Więcej

Kial eo.lernu.net enhavas senkosta varbado por UEA-movado?

od qwertz, 24 października 2011

Wpisy: 46

Język: Esperanto

qwertz (Pokaż profil) 24 października 2011, 15:15:01

Hej,

laŭ Libera Folio*, lernu.net-n neniam ricevis monsubteno de UEA-movado. Do, sed, kial oni vidas ĉe esperantlingva eo.lernu.net-ekpaĝo "Laste en Esperanto-movado" = "Laste en UEA-Esperanto-movado? Ĉu UEA-movado rajtas havi senkosta reklamo ĉe lernu.net?

*Libera Folio: Agado ekster UEA ne konkuras sed kompletigas
_

[LISTO]
http://eo.lernu.net: "Laste en la Esperanto-movado" = malneŭtrala kaj senkosta UEA-movado reklamo
http://en.lernu.net: "Recent Esperanto news" = neŭtrale nomiĝis
http://de.lernu.net: "Das Neueste aus der Esperanto-Gemeinschaft" = neŭtrale nomiĝis

[/list]_

Kio vi opinas? Ĉu via lingva lernu.net-ekpaĝo nomiĝas neŭtrale?

ĝp,

novatago (Pokaż profil) 24 października 2011, 16:45:33

qwertz:"Laste en la Esperanto-movado" = malneŭtrala kaj senkosta UEA-movado reklamo
Tio estas via persona difino de Esperanto movado. Verŝajne, lernu teamo difinas ĝin malsame. Eble ili eĉ opinias sin mem Esperanto-movado.

Parolante pri gramatikaĵoj: mi pensas ke estas erare, uzi ekpaĝo anstataŭ ĉefpaĝo.

Ĝis, Novatago.

Lom (Pokaż profil) 24 października 2011, 17:23:40

Parolante pri gramatikaĵoj: mi pensas ke estas erare, uzi ekpaĝo anstataŭ ĉefpaĝo.
Al mi ĝi ne ŝajnas erare. Nekutime eble, sed ĝi ja havas signifon.

Eble UEA ne devas pagi por varbado, sed ili ja devus laŭ mi. Estas ege subteninda retpaĝaro. ridulo.gif

Esperantst (Pokaż profil) 24 października 2011, 17:34:36

Mi opinias, ke UEA ne havu senkostan reklamon ĉe Lernu.net. UEA ne subtenis Lernu finance kaj pro tio ankaŭ ne havas la rajton ricevi senkostajn reklamojn. UEA ĝenerale petas monon por ĉiu ajn afero. Eĉ se landa asocio volus havi mapon (kun indikoj en kiuj urboj troviĝas delegitoj) en la jarlibro, UEA petas monon. Tiu mapo tamen estas afero, kiu klare altigas la valoron de la jarlibro; kial do landa asocio pagu por tiu mapo ridulo.gif

Lom:
Parolante pri gramatikaĵoj: mi pensas ke estas erare, uzi ekpaĝo anstataŭ ĉefpaĝo.
Al mi ĝi ne ŝajnas erare. Nekutime eble, sed ĝi ja havas signifon.

Eble UEA ne devas pagi por varbado, sed ili ja devus laŭ mi. Estas ege subteninda retpaĝaro. ridulo.gif

Chainy (Pokaż profil) 24 października 2011, 18:59:20

qwertz: Do, sed, kial oni vidas ĉe esperantlingva eo.lernu.net-ekpaĝo "Laste en Esperanto-movado" = "Laste en UEA-Esperanto-movado? Ĉu UEA-movado rajtas havi senkosta reklamo ĉe lernu.net?
Mi ne komprenas. Kio estas la problemo pri "Laste en la Esperanto-movado"? Estas tute normale ke Lernu havas tian novaĵ-fluon sur la ĉefa paĝo. Tio ne estas reklamo por la UEA!

Lom (Pokaż profil) 24 października 2011, 20:04:09

Vi pravas.
Fakte, nenio indikas ke tiu fluo estas el UEA.
Ĉu ligiloj al http://vimeo.com/19185725 kaj http://slovake.eu/eo/ estas varbado por UEA?

