Kwa maudhui

Kial eo.lernu.net enhavas senkosta varbado por UEA-movado?

ya qwertz, 24 Oktoba 2011

Ujumbe: 46

Lugha: Esperanto

darkweasel (Wasifu wa mtumiaji) 25 Oktoba 2011 7:57:36 alasiri

Laŭ mi tio ĉi temas pri la stranga malŝato de qwertz kontraŭ la termino "Esperanto-movado", ĉar li ŝajnas opinii, ke ne estu "movado", sed nur "komunumo de parolantoj" - raŭmisma vidpunkto. Kaj ŝajne li imagas (jes, pri pli ol imago ne temas laŭ mi) ian nepran ligon inter la termino "movado" kaj UEA.

Kaj laŭ mi apenaŭ ekzistas pli prifajfindaj, pli indiferentaj aferoj en tiu ĉi mondo. senkulpa.gif

Eble la teamo vere ŝanĝu tion al "Esperanto-novaĵoj" aŭ simile, kio ja esprimas la precize saman ideon, sed kontentigos qwertz.

qwertz (Wasifu wa mtumiaji) 25 Oktoba 2011 9:18:15 alasiri

darkweasel:
Laŭ mi tio ĉi temas pri la stranga malŝato de qwertz kontraŭ la termino "Esperanto-movado", ĉar li ŝajnas opinii, ke ne estu "movado", sed nur "komunumo de parolantoj" - raŭmisma vidpunkto.
Ho ve, bonvolu. Se kelkaj uloj volas movadigi. Tion estas en ordo pro min - se ili movadigas plej maksimume de min. Sed dum lastajn renkontiĝojn mi partoprencis, okaze sola persono ĝenis kun tio nervsegiliga movado bla, bla, bla. Kaj kontraŭe tiujn ulojn mi certe rajtas vastdistancigi. Sed ili estas kia ĝenajn/nervsegiligajn lapojn. Tio misieca agado vere ne helpas disvastigi Esperanto lingvo.

darkweasel:
Kaj ŝajne li imagas (jes, pri pli ol imago ne temas laŭ mi) ian nepran ligon inter la termino "movado" kaj UEA.
Malĝuste. Por mi ne sole estas "pri pli ol imago ne temas". Mi tre fortspertis, kio movadeca konduto kaŭzus. Jes, mi havas alergio kontraŭe movadeca konduto de UEA komisiono pri tio, ke ili agas simile kiel DDR registaro kaj iliajn organizadojn. DDR ankaŭ gloris samajn ideojn kia UEA, detale movadoheredo de RFB.

darkweasel:
Kaj laŭ mi apenaŭ ekzistas pli prifajfindaj, pli indiferentaj aferoj en tiu ĉi mondo. senkulpa.gif
Do, ĉe kio malretajn Esperanto renkontiĝojn vi jam partoprenis? Aŭ ĉu vi sole agas interretece? De kio Esperanto spertoj vi faris via opinion? Ekzemple, ĉu vi scias, kio estis malantaŭe la blanka drapo ĉe tion videon? Estis ŝuriken-movadoflago, kion partoprenantojn de FESTO 2011 ne volis vidi. JEFO-FESTO kaj JES estas FaE-Esperantujo. Jes, oni ankoraŭ vidus solan ŝuriken- kaj Melonoflagon. Sed tie definitive ne okazas movado agado (kiel UEA faras) bla, bla, bla.

novatago (Wasifu wa mtumiaji) 25 Oktoba 2011 11:50:17 alasiri

La afero estas ke vi sugestas ne nepran ŝanĝon surbaze de malvera argumento. Mi ne kontraŭas la sugeston sed vi ne povas pruvi ke movado nur estas UEA, nek povos fari ĝin.

