Į turinį

Islamo - ŝanco aŭ akcidento al Eŭropo

cellus, 2011 m. spalis 23 d.

Žinutės: 8

Kalba: Esperanto

cellus (Rodyti profilį) 2011 m. spalis 23 d. 06:39:00

Ĉar eĉ diskuto kiun lingvon la katolika eklezio uzos, latinan aŭ esperanton, turniĝas al diskuto pri la ekzisto de Dio aŭ la influoj de islamo, mi pensas ke estas sence fari apartan fadenon pri Islamo en Eŭropo.

Estas ja facile imagi ke "tiuj" estas ia unueca, monolita grupo. Tiel malofte estas. Ĉiuj judoj ne apogas Israelon. Ĉiuj araboj ne estas islamanoj. Multaj estas eĉ ateistoj, malgraŭ ke la socia premo kontraŭ tia persono estas sufiĉe forta, se mi bone komprenis la aferon.

Mi kredas ke islamo ne devas eseti danĝero se ni tre decide estas favoraj al la sekulara, laika socio. Neniu religio, en Eŭropo eĉ ne la kristanismo, estu ŝtata religio. Tio, ĉar nenio bona rezultos el situacio kie homoj ĉiam kaj ĉie manifestas sian religian aŭ rasan apartenon.

Estas interese ke en la Biblio, kaj ŝajne ankaŭ en la Korano, mi tut4e bone ne memoras la lokon, oni skribas pri la rekta rilato inter la homo kaj Dio. Memoru la vortojn de Jezuo, "Eniru en vian ĉambron, kaj preĝu tie al via Dio." (Citita el mia netrobona memoro ridulo.gif )

Kjell R

Altebrilas (Rodyti profilį) 2011 m. spalis 23 d. 09:40:23

Ĉiuj religioj estas ne monolitaj. En ĉiuj religioj estas bonfaruloj, mistikuloj, veraj kredantoj, ŝajnaj kredantoj, integristoj, fanatikuloj, saĝuloj, homoj kiuj helpas aliaj personoj, homoj kiu preferas detrui la malbonon ol fari la bonon, ktp...

Eĉ inter ateistoj oni konstatas tiun diversecon.

Oni rekonas arbon laŭ ĝiaj fruktoj, ne laŭ la vendejo kie oni aĉetis ĝin.

mihxil (Rodyti profilį) 2011 m. spalis 23 d. 20:53:09

Altebrilas:Ĉiuj religioj estas ne monolitaj. En ĉiuj religioj estas bonfaruloj, mistikuloj, veraj kredantoj, ŝajnaj kredantoj, integristoj, fanatikuloj, saĝuloj, homoj kiuj helpas aliaj personoj, homoj kiu preferas detrui la malbonon ol fari la bonon, ktp...
Certe. Sed mi iomete dubas ĉu mi ŝatas la prezenton de homoj 'en' religio. Homoj eble havas religion, sed mi esperas ke ne religio havas homojn. Se vi komprenas kion mi celas.

UUano (Rodyti profilį) 2011 m. spalis 23 d. 21:07:08

miĥil:
Altebrilas:Ĉiuj religioj estas ne monolitaj. En ĉiuj religioj estas bonfaruloj, mistikuloj, veraj kredantoj, ŝajnaj kredantoj, integristoj, fanatikuloj, saĝuloj, homoj kiuj helpas aliaj personoj, homoj kiu preferas detrui la malbonon ol fari la bonon, ktp...
Certe. Sed mi iomete dubas ĉu mi ŝatas la prezenton de homoj 'en' religio. Homoj eble havas religion, sed mi esperas ke ne religio havas homojn. Se vi komprenas kion mi celas.
Mi pensas ke "En ĉiuj religioj estas..." signifas, prefere, "Inter ĉiuj religiuloj estas..."

mihxil (Rodyti profilį) 2011 m. spalis 23 d. 21:25:05

UUano:Mi pensas ke "En ĉiuj religioj estas..." signifas, prefere, "Inter ĉiuj religiuloj estas..."
Tiaokaze eble eĉ pli prefere 'Inter la anoj de ĉiuj religioj'. Ĉar 'ĉiuj religioj' reprezentas minimume jam la duonan mondon, kaj do sendube kompreneble enhavas ĉiujn eblajn ecojn...

Mi nur celis emfazi ke espereble eĉ religiuloj ne estas precipe tio. Islamano estas pli ol islamano. Eble ŝi estas patrino, eble ŝi estas ĉarpentisto, eble ŝi estas nederlandano, eble turkdevena, eble araba, eble indonezia, eble ŝi kolektas poŝtmarkojn, eble ŝi eĉ estas esperantisto!

Homoj estas multaj aferoj. Estas strange sole vidi ilin kiel parton de iu religio, kaj trakti tiam ilin ĉiujn kiel unu grupon, kvazaŭ ili ĉiam same kondutus kaj opinius. Sendube neniu en la fadeno jam faris tion, sed la risko ĉe ĉi tia temo ja estas, estas la risko vidi la islamanojn ('la islamo') kiel unu monolitan malamikon.

UUano (Rodyti profilį) 2011 m. spalis 23 d. 21:37:11

Vi tute pravas.

cellus (Rodyti profilį) 2011 m. spalis 24 d. 17:25:49

La diraĵoj en tiu ĉi fadeno estas interesaj kaj saĝas.

Altebrilas (Rodyti profilį) 2011 m. spalis 25 d. 15:32:18

miĥil:Certe. Sed mi iomete dubas ĉu mi ŝatas la prezenton de homoj 'en' religio. Homoj eble havas religion, sed mi esperas ke ne religio havas homojn. Se vi komprenas kion mi celas.
Mi nur celis diri ke la sinteno vid al vide de sia religio estas pli grava ol la aneco al tiu religio.

Por kompari, mi dirus ke same en ĉiuj lingvoj (aŭ lingvioj) estas bonaj verkistoj, slangemuloj, homoj kiuj fuŝas la gramatikon, homoj kiuj emas plenŝtopi la vortaron per anglecaj vortoj, homoj kiuj estas favoraj al regionaj lingvoj aŭ al esperanto, poetoj, ktp...

Atgal į pradžią