Parenteze: la lasta ligilo "Helpu plibonigi niajn vortarojn!" bedaŭrinde ne funkcias. malgajo.gif

erinja (Pokaż profil) 24 października 2011, 20:49:35

La Esperanto-movado estas ĉiu esperantisto kaj ĉiu grupo de esperantistoj kiuj provas subteni uzon de Esperanto.

UEA ne estas la Esperanto-movado. Ĝi estas parto de la movado, sed ĝi ne estas la tuta movado.

qwertz (Pokaż profil) 24 października 2011, 21:28:20

Chainy:
qwertz: Do, sed, kial oni vidas ĉe esperantlingva eo.lernu.net-ekpaĝo "Laste en Esperanto-movado" = "Laste en UEA-Esperanto-movado? Ĉu UEA-movado rajtas havi senkosta reklamo ĉe lernu.net?
Mi ne komprenas. Kio estas la problemo pri "Laste en la Esperanto-movado"? Estas tute normale ke Lernu havas tian novaĵ-fluon sur la ĉefa paĝo. Tio ne estas reklamo por la UEA!
Tion ne estas "tute" normale. Vidu al http://en.lernu.net kaj http://de.lernu.net: Tien ne movadeca esperantujo mencias. La lernu.net ĉefpaĝon estas unue okazaĵo, kie novuloj kontaktus (lernu.net-) Esperantujon. Minimume germanlingva vorto "Bewegung"(=movado)-n ektimigus kaj lasus foriri novulojn.

Lom:Vi pravas.
Fakte, nenio indikas ke tiu fluo estas el UEA.
Ĉu ligiloj al http://vimeo.com/19185725 kaj http://slovake.eu/eo/ estas varbado por UEA?
Jes, mi konsentas, ke http://vimeo.com/19185725 kaj http://slovake.eu/eo/ ne ligilas al iu movado organizado. Pri tion, la ĉeflinio "Laste en Esperanto-movado" ne taŭgas. Mi opinas, ke tio estas "esperantlingvajn novaĵojn" aŭ simile, kio ne fiksligilas al iu aparta/individua esperanto organizado aŭ movado. Ne iujn ŝatas tipa movadoagado kia flagsvingado kaj propagando de pseŭdajn "ni-"opiniojn. Imagu, se oni organizas malmovadeca renkontiĝojn kaj tion malmovadeca renkontiĝojn estas mencios sube la ĉeflinio "Laste en Esperanto-movado". Mi ricevus tion kia altecan ofendon. Sed, jes, tio estas mia tutpersona opinion. Mi ne devas kaŝi malantaŭe ia movadeca kaj eliteca "ni-"opinion. Mi ne proprigas esti ia dio, kiu ŝajnas scias ĉio kaj neniam faras persona eraro: Fek' al Esperanto.

Lom (Pokaż profil) 24 października 2011, 22:07:51

Mi ne certas kion vi volas.

Ĉu vi volas ke oni ŝanĝas la titolon al "Laste en la Esperanto-komunumo"/"esperantlingvajn novaĵojn" (sen "movado")?
Ĉu vi volas tute forigi tiun parton de la ĉefpaĝo?
Ĉu vi volas ke estu la samaj novaĵoj en ĉiu lingvo?
Ĉu vi volas ke UEA pagas por reklamoj ĉe lernu.net? (Kaj ĉu vi certas ke ili ne jam pagas por ĝi? Aŭ eĉ ke ili havas reklamojn tie? Ĉar mi ne vidas ilin.)

qwertz (Pokaż profil) 25 października 2011, 19:05:24

Lom:Mi ne certas kion vi volas.

Ĉu vi volas ke oni ŝanĝas la titolon al "Laste en la Esperanto-komunumo"/"esperantlingvajn novaĵojn" (sen "movado")?
Jes, tion estus pli neŭtrale. Tion ankaŭe pli kuntaŭgas al ĉefnavigadon http://eo.lernu.net:

Ĉefpaĝo | Enkonduko | Kursoj | Lernado | Komunumo | Biblioteko | Helppaĝoj | Pri lernu! | Mia lernu!

ĝp,

Wróć do góry