Đi đến phần nội dung

Aktivado: Montru al la mondo "Mi parolas Esperante"

viết bởi esperisto, Ngày 17 tháng 10 năm 2011

Tin nhắn: 6

Nội dung: Esperanto

esperisto (Xem thông tin cá nhân) 08:11:35 Ngày 17 tháng 10 năm 2011

Saluton,ĉiuj gesamideanoj,

Ni estas junaj Esperanto-parolantoj el Chengdu, Ĉinio. Ni estas obedata de la ideo kaj kulturo de Eo. Kaj ni establis blogon kaj organizis aktivojn propagandi por Esperanton.

La plej oftaj demandojn ĉiuj homoj demandas: "Kiu vere parolas Esperante?","Ho ve ,ĝi estas mistera lingvo, ĉu ne?" Ili pensas ke neniu aŭ iu stranga povas vere uzi ĝin kaj finfine opinias ke Esperanto estas senutila lingvo.

Do, ĉi tie ni proponas :" Kial Esperanto-parolantoj ne montru sin al la tuta mondo?"

Ni sciigu al la neesperantujo "Kiu vere estas Esperantistoj!"

Estas vere simpla. Vi nur skribu kelkajn frazojn(via nomo,aĝo,laboro,ŝatokupo,lando,io ajn) pri vi mem sur blanka-papero,nepre finita kun la frazo " Mi parolas Esperante." ,kaj poste kaptu foton kaj sendu al ni. Nia retpoŝtadreso: miparolasesperante@gmail.com

Ni alŝultos la fotoj al twitter kaj tumblr.

Ekzemple: http://miparolasesperante.tumblr.com

Twitter: http://twitter.com/miparolasesp

Tumblr: http://miparolasesperante.tumblr.com
Bonvolu subteni nin. Bonvolu subteni la Eo-movadon.

Demian (Xem thông tin cá nhân) 08:21:07 Ngày 19 tháng 10 năm 2011

Mi jam sendis foton.

Kiom da aliaj Lernu!-antoj ankaŭ sendis foton.

Via ideo estas bona. Tiamaniere, oni povas vidi aliajn esperantistoj vizaĝe.

knightrus (Xem thông tin cá nhân) 10:28:42 Ngày 21 tháng 10 năm 2011

La gaja ideo!
Tuj mi iras foti sin ridulo.gif

Evildela (Xem thông tin cá nhân) 05:06:41 Ngày 02 tháng 11 năm 2011

Mi tre ŝatas tiun ĉi ideon, mi ĵus sendis mian foton al via retejo, ankaŭ kiam mi revenos hejmen mi ligos vian retejon en mian fejsbukan paĝon!

patrik (Xem thông tin cá nhân) 14:31:05 Ngày 25 tháng 12 năm 2011

Interesa agado, verdire, vere bonega ideo~!

[Mia problemo estas la kamerao ne ŝatas min. lango.gif]

robinast (Xem thông tin cá nhân) 14:40:41 Ngày 25 tháng 12 năm 2011

Vere, unu ege pimpa ideo! rido.gif

Quay lại