Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

Dio ne ekzistas

de cellus, 2011-oktobro-23

Mesaĝoj: 1577

Lingvo: Esperanto

cellus (Montri la profilon) 2011-oktobro-23 19:00:43

La anoj de la abrahamidaj religionoj, judismo, kristismo kaj islamo opinias ke ekzistas unu dio.

Ekzistas homoj kiuj estas edukitaj en tiuj religioj kiuj estas tute certaj ke dio ne ekzistas, ke ŝi, li, ĝi nur estas projekcio de la homa menso, fantazio.

La religiaj dokumentoj diras tre diversaj aferoj pri Dio. Unu el ili estas tre interesa. Dio estas tiel granda, ke ni etaj hmoj ne povas kompreni lian grandecon, kaj ni ne povas kompreni liajn planojn. OK.

Despli strange estas ke multaj kredantoj postulas ke ni rilatu al tiu dio, flatu ĝin, preĝante pri helpo, pardono, pura hipokrita adorado. En multaj kazoj ni povas adori dion donante monon al diversaj eklezioj por ke ili konstruu domojn al li, anstataŭ helpi la malriĉuloj al pli decaj loĝejoj. Mi neniam plene komprenis tiun ideon.

Mi vidas kelkfoje ekleziaj/moskeaj funkciuloj en la televido. Ili ne estas precize maldikaj, se mi tiel diru.

Do, ĉu iu dio vere ekzistas.

Bonvolu diskuti!

Kjell R

oxymor (Montri la profilon) 2011-oktobro-23 19:18:04

Mi tute ne kredas je Dio.

Mi povas tamen respondi kion mi pensus, se mi erarus, se iu Dio ekzistus. Mi pensas ke se iu Dio ekzistus, kaj devigus la homojn preĝi al li. Se li kreis homojn laŭ sia maniero kaj poste sendadas kelkaj el ili al infero pro malbona agado. Se la homoj devas nepre, ĉiam, fari tion, kion li decidas, tiam ni homoj tute ne plu estas liberaj, do mi ankaŭ tute ne komprenas kial ni taksu lin bona...por mi li estus pli danĝera ol la plej pova diktatoro.

Feliĉe, mi pensas kaj mi ĝojas ke ni ne sekvas aliajn leĝojn ol tiujn de la naturo...kaj mem respondecas pri niaj agadoj

mihxil (Montri la profilon) 2011-oktobro-23 19:19:10

cellus: La religiaj dokumentoj diras tre diversaj aferoj pri Dio. Unu el ili estas tre interesa. Dio estas tiel granda, ke ni etaj hmoj ne povas kompreni lian grandecon, kaj ni ne povas kompreni liajn planojn. OK.
Estas klare ke tiuj 'religiaj dokumentoj' estis skribitaj de homoj. Do, eĉ tia 'tro-granda-por-kompreni'-a Dio ne estas pli ol fantazio. Io tia ja imageblus, sed certe neniel rilatus al ekz. la Dio(j) el la Biblio.

UUano (Montri la profilon) 2011-oktobro-23 19:22:22

Jes - dio ekzistas tiel, kiel ni ĝin verkas.

Miaopinie, dio ne kreis la Ĉion (universon). La Ĉio estas ero de dieco, tiu kiu eterne estas.

Miaopinie, dio partoprenas je la evoluado de la Ĉio, pere de ni, la vivhavaj estaĵoj.

Miaopinie, ni (kaj estuloj kaj dio) kreadas kune.

Miaopinie, dio estas Eco - ne estas Estaĵo.

Miaopinie, dio ekzistas kaj ene kaj ekstere de ni.

Mi elektas fidi tian ĉi misterion.

(Ĉio, kion mi diras ĉi tie, estas sole laŭ mi mem...se oni okaze ne komprenis tion).

UUano (Montri la profilon) 2011-oktobro-23 19:28:18

Ankaŭ, mi ne vere zorgas pri tio, ke oni samopinias kun mi rigardante la ebleco de dio.

Tiu kiu plej gravas laŭ mi estas la maniero en kiu oni agas rilate al aliuloj.

_____________

redakto: ĉi ĉio inkluzivas la rajton de ricevi respekton pri oniaj kredoj, ĉu jesas aŭ ĉu neas oni la ekziston de ia dio. Eble estas ia usonaneco ene de mi.

robbkvasnak (Montri la profilon) 2011-oktobro-23 19:46:55

Mi estas budhano, do por mi ankaŭ dio estas eco de la homaro kune kaj kun la ĉio. Ni ĉiuj estas nur eroj da ĉio tiel ke ni ankaŭ estas eroj de la dia eco.

mihxil (Montri la profilon) 2011-oktobro-23 19:48:39

UUano:Mi elektas fidi tian ĉi misterion.
Mi tamen ne komprenas kial. Kial nepre ekzistu 'ia' Dio? Vi fantaziis iom pri ecoj kaj kunevoluado, nomas tion misterio kaj tiam 'elektas fidi' tion. Mi tute ne komprenas kial oni farus tion.

Katolikoj almenaŭ ankoraŭ ekzistas en ia tradicio kun siaj strangaj kredoj. Almenaŭ iliaj fantaziaĵoj estas malnovaj kaj ne de si mem. Almenaŭ ili havas ion por fari je dimanĉo. Mi ne komprenas ke iu pretus defendi la frenezaĵojn kiel veron, sed mi ja povus pli malpli kompreni ke homoj ŝatus ani en io tia.

AlfRoland (Montri la profilon) 2011-oktobro-23 19:59:49

Ŝajnas al mi, ke se oni difinas Dion kiel UUano kaj robbkvasnak, la termino Dio estas tute superflua. Ekzistas ne komuna "eco de la homaro" sed diversaj ecoj de unuopaj homoj. Kiel aspektus tia sintezo "eco de la homaro"?http://www.ipernity.com/doc/68280/11611109

bobowo (Montri la profilon) 2011-oktobro-23 20:29:45

"eco de la homaro" "e-o -e -a -o-a-o" "eoeaoao" "eao" "homecaro"

mihxil (Montri la profilon) 2011-oktobro-23 20:33:31

bobowo:"eco de la homaro" "e-o -e -a -o-a-o" "eoeaoao" "eao" "homecaro"
Pardonu. Kion?

Reen al la supro