Đi đến phần nội dung

¿Ĉu estos esperanto la estonta lingvo oficiala de la Eklezio katolika?

viết bởi unpensador, Ngày 19 tháng 10 năm 2011

Tin nhắn: 68

Nội dung: Esperanto

mihxil (Xem thông tin cá nhân) 08:12:12 Ngày 22 tháng 10 năm 2011

Hundies19:Estas neniuj kialoj por malkredi la ekzistadon de Dio krom manka de fizika pruvo. Multegaj kristanoj scias per spiritaj speroj ke estas sankta spirito. Eble pli multaj personoj scias ke estas almenaŭ spiritaĵojn. Tiuj spiroj estas supera al via opinio ĉar vi baze malkredas pro neŭtralaaĵo dum ili kredas pro valoran kialon.
Tamen ankaŭ estas fakto ke la homa menso ne estas tre fidinda ilo por percepti la realon. Ekzistas multaj ekemploj kie pruvite homoj estas tute konvinkitaj de io tute ne reala. Homoj tre emas vidi sencon kie tio mankas, tre emas vidi strukturon kie tio malestas. Homoj povas sonĝi, homoj povas revi. Homoj estas evoluintaj animaloj, kies menso ekestis nur por helpi la genojn plejeble bone transdoniĝi. La homa korpo kaj menso neniel celiĝis kiel objektiva perceptilo pri realo, kaj tiel ĝi ne povas esti uzata. Kiam iu fenomeno do ŝajne nur ekzistas en tiuj homaj spertoj, mi tute ne emas al tio atribui ian ajn realan valoron.

Hundies19:"ĝi malhelpas kontroladon de popolgrando" Estas ne popolgrandon en Eŭropo.
La influo de la katolika eklezio en okcidenta eŭropo ankaŭ estas malgranda. Mi pli zorgas pri Afriko kaj tiaj regionoj.

Hundies19:Ĉu estas via Ŝtato ne Malrapide venkiĝas per la islamanojn?
Tion mi apenaŭ observas. Jes, estas kelkaj islamanoj en Eŭropo. Ilia povo, almenaŭ en mia lando, estas tre malgranda, kaj kiam iu el ili ekhavas ian demokratian povhavan pozicion, kiel ekz. urbestron aŭ parlementanon, tiam ili kutime ŝajnas al mi sufiĉe sekularaj, probable eĉ senreligiiĝintaj, kaj kutime ne pli malaprobindaj ol la kristanoj kun similaj pozicioj. Islama partio tute ne ekzistas, dum ekzistas diversaj kristanaj partioj, inter kiuj unu du sufiĉe ekstremaj, pri kiuj ni ankaŭ ne multe faras al ni zorgojn.

Vi ŝajnas sugesti ke estas bone produkti multajn idojn, ĉar la islamanoj ankaŭ faras. Kvazaŭ 'la islamanoj' estas ia malamiko kiun 'ni' helpe de 'nia' papo devas venki per popolkvantoj, tute sen konsidero ĉu ni povas efektive manĝigi kaj loĝigi ĉiujn tiujn homojn.

Se estus nur ia teologia kialo kial oni ne uzu kontraŭkoncipilon, tiam estus precipe stulte. Sed se aplikiĝas racia, strategia argumento rilate al finvenko kontraŭ la 'malamikoj', tiam estas nur ankoraŭ fie. Tiam ili uzas homojn kaj iliajn vivojn nur kiel ilojn.

darkweasel (Xem thông tin cá nhân) 08:15:53 Ngày 22 tháng 10 năm 2011

Mi fojfoje demandas min, kial la duono de la fadenoj en "Vidpunktoj" fariĝas iam diskutoj pri la ekzisto aŭ neekzisto de dio. senkulpa.gif

(Fakte mi devus uzi mian 4000an mesaĝon por io pli inteligenta.)

