Į turinį

¿Ĉu estos esperanto la estonta lingvo oficiala de la Eklezio katolika?

unpensador, 2011 m. spalis 19 d.

Žinutės: 68

Kalba: Esperanto

szalZITA (Rodyti profilį) 2011 m. spalis 23 d. 17:22:25

stultaĵo lango.gif

Chainy (Rodyti profilį) 2011 m. spalis 23 d. 17:44:32

miĥil:Mi ne ridigas min. Diri ke dio ne ekzistas estas tute simile al diri ke ne orbitas tekruĉo ĉirkaŭ la suno.
Pardonu, sed tio estas tre malbona komparo. Kial vi insistas provoki kaj malrespekti religiemajn homojn en ĉi tiu fadeno? Eble vi havis iajn malbonajn spertojn kun religiemuloj, sed mi pensas ke oni ne ofendu la kredojn de homoj, eĉ se tiuj kredoj tre ĝenas onin.

Mi preferas juĝi homon laŭ lia konduto, ne laŭ lia kredo.

Paulinho (Rodyti profilį) 2011 m. spalis 23 d. 17:47:39

szalZITA skribis:
Ĉu iu (ia scienco) iam pruvis, ke Dio ne ekzistas?
Ĉu ia scienco povas pruvi ke dio ekzistas aŭ ne ekzistas? Ĉu oni povas enmeti Vojon Laktan en la iua poŝo?

Chainy (Rodyti profilį) 2011 m. spalis 23 d. 17:54:48

miĥil:Alia el la plej gravaj kialoj estas ke ne estas tre klare kion oni celas per la vorto. Vi ekzemple probable celus ion tre alian ol UUano.
Jes, la vorto 'dio' povas signifi diversajn aferojn laŭ la persona kredo (aŭ manko de kredo) de ĉiu homo. La tuta afero estas neklarigebla laŭ sciencaj metodoj, eble tial vi tre ĉagreniĝas prie. Multajn aferojn en nia mondo oni ne povas kompreni - por nia sano eble estas pli bone ne postuli tuj absolutan logikon pri ĉio!

mihxil (Rodyti profilį) 2011 m. spalis 23 d. 17:57:53

Chainy:Pardonu, sed tio estas stulta komparo. Kial vi insistas provoki kaj malrespekti religiemajn homojn en ĉi tiu fadeno?
Mi nur iomete komentis pri la 'nacieco' de Dio, kaj post tio nur reagis al reagoj je tio.

Krome ne vere estas stulta komparo, ĝi estas klasika ekzemplo de Bertrand Russel por klarigi ke la pruvodevo kuŝas ĉe la flanko kun la fortaj asertoj. Pri tiu tekruĉo ankaŭ reageblas per 'pruvu ke ĝi ne ekzistas!'. La tuta argumento estas tute simpluma, do ne diru al mi ke ĝi estas stulta. Ĝi estas reago al stulta argumento.

Chainy:Mi preferas juĝi homon laŭ lia konduto, ne laŭ lia kredo.
Mi tute ne juĝas homojn. Mi nur akcidente citis la tute evidentan fakton ke Dio ne ekzistas.

Chainy (Rodyti profilį) 2011 m. spalis 23 d. 18:05:18

miĥil:Mi tute ne juĝas homojn. Mi nur akcidente citis la tute evidentan fakton ke Dio ne ekzistas.
Min interesas, kial laŭ vi necesas ripeti tion tiel ofte kaj en tiel multe da fadenoj?! Vi tute bone scias, ke tia aserto nur provokos, kaj ĝi certe kaŭzos ĉiufoje grandan kaj stultan kverelon! Ni vidis tion jam multfoje en ĉi tiuj fadenoj.

mihxil (Rodyti profilį) 2011 m. spalis 23 d. 18:08:34

Chainy:Min interesas, kial laŭ vi necesas ripeti tion tiel ofte kaj en tiel multe da fadenoj?!
Ne vere estas necese. Nenio vere necesas, precipe ne en esperantujo. Nur iom amuzas min.

Chainy:Vi tute bone scias, ke tia aserto nur provokos
Ne estas mia kulpo ke la vero provokas.

mihxil (Rodyti profilį) 2011 m. spalis 23 d. 18:21:33

Chainy:Jes, la vorto 'dio' povas signifi diversajn aferojn laŭ la persona kredo
La signifo de vorto ne dependas de kredoj. Ĝi simple estas ia interkonsento. Ofte la interkonsentita signifo estas klara. Sed en la kazo de 'Dio' ne ĉiam. Mi kutime supozas ke temas pri la ĉionpova kreinto de la universo kiu aŭskultas la preĝojn. Sed se oni volas nepre uzi alian difinon, tiam ankaŭ tio estas uzebla. Ni devas do unue interkonsenti pri tio, kaj post tio ni povas paroli pri tio ĉu ni kredas pri ĝi aŭ ne, kaj kial.

Foje ekz. homoj ial volas ĝin egaligi al 'energio'. En tia kazo Dio ekzistas, ĉar energio ekzistas, ĉu ne... Laŭ mi cetere estas sufiĉe stranga difino, ĉar por tio jam estas la vorto 'energio', sed aĥ, jen jam alia diskuto...

Chainy (Rodyti profilį) 2011 m. spalis 23 d. 18:30:22

miĥil:Ne estas mia kulpo ke la vero provokas.
Kvazaŭ iu scias la veron ĉi-teme. Ŝajnas ke vi simple volas senfine daŭrigi ĉi tiun stultan kverelon.

szalZITA (Rodyti profilį) 2011 m. spalis 23 d. 18:36:16

Mi ĝuos renkontiĝon kun kelkaj animoj en Eterneco. Ili tiel miros shoko.gif , ke Dio vere ekzistas. Hahahah. Mi antaŭĝojas rido.gif kaj mi finas, ĉar blindeco de kelkuloj vere malfeliĉigas min. malgajo.gif sal.gif

Atgal į pradžią