Więcej

Rajti, lici, *darfi?

od cellus, 21 października 2011

Wpisy: 17

Język: Esperanto

cellus (Pokaż profil) 21 października 2011, 09:42:38

En esperanto ni povas uzi la verbon "rajti":
Vi rajtas uzi mian komputilon dum mi rigardas la televidon.

Laŭ la reta vortaro ekzistas la vorto "lici" do "licas" de la latina "licet". Mihi licet. Se mi nun retenu la konstrukcion en esperanto mi devos skribi "Al mi licas".
Do:
Al vi licas uzi mian komputilon.

Komparu kun la vorto 'plaĉas".
Plaĉas al mi via komputilo.

Sed ni povas ankaŭ diri:
Mi ŝatas vian komputilon.

Do ni povas uzi aŭ verbon "plaĉas" kie la logika subjekto "mi" havas la prepozicion "al mi" > "al mi plaĉas" Sed tie la logika subjekto ankaŭ povas esti efektiva subjekto kun la verbo "ŝatas".

Ĉu mi povas agi analogie kun "licas" Kiu estas la verbo? "darfas" kiel en ido?

Kjell R

darkweasel (Pokaż profil) 21 października 2011, 11:25:56

Ĉu mi bone komprenis vian demandon? En la unua frazo vi jam skribas pri rajti kaj poste demandas ĝuste, kiun verbon oni uzu?! Aŭ ĉu vi serĉas ion malsamsignifan al rajti?

erinja (Pokaż profil) 21 października 2011, 14:03:05

Vi malbone komprenis uzon de "lici". Ĝi ne uziĝas kiel en la latina.

Oni dirus "Vi licas uzi mian komputilon"

La signifo de "lici" estas "esti permesata". Vi povas klare vidi ke "Vi estas permesata uzi mian komputilon" ankaŭ funkcias, gramatike.

Eĉ se "lici" uziĝus kiel en la latina, tio ne signifus, ke estus analoga formo de ĝi, kun simpla transitiva uzo. Nur estas hazardo ke ni havas "Mi ŝatas X-n" kaj "X plaĉas al mi", kiuj estas tre similsignifaj. Ne ĉiu verbo kiu uziĝas kun formo "[verbo] al mi..." havas "ĝemelon" kiu funkcias per "... [verbo] X-n"

darkweasel (Pokaż profil) 21 października 2011, 15:05:51

erinja: Vi povas klare vidi ke "Vi estas permesata uzi mian komputilon" ankaŭ funkcias, gramatike.
tion mi dubegas.

la aktiva ekvivalento estas: oni permesas AL VI uzi mian komputilon.

"vi" tie ne estas objekto kaj tial ne povas subjektiĝi dum la pasivigo. mi nepre dirus "al vi estas permesate uzi..." kaj emas taksi vian version anglismo.

la revo-a artikolo pri "lici" same malkonsentas kun vi.

Hyperboreus (Pokaż profil) 21 października 2011, 15:11:42

Forigite

robbkvasnak (Pokaż profil) 21 października 2011, 16:32:36

En PIV mi trovis:
lici (ntr) Esti permesata: ĉu licas fumi ĉi tie?

tommjames (Pokaż profil) 21 października 2011, 16:39:36

darkweasel:la aktiva ekvivalento estas: oni permesas AL VI uzi mian komputilon.

"vi" tie ne estas objekto kaj tial ne povas subjektiĝi dum la pasivigo/
Dum veras ke tiu kiu ricevas la permeson kutime ne estas la objekto de permesi, kaj ke tiu kutime aperas kiel al-komplemento, mi ne dirus ke "oni permesas vin" estas nevalida uzado. Tio ja aperas en kelkaj verkoj en Tekstaro, ekzemple en la Malnova Testamento:

avo zo:ili forpuŝis la instruon de la Eternulo, ne observis Liajn leĝojn, kaj permesis sin delogiĝi per la mensogaĵoj
Ne "permesis al si", kvankam tio povintus funkcii egale bone.

Mi certe ne konsiderus "vi estas permesata" gramatike malĝusta. Esperanto ne estas tute rigida koncerne la aferon, kio povas esti la objekto de transitiva verbo. Tradicio kaj uznormoj en la lingo povas dikti kiu estas la plej uzinda, sed tio ne koncernas gramatikon, kiom mi povas vidi.

darkweasel (Pokaż profil) 21 października 2011, 17:21:07

tommjames:

Hm, interese, ke Zamenhof tion uzis, dankon pro la informo! Al mi ĝi ĝis nun sonis malĝusta, sed eble nur pro denasklingva influo ...

Se mi volus uzi tian konstruon, mi pli emus uzi vi estas rajtigita.

flipe (Pokaż profil) 21 października 2011, 17:21:58

cellus:En esperanto ni povas uzi la verbon "rajti":
rajti estas uzata por laŭleĝa signifon, lici same.

Vi rajtas ricevi kompenson pro la perdo
Uzado de drogoj estas nelica

cellus (Pokaż profil) 22 października 2011, 06:21:54

Dankon por tre interesaj respondoj!

La signifon de lici kiun prezentas Erinja estis tiu, kiun mi kredas ke mi vidis en esperanto-sveda vortaro antaŭ multaj jaroj.

La signifo do ŝajnas koincidi kun la sveda uzo kaj mia kompreno de la germana "dürfen".

La ekzemplon "Oni ne licas uzi drogojn" igas minn pensi pri "illicit drugs" (!)

Mi iam aŭdis ke Kalocsay uzis lici en la germana/sveda signifo de "dürfen" kaj "få".

La ebleco ke Zamenhof povus ebligi diversaj specoj da konstrukcioj por ke esperanto koincidu kun la ĝermanaj, slavaj kaj romanaj lingvouzoj ne ŝajnas al mi tiel ege malproksima.

Se oni permesus la uzon de lici kiel mi ĝinn komprenas oni havus distingin inter rajti = havi la rajton, havi la leĝan rajton, kaj lici = esti permesita.

Kjell R

Wróć do góry