Missatges: 10
Llengua: Esperanto
robbkvasnak (Mostra el perfil) 15 d’octubre de 2011 21.30.08
barat (Mostra el perfil) 15 d’octubre de 2011 22.00.06
robbkvasnak:Ni ĵus fondis novan E-rondon ĉitie en suda Florido. Nia onta renkontiĝo estos en mia hejmo kaj mi volis proponi ke ĉiu alportu ion dolĉan por manĝi kun la kafo aŭ teo. Mi volis uzi la vorton "potluck" sed mi ne trovas ĝin en Esperanto. Kelkaj proponoj?atingeblaĵo - io, kio estas atingebla
manĝeblaĵeto - malgranda aĵo, kiun oni povas manĝi, se iu havas plezuron por tio ĉi.
Aliaj:
manĝeto
postmanĝeto
glutaĵeto
Chainy (Mostra el perfil) 15 d’octubre de 2011 22.17.32
"Potluck" estas bufedo, kie ĉiuj gastoj alportas almenaŭ unu pladon da manĝo por kontribui al la tuto. Tio estas, ne sole la gastiganto preparas ĉion!
Mi rigardis en Wells, kaj li sugestas 'ĉiesmanĝo' aŭ 'kooperativa manĝo'. Sed mi dubas pri tiuj sugestoj. "Kooperativa" ja signifas 'rilata al koopera societo", kio neniel rilatas al ĉi tiu temo. Kaj 'ĉiesmanĝo'? Nu eble, sed ĉu oni komprenus tion se oni ne jam antaŭe scius la koncepton? Kaj oni trovas neniajn ekzemplojn de tiu vorto per Google-serĉo.
Tjeri (Mostra el perfil) 16 d’octubre de 2011 5.39.52
Do: Kunkontribua aŭ kontribua bufedo
antoniomoya (Mostra el perfil) 16 d’octubre de 2011 7.50.28
Kiam vi venos miahejmen venontsemajne, ne forgesu alporti kelkajn kuketojn aŭ similaĵojn por manĝi kun la kafo aŭ la teo.
Amike el Hispanalando.
Chainy (Mostra el perfil) 16 d’octubre de 2011 9.15.40
antoniomoya:Kial ne, tute simple, "kuketoj"?Ĉi-kaze mi pensas ke robbkvasnak celas per 'Potluck' la nomon de la bufedo mem kaj ne la manĝaĵerojn.
Kiam vi venos miahejmen venontsemajne, ne forgesu alporti kelkajn kuketojn aŭ similaĵojn por manĝi kun la kafo aŭ la teo.
Chainy (Mostra el perfil) 16 d’octubre de 2011 9.52.22
Tjeri:Kontribui: alporti sian parton al komuna laboro aŭ ofero.Jes, unue mi pensis pri uzado de 'kunlabora' sed nun mi dubas pri tio. Kion ekzakte ĝi signifus? Kaj mi demandas min la samon pri 'kontribua'.
Do: Kunkontribua aŭ kontribua bufedo
Ŝajnas ke tiuj vortoj povus esti utilaj ĉi-rilate, sed mi ne scias ekzakte kiel oni povus uzi ilin.
samueldora (Mostra el perfil) 16 d’octubre de 2011 10.35.23
En Germanujo ekzistas la vorto "Mitbringfete" (kunportfesto aŭ kunalportfesto) por festo, al kiu ĉiuj alportas ion ajn manĝajon aŭ trinkaĵon. Oni povus analoge fari vorton por "potluck".
sudanglo (Mostra el perfil) 16 d’octubre de 2011 12.32.06
En Britujo, 'potluck' ŝajne estas uzata ĉefe por signifi ke vi devas akcepti laŭ la hazardo kio estas havebla en tiu momento.
Tamen ni konas la esprimon 'bring a bottle party' - por kiu oni atendas ke ĉiu gasto alportos alkoholaĵon por la propra aŭ komuna konsumo.
Kion ni angloj diras kiam temas pri kunporto de manĝajoj anstataŭ alkoholaĵojn, mi momente ne povas memori.
Mi proponas kiel tradukon de 'potluck supper' (en la dezirata senco), 'komun-oferta bufedo'.
Tamen eble 'alporta bufedo' aŭ 'komuna bufedo' jam sufiĉas.
Se vi volas neologismon, mi proponas 'kanjota bufedo' (laŭ la franca cagnotte) ĉar tio enhavas la ideon de kontribuo fare de ĉiu partoprenanto.
En kartludoj, la komuna kaso al kiu ĉiu ludanto kontribuas estas la kanjoto.
robbkvasnak (Mostra el perfil) 16 d’octubre de 2011 17.51.16
Ni ofte uzas tiajn festojn por fortigi la solidarecon inter la membroj. Estas ia aparta simbolo kiam oni donas manĝaĵon de si mem al la grupo.
Do, dankon por la helpo. Se iu havas aliajn ideojn, bv. sciigi ilin. Robb