.
Li karesadis = li karesis, kaj karesis, kaj karesis tede.
Amike el Hispanalando.
antoniomoya (Mostra el perfil) 15 d’octubre de 2011 18.24.10
Hyperboreus:Alian demandon: Kiel oni esprimas celan subfrazon (clausula finalis), kiam subjektoj estas identaj?"Mi iris urben (aŭ al la urbo) aĉeti manĝaĵojn".
Esp: Fui a la ciudad a comprar comida.
Kiel mi dirus tion?
Denove amike.
Hyperboreus (Mostra el perfil) 15 d’octubre de 2011 18.34.03
Balbutanto (Mostra el perfil) 15 d’octubre de 2011 18.46.13
![sal.gif](/images/smileys/sal.gif)
sudanglo (Mostra el perfil) 16 d’octubre de 2011 12.57.31
(Ankaŭ por manĝaj provizoj vi povas uzi la Zamenhofan 'provianto'.)
La uzo de 'por' antaŭ infinitivo indikas la celon.
'-ad' en verbo emfazas daŭron aŭ ripetiĝon - ofte oni preferas la simplan formon de la verbo.
Do estas nature diri 'mi manĝis en tiu restoracio ĉiutage kiam mi estis juna.
'-ad' en substantivo estas alia afero. Manĝo estas io kiel matenmanĝo, vespermanĝo, lunĉo. Sed manĝado estas substantivigo de la ago manĝi.