Mi ne ŝatas la esperantan flagon, mi momente ne partoprenis ĉe UK kaj ne emas fari ĝin. Mi ne emas esti en Esperanta asocio. Mi ĉeestis kelkajn malgrandajn renkontiĝojn sed mi ja preferas rendevui por viziti urbon aŭ fari ion interesan aŭ eĉ simple trinki ion en trinkejo kaj uzi la lingvon tiel.

Tamen, estas fakto ke Lernu! kaj aliaj organizoj estas parto de la Esperanto-movado. Tio ne ŝanĝiĝos eĉ se vian sugeston atentos la Lernu-teamo.

Kial la homoj pensas ke elpensi argumenton, tuj pravigos ilin? Havi argumenton eĉ se ĝi estus bona (kio ne okazas ĉi-kaze) ne garatias pravi.

Ĝis, Novatago.

qwertz (Wasifu wa mtumiaji) 26 Oktoba 2011 4:23:23 asubuhi

novatago:
Mi ne ŝatas la esperantan flagon, mi momente ne partoprenis ĉe UK kaj ne emas fari ĝin. Mi ne emas esti en Esperanta asocio. Mi ĉeestis kelkajn malgrandajn renkontiĝojn sed mi ja preferas rendevui por viziti urbon aŭ fari ion interesan aŭ eĉ simple trinki ion en trinkejo kaj uzi la lingvon tiel.
Sama Esperantujo mi ankaŭ vivas.

novatago:
Tamen, estas fakto ke Lernu! kaj aliaj organizoj estas parto de la Esperanto-movado. Tio ne ŝanĝiĝos eĉ se vian sugeston atentos la Lernu-teamo.
Mi ne vidas Lernu!-n kaj aliajn organizojn estas parto de la Esperanto-movado per aŭtomata difino.

Por mi movadoj provas samŝalti opiniojn de individuojn. Tion ne povas funkci. Ne ekzistas "la sola kaj vera NI-" opinio.

Kaj mi ne vidas, ke lernu.net teamo estas samŝalti al Esperanto movado. Mi ankaŭ opinas, ke movadojn nuligas demokratiajn principloj. Kaj interne bonfunkciajn, demokratia sociojn, movadoj estas danĝero al tion demokratio. Demokratio jam havas elektosistemojn, kio ŝangus ekzistajn sociojn. Sed kelkajn personojn tio rulas malrapide kaj tion ili kreias flagventumajn kaj tunelmensecajn movadojn por plej rapide atingos ilian celojn. Eble tion taŭgas por krei demokration. Sed movadojn memece agas maldemokratiece.

novatago (Wasifu wa mtumiaji) 26 Oktoba 2011 12:36:17 alasiri

qwertz:Mi...
Por mi...
Kaj mi...
Tio estas, kion mi ŝatus ke vi komprenus. Estas vi, kiu havas problemon kun la vorto movado kaj ŝajne kun UEA.

qwertz:Mi ankaŭ opinas, ke movadojn nuligas demokratiajn principloj. Kaj interne bonfunkciajn, demokratia sociojn, movadoj estas danĝero al tion demokratio...
Mi ne volas ofendi vin sed via sinteno ne malsamas de tio, kion vi kontraŭas.

Mi ne voĉdonis la enketon, kiun vi proponis ĉar ĝi estas trompa kaj vi sukcesis trompi plurajn uzantojn ĉar ili ne komprenis ke vi samigis la vorton movadon al UEA. Tamen, eĉ se vi pravus, la Lernu-teamo rajtus reklami pri UEA sen postuli monon al UEA. Vi rajtas opinii sed la decido estas de la lernu-teamo.

Laŭ mi, vi devus sanigi vian senton kontraŭ la vorto movado; ĉar movado ne nepre estas maldemokratia, ne nepre estas unuopinia. Pluraj homaj grupoj povas havi la saman celon kaj labori por atingi ĝin kaj tamen, ili povas kaj rajtas opinii kaj agi malsame pri kiel atingi ĝin. Ili, ĉar havas la saman celon, estas movado. Laŭ mi, vi nenion atingos kontraŭ faŝismoj pro esti kontraŭ la vorto movado.