Hundies19 (Xem thông tin cá nhân) 10:52:58 Ngày 22 tháng 10 năm 2011

La problem' pri via argumento estas ĉi tioj:

Unu: la "multaj ekzemploj" estas ĉiuj fundita sur pluraj observoj tiuj estas uzita kune en la fizika mondo. Ili bezonas fizika pruvon. Tamen oni havas nur unu opcion kiam decidas se si povas la muron aŭ leterojn aŭ ion ke oni povas sperti per la kvin (aŭ ses) sentilojn. Ili devas fidita esti aŭ neniun homan logikon povas fidita esti, inkluzivanta la sentoj kaj logiko tioj vi estas uzanta por vian argumenton fari. Do, la Diosperto estas en la fako de sola spertoj, ne tiu de natura leĝoj. Oni povas sian bazajn sentojn fidi, aŭ ĉiom estas malsencon.

Du: Via logiko estas tamen memvenkanta. Se vi nepovas viajn sentojn fidi, do argumenton de nenia povas farita esti. Vi petas personojn juĝi la Diosperton per la sama maniero tiel la natura leĝo, anstataŭ juĝas ĝin tiel sperto kiu devas juĝita esti same tiel la senta sperto, sur kuij vi estas vian argumenton fari.

Neprodukti idojn estas morton pri onian ekonomion se onia ekonomio estas similan al tiun de la Ocidento kaj se oni malmultajn enmigrintoj havas. Tamen se oni havas multajn enmigrintojn sed tiuj enmigrintoj fidas religion tion postulegas submetado de ĉiuj personoj. Do estas morto de la ŝtato (kiel oni nun scias ĝin).

Mi diras klare ke mi neŝatas katolisman konfesion ĉar ĝi estas ofte ne biblian. Do Kiel povas mi subteni katolisma sanktmilito? La milito de ideoj devas batalota esti per konvertado. Mi neniam tajpis ke personojn devas esti uzadita tiel iloj. Tio kaŭzigas min scivolas kial tio venis al via menso. Mi diru vin ke eŭropo havas ĝis 15-20 jarojn sukcedi kontraŭ la Sharia Leĝo. Mi scias ke la ŝtatojn de Egiptio kaj Turkujo estas fanatika iĝi. Ĝi estas ne malfacila scii kio okazos se tio religio iĝi ĉefa ideologion. Kristaneco kreskis rapide en sudafriko kaj sudamerika post la imperiistoj lassis. Tial ĝi estis elkora. Estas neofta tiel pri Islamo. Tial ili estas ordinare ne malamikojn de libereco sed la personoj ke ili subtenos esti malamiko.

"Jes, estas kelkaj islamanoj en Eŭropo." Baza matimatiko. Ne islamanoj 90% - NR 1.3. Islamanoj 10%. NR 2.0 - 3.5. Dum du generacio. Ĉi tiu kaŭzos tre malsimila kontinento. Ili estas ne ordinare interesita je asimilado. Mi vidas neniom kaj estas malmulta trovinta ke proponas ke estas iu granda deziro.

mihxil (Xem thông tin cá nhân) 11:40:44 Ngày 22 tháng 10 năm 2011

Hundies19:Oni povas sian bazajn sentojn fidi, aŭ ĉiom estas malsencon.
Mi konfesas ke mi havas problemojn kompreni vin. Sed laŭ mi estas tiel. Ni havas diversajn sentojn. Vidon, aŭdon, flaron, palpon, guston ktp. Ĉiuj ties funkcioj estas klarigeblaj per fizikaj kaj ĥemiaj mekanismoj. Similajn perceptojn povas fari aparatoj, ofte eĉ pli bonaj, sed almenaŭ pli objektivaj. Se homo per sia perceptiloj povas percepti Dion, ankaŭ scienco povu per mezuriloj. Ŝajne tio ne eblas. Tiu malkongruo inter fakto kaj deziro plej facile klarigeblas per homa fantazio, afero ankaŭ klare ekzistanta.

Hundies19:Du:...
Mi ne komprenis.

Hundies19:Mi neniam tajpis ke personojn devas esti uzadita tiel iloj. Tio kaŭzigas min scivolas kial tio venis al via menso.
Vi sugestis, ĉar vi ial ekparolis pri islamo. Ŝajne vi trovas tion grava ke homoj estas nombroj, ke 'islamanoj' ne fariĝu plimulto.

