Skip to the content

Neŭtrala respondo

by AlexN, October 17, 2011

Messages: 19

Language: Esperanto

darkweasel (User's profile) October 19, 2011, 5:43:57 PM

Hyperboreus:
- La sistemo nominativa-akuzativa estas io tre eŭropa. Mi ne koniĝis kun lingvo malhindeŭropa kiu uzus tiun sistemon.
[...]
Japana: Nek ekzistas kazoj, nek genroj. La agento de fraza estas esprimata de la sufikso "が", "は" aŭ alia, la paciento ĝenerale de la sufikso "を".
Do - kio precize estas la diferenco inter la hindeŭropaj kazoj kaj tiuj japanlingvaj sufiksoj?

Mi ne parolas la japanan. Eble japanparolanto povas diri al ni, ĉu en la japana oni distingas kio kaj kion.

Hyperboreus (User's profile) October 19, 2011, 6:30:46 PM

Forigite

darkweasel (User's profile) October 19, 2011, 6:40:27 PM

Hyperboreus:
Eble, mia usado de la vorto "sufikso" estis malĝusta. La vortoj "が", "は" kaj "を" estas pli vere partikuloj ol sufiksoj. Sed eĉ tiu eldiro estas malfacila, ĉar teorie la diferenco inter sufiksoj (iloj kiuj formas el vorto alian vorton) kaj partikuloj (iloj kiuj enportas vortojn en frazojn) estas arbitra.
Bone, sed ĉiuokaze ili estas - laŭ via klarigo! - markoj de "kazoj" en la hindeŭropa senco. Kio ili estas gramatike, ne gravas por tio.
Hyperboreus:
Certe, "何が" (nani-ga) estas la demando pri la agento de la frazo, kaj "何を" (nani-o) pri la paciento de la frazo.
Nu bone - do tio ŝajnas esti la serĉita distingo inter kio kaj kion, ĉu ne? Ĉu la kazmarkilo estas parto de la vorto mem aŭ ne, ja ne estas grave.
Hyperboreus:
Simile, en frazoj "por mi" kaj "pri mi" la vorto "mi" estas identa.
Bone. Ni supozu tamen lingvon, kiu uzas por tiuj du aferoj saman unuvortan esprimon. Se ano de tiu lingvo demandus, ĉu Esperanto distingas tiujn sencojn, la respondo povas nur esti "jes"!

Hyperboreus:
Ĉiaokaze, la japana ne havas nek akuzativon, nek neŭtron.
Laŭ via klarigo mi tamen ja komprenis, ke ĝi havas akuzativon. Ankaŭ lernolibreto, kiun mi havas, diras tion - kvankam tio estas eble tre simpligita klarigo por germanlingvanoj.

Ĉu ĝi havas genrojn, ne estas grave. Temas ja pri la vorto kio kaj ne pri neŭtragenraj vortoj ĝenerale.

Chainy (User's profile) October 19, 2011, 7:30:07 PM

vidas vandenis:
Se mi KRIAS, Petro respondos simple 'kion?'.
Sed se mi ion DIROS ne sufiĉe klare, Petro
ĝentile demandos '(mi) PETAS?'
Interese, ĉu Esperantistoj vere uzas 'mi petas' en tia situacio, kiel en la germana "wie bitte?" aŭ 'sorry?' en la angla.

Mi scias ke en iuj lingvoj oni emas fari ian demandan voĉsonon anstataŭ diri vorton. Eble iuj Esperantistoj ankaŭ tiel faras?

Chainy (User's profile) October 19, 2011, 7:49:44 PM

"Pardonu, kion vi diris?"

darkweasel (User's profile) October 20, 2011, 6:46:52 AM

Chainy:
Mi scias ke en iuj lingvoj oni emas fari ian demandan voĉsonon anstataŭ diri vorton. Eble iuj Esperantistoj ankaŭ tiel faras?
PMEG ja konas hm.

maratonisto (User's profile) October 20, 2011, 7:32:38 AM

Hyperboreus, mia respekto al Via lingvokono!

Hyperboreus (User's profile) October 20, 2011, 2:58:43 PM

Forigite

darkweasel (User's profile) October 20, 2011, 5:06:20 PM

Hyperboreus:
darkweasel:Bone, sed ĉiuokaze ili estas - laŭ via klarigo! - markoj de "kazoj" en la hindeŭropa senco. Kio ili estas gramatike, ne gravas por tio.
La fundamenta diferenco estas, ke "kion" kaj "kio" estas diversaj morfologie, sed "何が" kaj "何を" estas diversaj sintakse.
Ĉu tio estas fundamenta diferenco? La esenca diferenco estas, se mi bone komprenis la vortojn "morfologio" kaj "sintakso", ke en la japana tiuj esprimoj konsistas el du vortoj, sed en Esperanto el nur unu. Ĉu tamen tio estas vere grava? Ŝajne la japana ja distingas kio kaj kion ...
Hyperboreus:
((Ĉar vi estas germanparlanta kaj al vi ĝojas pri la longvoj (se ne estus certa, ne estus parolanta esperanton, mi opinias), eble al vi plaĉus la livro Linke, Nussbaumer, Portmann: "Studienbuck Linguistik", 2001[4] Tübingen, Max Niemeyer Verlag, ISBN 3-484-31121-5))
Dankon pro la konsilo, mi eble iam legos ĝin, kiam mi havos tempon.

Back to the top