Đi đến phần nội dung

¿Ĉu estos esperanto la estonta lingvo oficiala de la Eklezio katolika?

viết bởi unpensador, Ngày 19 tháng 10 năm 2011

Tin nhắn: 68

Nội dung: Esperanto

Chainy (Xem thông tin cá nhân) 18:37:26 Ngày 23 tháng 10 năm 2011

miĥil: Ni devas do unue interkonsenti pri tio [kio estas Dio], kaj post tio ni povas paroli pri tio ĉu ni kredas pri ĝi aŭ ne, kaj kial.
Jes, tio povas esti interesa diskuto: kio ekzakte estas Dio? Sed tio estas temo por alia fadeno...

En ĉi tiu fadeno, iu simple demandis, ĉu Esperanto iam estos uzata en la katolika eklezio, sed bedaŭrinde la diskuto fariĝis io tute alia (ĉefe pro viaj unuaj provokaj komentoj!).

cellus (Xem thông tin cá nhân) 18:43:06 Ngày 23 tháng 10 năm 2011

Tiu fadeno fakte temas pri la estonta lingvo de la katolika eklezio. La mal/ekzisto de Dio estas tre interesa temo, sed tio estas alia fadeno.

Kjell R

Chainy (Xem thông tin cá nhân) 18:47:58 Ngày 23 tháng 10 năm 2011

szalZITA:Mi ĝuos renkontiĝon kun kelkaj animoj en Eterneco. Ili tiel miros shoko.gif , ke Dio vere ekzistas. Hahahah.
Kial 'hahaha'? Kion ekzakte vi trovis amuza? Vi montru pli da respekto al tiuj, kiuj ne kredas je Dio.

Tial mi ne ŝatas ĉi tiajn diskutojn pri Dio. Ili ĉiam allogas homojn kiuj havas ekstremajn opiniojn kaj ĉiu homo argumentas kvazaŭ li scias la veron! Sed neniu scias tion...

szalZITA:Mi antaŭĝojas rido.gif kaj mi finas, ĉar blindeco de kelkuloj vere malfeliĉigas min. malgajo.gif sal.gif
Via malrespekto kontraŭ ateistoj ankaŭ montras ke vi mem suferas pri certa blindeco.

UUano (Xem thông tin cá nhân) 18:58:26 Ngày 23 tháng 10 năm 2011

Chainy:...ĉiu homo argumentas kvazaŭ li scias la veron! Sed neniu scias tion...
Kontraŭe. Vi ĵus esprimis la nurnuran veron pri kiu oni certas. Vi, do, scias tiom de la vereco! rideto.gif

Kia mistero!

Miland (Xem thông tin cá nhân) 11:33:12 Ngày 25 tháng 10 năm 2011

Jen libro kiu eble interesos tiuj, kiuj interesiĝas pri la fadena demando.

La forpasitaj sanktuloj Papo Pio la 10-a kaj Maksimiliano Kolbe aprobis Esperanton, kaj pro tio ili estas la patronoj de la IKUE.

Nuntempe, la latina restas la oficiala lingvo de la Sankta Seĝo. Ŝajne, ke la posedo de la latina malpli fortiĝis en la pasinta generacio. Sed mi dubas ĉu Esperanto baldaŭ anstataŭigos ĝin. Mi suspektas, ke en neformalaj situacioj la angla okupos la lokon kiel internacia profesia lingvo, same kiel en la cetero de Eŭropo.

Tamen, ni vidu. Esperanto troviĝas inter la multaj lingvoj, en kiu la Papo salutas la mondon ĉiukristkaske. Radio Vatikana faras elsendojn Esperantajn. Ni estu esperantoj!

Koracio (Xem thông tin cá nhân) 11:59:46 Ngày 25 tháng 10 năm 2011

Laŭ la gvidantoj de la Katolika Eklezio Latino restos por ĉiam la oficiala lingvo de la eklezio, ĉar la multa precizaj teologikaj fakesprimoj ne estas tradukebla samprecize.

Eĉ se la samaj pastroj predikos Esperante.

mihxil (Xem thông tin cá nhân) 16:15:11 Ngày 26 tháng 10 năm 2011

Koracio:ĉar la multa precizaj teologikaj fakesprimoj ne estas tradukebla samprecize.
Supozeble multaj el tiuj teologikaj fakesprimoj ne estas komprenigeblaj en iu ajn lingvo entute, ĉar ili tute simple ne senchavas ridulo.gif

cellus (Xem thông tin cá nhân) 06:24:20 Ngày 27 tháng 10 năm 2011

Eĉ se certa Giovanni Blandino skribis libron Questiones ulterior de philosophia del Cognoscentia e del Scientia tio ne signifas ke Interlingua fariĝos en la plej proksima estonteco la lingvo de la katolika eklezio!

Quay lại