Hundies19:Ne islamanoj 90% - NR 1.3. Islamanoj 10%. NR 2.0 - 3.5. Dum du generacio. Ĉi tiu kaŭzos tre malsimila kontinento.
Vi elprenas tiajn ciferojn probable el via pugo? Ekz. laŭ vikipedio estas nur iom pli ol 3 procentoj da islamanoj en Eŭropan Unio. En Nederlando estas iom pli, mi kredas ke estas iom pli ol 5 procentoj. Ne 10%. Por 2050 oni atendus eble 8 procentojn. Tiaj nombroj ne estas sufiĉaj por enkonduki 'ŝarion', tio evidente estas timo sufiĉe senbaza.

Hundies19:Ili
Ĉesu paroli pri 'ili' kvazaŭ estus unu granda homogena malamika grupo. Tio estas simpluma, kaj tia polarizado pli kontribuus ol malhelpas la cetere plejparte imagatan 'problemon'.

Ŝajnas ankaŭ al mi same bone eble ke grandaj elcentoj el tiuj 'islamanoj' tute ne deziras 'ŝarion'. Krome ankaŭ inter ili estas homoj kiuj uzas sian sanan prudenton kaj simple malakceptas la fantazion de religio. Ili estas nur homoj kun malsama kultura fono. Ne malamikoj kiujn ni devas kontraŭstari per plejeble multa elfekado de idoj.

mihxil (Xem thông tin cá nhân) 11:40:45 Ngày 22 tháng 10 năm 2011

Duoblan afiŝon bonvolu forigi.

Greedn (Xem thông tin cá nhân) 14:46:13 Ngày 22 tháng 10 năm 2011

miĥil:
Greedn:
miĥil:
vidas vandenis: Laŭ via vidpunkto al katolikismo oni povas pensi, ke vi preferas satanismon aŭ eĉ vi mem estas satanisto. ?
Tio estas tute idiota supozo.
venenon elbuŝigas vi! pensu pri la animo kaj preĝu pri ĝi!!! animooo.... animoooo ...
Mi ne certas ĉu vi ŝercas aŭ ne. Sed mi elbuŝigas venenon? Mi sufiĉe klare diris ke Dio ne ekzistas. Kiel tio gvidus al penso ke mi preferus 'satanismon' estas kompleta mistero. Mankas ĉia logika vojo. Koncize, la supozo estas idiota.
hodiaŭ matene mi estis en la preĝejo kiel kutime. sanktuloj rigardis min desur la ikonoj, kvietaj pensoj aperis kaj foriris el mia kapo - vizaĝo mia estis milda. Al pastro mi venis kaj demandis: "Pastro mia, ĉu homo, kiu aĉdiras ke ne ekzistas Dio estas satanista pekulo?" "Hmmm..." respednis li triste - "Kiam ŝafoj iras al rivero por trinki, lupo ne montras siajn dentojn, ĉar la tempo ne venas al ni, kiun la lupo povas perdi...."
Do, vi estas satanisto!!!

darkweasel (Xem thông tin cá nhân) 15:01:06 Ngày 22 tháng 10 năm 2011

Greedn:
miĥil:
Greedn:
miĥil:
vidas vandenis: Laŭ via vidpunkto al katolikismo oni povas pensi, ke vi preferas satanismon aŭ eĉ vi mem estas satanisto. ?
Tio estas tute idiota supozo.
venenon elbuŝigas vi! pensu pri la animo kaj preĝu pri ĝi!!! animooo.... animoooo ...
Mi ne certas ĉu vi ŝercas aŭ ne. Sed mi elbuŝigas venenon? Mi sufiĉe klare diris ke Dio ne ekzistas. Kiel tio gvidus al penso ke mi preferus 'satanismon' estas kompleta mistero. Mankas ĉia logika vojo. Koncize, la supozo estas idiota.
hodiaŭ matene mi estis en la preĝejo kiel kutime. sanktuloj rigardis min desur la ikonoj, kvietaj pensoj aperis kaj foriris el mia kapo - vizaĝo mia estis milda. Al pastro mi venis kaj demandis: "Pastro mia, ĉu homo, kiu aĉdiras ke ne ekzistas Dio estas satanista pekulo?" "Hmmm..." respednis li triste - "Kiam ŝafoj iras al rivero por trinki, lupo ne montras siajn dentojn, ĉar la tempo ne venas al ni, kiun la lupo povas perdi...."
Do, vi estas satanisto!!!
demando.gif demando.gif demando.gif

