¿Ĉu estos esperanto la estonta lingvo oficiala de la Eklezio katolika?
de unpensador, 19 octobre 2011
Messages : 68
Langue: Esperanto
mihxil (Voir le profil) 22 octobre 2011 21:07:36
UUano:Mi ne estas kristano, do ni argumentadas sencele. Mi ankaŭ ne kredas je tia dio.Fakte por la argumentado tute ne gravas pri kia Dio ni parolas. Ĉiuj estas fantaziaj, aŭ se oni difinas ilin sufiĉe svage, en miaj okuloj ne plu estus 'dioj'.
UUano (Voir le profil) 22 octobre 2011 21:20:27
miĥil:Ĉiuj estas fantaziaj, aŭ se oni difinas ilin sufiĉe svage, en miaj okuloj ne plu estus 'dioj'.Bone, do, ke ni vidu per malsimilaj okuloj, ĉu ne?
UUano (Voir le profil) 22 octobre 2011 21:30:52
miĥil:Fakte por la argumentado tute ne gravas pri kia Dio ni parolas.Ne ekzistas pli grava distingo por argumenti tion, laŭ mi. Se oni ne parolas pri la sama afero, kion diskutas oni?
Tial mi pensas ke ni atingis la finon de tion kion ni povas priparoli.
mihxil (Voir le profil) 23 octobre 2011 06:44:34
Hundies19:Dio estas malnatura laŭ defino kaj nepovas sentita esti per aparatoj.Io kio estas 'malnatura', pli malpli laŭdefine ne ekzistas. Aparatoj do ion 'malnaturan' ne povas senti. Homa korpo ne estas esence malsama al aparato, do kial tiu korpo ja povus senti ion 'malnaturan'?
Hundies19:Estas malkongrua klopodi pruvita Lian ekziston per scienco.Tio estas ofte aŭdata afero, sed mi neniam vere komprenis ĝin. Tio ja supozas ke homo estas io speciala, io esence malsama ol roko, vermo aŭ simio. Ŝajnas esti evidente ke tio estas precipe deziro, ne fakto.
Hundies19: Vikipedio ankaŭ signifas ke loĝas 733 milion personoj en Eŭropo. Estas 53 milion Islamanoj en Eŭropo (ankaŭ Vikipedio). Kalkuliloje . 53/733 = .072.Tio estas tute precize kion mi diris: 7%. Ne 10% kiel vi diris. Krome tio do inkluzivas la partojn de Eŭropo kiel la Balkanon kie jam jarcentojn loĝas islamanoj.
Hundies19:Mi do diras ke estos facile dek procentoAaah, nun vi do subite diras ke estos dek procentoj. Pri kio ni fakte parolas? Tamen ŝajnas esti pugaj konjektoj?
szalZITA (Voir le profil) 23 octobre 2011 15:53:49
sergejm (Voir le profil) 23 octobre 2011 16:08:18
szalZITA:Ĉu iu (ia scienco) iam pruvis, ke Dio ne ekzistas?Scienco pruvis, ke ne eblas pruvi ĉu ekzistas Dio aŭ ne.
mihxil (Voir le profil) 23 octobre 2011 16:52:06
szalZITA:Ĉu iu (ia scienco) iam pruvis, ke Dio ne ekzistas?Tio ŝajne estas la ĉiama 'respondo'. Ne, ne vere eblas matematike pruvi tiajn aferojn. Samkiel ke ne eblas pruvi ke la tekruĉo de Russel ne ekzistas.
Alia el la plej gravaj kialoj estas ke ne estas tre klare kion oni celas per la vorto. Vi ekzemple probable celus ion tre alian ol UUano.
szalZITA (Voir le profil) 23 octobre 2011 17:06:28
mihxil (Voir le profil) 23 octobre 2011 17:17:40
szalZITA:Ĝis kiam ne estos pruvita, ke Dio ne ekzistas, bonvolu tion ne deklari, ĉar vi ridigas sin mem.Mi ne ridigas min. Diri ke dio ne ekzistas estas tute simile al diri ke ne orbitas tekruĉo ĉirkaŭ la suno. Estas tre, tre, tre verŝajne. Estas tute klare ke temas pri fantazio, kaj pri tiaj aferoj ni kutime simple resume diras 'ne ekzistas', eĉ malgraŭ tio ke eble ne estas tute matematike pruvita. Ja ankaŭ ne estas pruvite ke morgaŭ la suno leviĝos, tamen ankaŭ tion mi senkondiĉe simple asertos: La suno morgaŭ denove leviĝos.
dobri (Voir le profil) 23 octobre 2011 17:18:30
szalZITA:Ĝis kiam ne estos pruvita, ke Dio ne ekzistas, bonvolu tion ne deklari, ĉar vi ridigas sin mem.Sed deklarante, ke Dio ekzistas (sen ia ajn pruvo) ankaŭ vi ridigas vin mem!