前往目錄

"Kiel" aŭ "kvazaŭ"

貼文者: Hyperboreus, 2011年10月23日

訊息: 7

語言: Esperanto

Hyperboreus (顯示個人資料) 2011年10月23日下午4:42:44

Forigite

antoniomoya (顯示個人資料) 2011年10月23日下午4:49:23

Hyperboreus:Oni diras
"Ili malfruos kiel ĉiam."

"Ili malfruos kvazaŭ ĉiam." ?
Laŭ mi, la unua frazo estas korekta.

"Kvazaŭ" oni uzas alimaniere, ekzemple:

"Ili malfruos kvazaŭ ni havus la tutan tempon".

Amike.

flipe (顯示個人資料) 2011年10月23日下午6:35:11

Hyperboreus:Oni diras
"Ili malfruos kiel ĉiam."

"Ili malfruos kvazaŭ ĉiam." ?
Kvazaŭ estas uzita por "kiel estus", do, la uzo estas "Ili malfruos kiel ĉiam."

Ekz.:
Mi estas forta kiel ŝtalo. (forta egale al ŝtalo)

Li kontraŭas ĉio kvazaŭ ŝtalo. (kontraŭas ĉion kiel se li estus ŝtalo)

Ĉu vi komprenas?

Hyperboreus (顯示個人資料) 2011年10月24日下午4:31:44

Forigite

flipe (顯示個人資料) 2011年10月24日下午5:47:08

Hyperboreus:Li manĝas kiel porko. = Li manĝas tiel, kiel manĝas porko.
Li manĝas kvazaŭ porko. = Li manĝas kiel se li estus porko.
Ne, vi bone komprenas! ridego.gif

darkweasel (顯示個人資料) 2011年10月25日上午5:17:29

Hyperboreus:
Honeste, al mi ne estas videbla la diferenco.
Ofte la diferenco vere ne estas tre granda, tamen en via unua ekzemplo ĝi estas ja tute klara.

johmue (顯示個人資料) 2011年10月25日上午7:21:12

Hyperboreus:Oni diras
"Ili malfruos kiel ĉiam."

"Ili malfruos kvazaŭ ĉiam." ?
Estas du malsamaj signifoj:

"Ili malfruas kiel ĉiam." = "Ili ĉiam malfruas, do ili ankaŭ hodiaŭ malfruas."

"Ili malfruas kvazaŭ ĉiam." = "Ili malfruas treege ofte, kvazaŭ ĉiam."

Alia ekzemplo:

"Li laboras kiel oficisto." (Lia profesio estas oficisto.)
"Li laboras kvazaŭ oficisto." (Li faras sian laboron sammaniere kiel oficisto.)

回到上端