Ĝis, Novatago.

qwertz (Wasifu wa mtumiaji) 26 Oktoba 2011 4:06:52 alasiri

novatago:
qwertz:Mi...
Por mi...
Kaj mi...
Tio estas, kion mi ŝatus ke vi komprenus. Estas vi, kiu havas problemon kun la vorto movado kaj ŝajne kun UEA.
Pardonu, mi ne povas doni tion komplezon al vi. Estas mi kaj pruvece ankaŭ aliajn, kiujn ne ŝatas lapmovadistojn. Aŭ, ĉu vi opinas, ke personoj interne tion filmetojn estas movadistojn? Mi opinas: Tute ne. Pri kial? Movadistoj ne povas ridi pri ilian agadon. Mia spekulado: Movadistojn neniam farus filmeto kiel "Kiel varbi por Esperanto"- filmeton de "Finvenkista Esperantista Komitato". Mi vidas tiojn filmeton kia spegulbildo/satiro/"persiflage" de movadoideo. Kaj por mi la movado ne estas problemo. Estas aferon kun solvo: Maksimuma distanco al Esperanto movadoarmeo.

novatago:
qwertz:Mi ankaŭ opinas, ke movadojn nuligas demokratiajn principloj. Kaj interne bonfunkciajn, demokratia sociojn, movadoj estas danĝero al tion demokratio...
Mi ne volas ofendi vin sed via sinteno ne malsamas de tio, kion vi kontraŭas.
Dankon. Mi ankaŭ ne volas ofendi vin. Sed, ankaŭ estas mia demokratia rajto, ke mi rajtas distancigi maksimume de personojn, kiujn ne povas diskuti pri sian opinion. Mi ne intencas memcentrigi mian opinion. Certe ankaŭ mia opinio estas diskuteble. Se tio diskuto okazas sen "gajnulo" kaj "malgajnulo" situacio, tion, laŭ mi, estas en ordo. Sed movadistojn sole alterbatelas kontraŭopinojn. Nature tion agado provokas kontraŭbatelo al tion alterbateladon.

novatago:
Mi ne voĉdonis la enketon, kiun vi proponis ĉar ĝi estas trompa kaj vi sukcesis trompi plurajn uzantojn ĉar ili ne komprenis ke vi samigis la vorton movadon al UEA.
En ordo. Tio estas spekulado de vin, ĉu ne? Aŭ ĉu demandis iujn de tiujn personojn? Mia spekulado: Vi ne demandis. Lasu ili paroli meme. Mi opinas, ke ili vigle de menso voĉdonis.

qwertz (Wasifu wa mtumiaji) 26 Oktoba 2011 4:07:36 alasiri

novatago:
Tamen, eĉ se vi pravus, la Lernu-teamo rajtus reklami pri UEA sen postuli monon al UEA. Vi rajtas opinii sed la decido estas de la lernu-teamo.
Certe. Mi ne intencas devigi iun. Certe, reklami pri UEA aŭ movado estas fina ĉefdecido de lernu.net-teamo.

novatago:
Laŭ mi, vi devus sanigi vian senton kontraŭ la vorto movado; ĉar movado ne nepre estas maldemokratia, ne nepre estas unuopinia.
Mi akzeptas vian opinion. Sed mi ne konsentas kun via opinion. Kaj tio situacio minimume por mi ne estas problemo. Mi ne devus ion. Kaj vi ankaŭ ne devus ion. Kunajn opiniojn, eĉ kontraŭece, povas najbarece ekzistas. Minimume ekstere de movadojn.

novatago:
Pluraj homaj grupoj povas havi la saman celon kaj labori por atingi ĝin kaj tamen, ili povas kaj rajtas opinii kaj agi malsame pri kiel atingi ĝin.
Mi konsentas.

