Vai all’indice

Hungara reklamfilmeto pri Esperanto

di szilvasi, 25 ottobre 2011

Messaggi: 2

Lingua: Esperanto

szilvasi (Mostra il profilo) 25 ottobre 2011 09:39:21

Por reklami Esperanton, kaj prezenti la lingvo-lernejon de "Eventoj" en Budapeŝto ni faris novan, mallongan reklamfilmeton kun daŭro 2m:36s.

Por ebligi la komprenon de la parolo ankaŭ por nehungaroj, ni metis nun al la filmeto Esperantan subtekston, atingeblan per la butono "CC".

La filmo estas spektebla ĉe:
http://www.youtube.com/watch?v=ab_4ojVTgv8

La filmo estis turnata en la salonoj de Budapeŝta Esperanto-Centro "Eventoj" (tri lernosalonoj kun ĉ. 110 m2), kiu do estas internacie unu el la plej grandaj Esperanto-Lernejoj. En ĉiu jaro centoj de homoj lernas ĉi tie Esperanton, kaj faras poste ŝtate rekonitan lingvo-ekzamenon.

Mevido (Mostra il profilo) 25 ottobre 2011 09:55:49

Dankon pro tiu ligilo, la video estas vidinda! Bona laboro. okulumo.gif

Torna all’inizio