UUano (Xem thông tin cá nhân) 15:17:00 Ngày 22 tháng 10 năm 2011

miĥil:Tamen ankaŭ estas fakto ke la homa menso ne estas tre fidinda ilo por percepti la realon. Ekzistas multaj ekemploj kie pruvite homoj estas tute konvinkitaj de io tute ne reala. Homoj tre emas vidi sencon kie tio mankas, tre emas vidi strukturon kie tio malestas. Homoj povas sonĝi, homoj povas revi. Homoj estas evoluintaj animaloj, kies menso ekestis nur por helpi la genojn plejeble bone transdoniĝi. La homa korpo kaj menso neniel celiĝis kiel objektiva perceptilo pri realo, kaj tiel ĝi ne povas esti uzata. Kiam iu fenomeno do ŝajne nur ekzistas en tiuj homaj spertoj, mi tute ne emas al tio atribui ian ajn realan valoron.
Do - eblus ke realo ekzistu, kiun la homa menso (aŭ eĉ iaj homaj sentoj) ne povas ekrimarki, ĉu ne? Se oni jesas, oni devegas koncedi la eblecon ke ekzistas nekompreneblaj (de homoj) aferoj.

Fine devas oni elekti ĉu sia propra sperto aŭ ia "objektiva" maŝino estas plej fidinda kaj plej prava.

De kie fontas la objektiveco? Kial estas la subjektiveco malpli fakta ol ĝi? Tiu kiu ne estas reala laŭ vi ja povas esti la plej grava realeco je onia vivtempo.

Laŭ mi, estas tiu kiu eterne gravegas. Ni ĉiuj frontas elektojn. Ni respektu tiujn, eĉ kiam ni ilin ne partoprenas.

UUano (Xem thông tin cá nhân) 15:19:36 Ngày 22 tháng 10 năm 2011

darkweasel:demando.gif demando.gif demando.gif
+1 demando.gif

Hundies19 (Xem thông tin cá nhân) 15:42:13 Ngày 22 tháng 10 năm 2011

Dio estas malnatura laŭ defino kaj nepovas sentita esti per aparatoj. Estas malkongrua klopodi pruvita Lian ekziston per scienco. Estas malkongrua senti spiritan Dion nur se oni supozas ke spiritaĵojn neekzistas. Ĉar oni devas fidi en sian bazajn sentojn por sciencaj perceptoj (nedistinke kiom objektiva) fari kaj ĉar Dio estas ofte spertita simple per bazaj sentoj kaj ĉar aparatoj estas senutiliajn. Sciente povas ne pruvi ne malpruvi Dioekzistadon. Oni povas kredi pri Dio aŭ nekredi pri Dio pro oniaj spertoj. Ĉi tiuj spertoj estas ofte engaĝanata la bazsentojn. Pro ĉi tiu kailo onia spertoj estas pli supra ol viaj opinio kiu estas ne aktuale utila pri la demando: Ĉu ekzistas Dio?

"Vi elprenas tiajn ciferojn probable el via pugo?" Vikipedio ankaŭ signifas ke loĝas 733 milion personoj en Eŭropo. Estas 53 milion Islamanoj en Eŭropo (ankaŭ Vikipedio). Kalkuliloje rideto.gif. 53/733 = .072. Mi do diras ke estos facile dek procento da la personoj en Eŭropo dum najbara tempo.. Reale estas probable pli multa ol tio ĉar nordafriko okazoj.

"imagatan 'problemon" denove mi neniam signifis tion. Mi tajpis ke eŭropo bezonas imigratojn sal.gif , Tamen se tiuj imigratoj nekkredi en liberajn leĝojn do morto de onia ŝtato, baza.

"Ili estas nur homoj kun malsama kultura fono." Mi konsentas. Sed diru min. Kiu islama ŝtato kui estas ne en fanatikeco iri, Ĉu personoj batalas kontaŭ altrudadon? Estas facile milda kulturon havi en mezo de islama Mondo, ne tiom ekster. Estas malmulta islamaj ŝtataj kie libereco estas karita. Ne eĉ post la araba printempo. Ŝajnas al mi vi neestos sukcedi. Mi loĝas kun arabojn kaj scias ke imigratojn neestas malamikojn, tamen islamismo estas ordinare ne amiko de libereco.

Quay lại