novatago:
Ili, ĉar havas la saman celon, estas movado.
Mi ne konsentas. Eble la vorto movado havas alian emocio en vian denasklingvon ol ĝin havas en mia denasklingvon. Ekzemple, Free Software Foundation kaj OpenSource-komuno havas saman celon. Sed FSF estas agresiva movado kiu volas fiksi regulo sen seriosa diskuto kun iujn kiujn devas partopreni prie aferon. Open Source-komuno ankaŭ diskutas kun la "malamiko" pri kompreni ili.

novatago:
Laŭ mi, vi nenion atingos kontraŭ faŝismoj pro esti kontraŭ la vorto movado.
Tion dependas, kiel oni difinas "movado". Estas humana afero, ke vortojn ne devus havi sama signifo por ĉiuj persono. Sed ankaŭ tio ne estas problemo. Mi opinas, ke kelkfoje estas pli bona solvo, se oni interdistancigas ol kunumas. Por mi Esperanto lingvo estas hobio kaj ne ia religio.

novatago (Wasifu wa mtumiaji) 26 Oktoba 2011 5:20:15 alasiri

qwertz:Aŭ, ĉu vi opinas, ke personoj interne tion filmetojn estas movadistojn? Mi opinas: Tute ne. Pri kial? Movadistoj ne povas ridi pri ilian agadon.
Kompreneble, tio estas alia erara ideo. Se homo aŭ grupo ne kapablas ridi pri si mem, tiu havas problemon.

qwertz:ĉu demandis iujn de tiujn personojn? Mia spekulado: Vi ne demandis. Lasu ili paroli meme. Mi opinas, ke ili vigle de menso voĉdonis.
Mi legis la opiniojn de la fadeno. Sufiĉas scii ke minimume unu el ili ne komprenis vin kaj ke mi mem de komence ne komprenis vin, kaj tuj iris al ĉefpaĝo por vidi tiun "senpagan reklamon" de UEA. Kompreneble, mi ne trovis ĝin ĉar ne estas tia aĵo, tie nur videblas la vorto movado.

qwertz:Estas humana afero, ke vortojn ne devus havi sama signifo por ĉiuj persono.
Mi scias ke mi mem havas/is/os eraran difinon de kelkajn vortojn. Tio okazas pro miskompreno aŭ manko de informo. Se ĉiu persono havus personan difinon por ĉiu vorto la komuniko ne eblus.

Se vi tiel vidas la aferon, ne indas diskuti plu laŭ mi, ĉar ne eblos interkompreniĝo.

Strangega afero ja estas ke vi ne kapablu akcepti vorton de fremda lingvo ĉar la laŭvorta traduko por vi estas malbela. Eble hispanoj ne uzu plu la Esperantan a-vorton "eta" pro ĝia signifo (ne pro la traduko) en la hispana, aŭ angloparolantoj ne uzu plu "farti" pro timo al infanaj ridoj...

Ĝis, Novatago.

Sunjo (Wasifu wa mtumiaji) 26 Oktoba 2011 6:12:53 alasiri

Laŭ mi "movado" estas tute neŭtrala vorto. Ankaŭ en la germana traduko.

Ĉu oni ŝatas iun movadon aŭ ne, ne dependu de la vorto "movado" sed de la celo (kaj ago) de la movado.

darkweasel (Wasifu wa mtumiaji) 26 Oktoba 2011 7:28:21 alasiri

novatago:
Strangega afero ja estas ke vi ne kapablu akcepti vorton de fremda lingvo ĉar la laŭvorta traduko por vi estas malbela. Eble hispanoj ne uzu plu la Esperantan a-vorton "eta" pro ĝia signifo (ne pro la traduko) en la hispana, aŭ angloparolantoj ne uzu plu "farti" pro timo al infanaj ridoj...
Ne zorgu, vi ja tre longe penis diskuti kun qwertz. rido.gif

Kurudi juu