Đi đến phần nội dung

Tio plej tedita de la ateistoj estas ke ili ne haltas paroli pri Dio.

viết bởi unpensador, Ngày 25 tháng 10 năm 2011

Tin nhắn: 15

Nội dung: Esperanto

mihxil (Xem thông tin cá nhân) 17:41:23 Ngày 01 tháng 11 năm 2011

antoniomoya: La problemo estas KIU elpensis, kaj poste direktis, la evoluadon?
Aŭ ĉu la evoluo aperis, fariĝis sola?
Jes, efektive la evoluado okazis tute memstare. Ne IU elpensis ĝin.

antoniomoya: Vi konsentos ke horloĝo estas multe malpli komplika ol evoluado, ĉu ne?
Do, se vi ie trovus horloĝon surtere, ĉu vi pensus ke ĝi fariĝis sola?
Tio gvidas al tre malnova, multegefoje jam senvalorigita argumento kontraŭ evoluado. Ĝin ankoraŭ ripeti ne multe senchavas.

Estas nur unu eblo: akceptu la okazon kaj funkciadon de senhelpa evoluado per natura selekto kaj komuna deveno ĉar tio simple estas la fakto. Kaj ĉiuokaze per tiu absurda horloĝa argumento en trifraza esperanta fadenero vi tute neniel malpruvus ĝin.

Sed se mi tamen provus kelkajn vortojn dediĉi al la horloĝo:
1. Evidente ne estas vere ke kompleksaj aferoj nepre havas kreinton. Neniu 'dezajnis' la mandelbrotojn. Ankaŭ estas sufiĉe simple perkomputile simuli evoluadon kaj tiel vidi la senhelpan ekaperon de komplekso.

2. Se nepre io kompleksa havu kreinton, do kiu kreis la kreinton? Ĉar ja certe tiu estas pli kompleksa ol ĝiaj kreaĵoj.

3. Evoluado estas tre multemaniere montrebla. Ne nur fosilioj ekzistas, sed ankaŭ la molekulaj pruvoj, ne nur evoluado estas simulebla, ankaŭ ĝi montreblas okazanta en realo. Ĝi montrite povas ekzisti kaj efektive ekzistas.

antoniomoya (Xem thông tin cá nhân) 23:42:23 Ngày 01 tháng 11 năm 2011

miĥil: Kaj ĉiuokaze per tiu absurda horloĝa argumento en trifraza esperanta fadenero vi tute neniel malpruvus ĝin.
Ŝajnas ke por vi, etaj aĵoj (aŭtoj, komputiloj, poŝtelefonoj...) bezonas inĝenieron, sed grandaj kaj kompleksaj aĵoj fariĝis solaj.

Kurioza maniero pensi...

Amike.

mihxil (Xem thông tin cá nhân) 00:02:56 Ngày 02 tháng 11 năm 2011

antoniomoya:Kurioza maniero pensi..
Tion vi pensas, ĉar vi simple misreprezentas kaj supozeble miskomprenas mian penson. Ne ekzistas multa rilato inter komplekseco kaj inĝenieriteco. Via insisto pri tio estas logika eraro.

unpensador (Xem thông tin cá nhân) 05:20:08 Ngày 02 tháng 11 năm 2011

la sendiuloj ĉiam plendos pri tiu "Dio", ĉar la kredemuloj ofte misuzas "Lin" por politiko aŭ kiel senkulpigilo por ne pensi racie. Aldone, neniu sendiulo kontraŭbatalus la religion se ĝi estus kiel seksumado tute nepublika kaj se ili ne perforte fi-edukus iliajn infanojn al neracia kredo.
.................
...................
devas postuli tiun Dion aŭ diecon aŭ spiriton? Ĉu mankas al ili senco en la mondo? Bone, pripensu la eblecon ke ne estas senco ĉie!

Kial la ĝirafoj havas
_____________________________________

Estimita knabo,

Mi vidis vian profilon kaj vidas ke estas juna studento (tro juna) kaj kredas en la teorion, ĉar ĝi estas mojosa (es ist die Mode nun). Ankaŭ estas pli aĝaj personoj kiuj kredas tiujn stultaĝojn, sed estas scienculoj tre famaj, ĉefe en Uzono, kiuj pruvas ke tiuj teorioj (ĉar estas multaj) de la Evoluo estas idiotecoj sen fundamenta sciencio. Kaj vi kredas al vi tion kion diras al vi la televidilo kaj la vulgaraj homoj, dum mi estas matura persono kiun mi pensas por mi sama.

Mi ne povas pruvi ke Dios kreis la homon de la koto en la sesa tago de la Kreo , sed mi legis plurajn librojn NE VULGARAJ pri la temo kaj estas multaj kontraŭdiroj kaj malkonsentoj inter la samaj evolucionistaj ateistoj. Ekzemple:

La Disfalo de la Teorio de Evoluo en 20 Demandoj 1 KIAL LA TEORIO DE EVOLUO NE SCIENCE VALIDA? LA teorio de evoluo daŭrig tio la vivo Sur la Tero fariĝis kiel la rezulto de ŝanco kaj elmergiĝita sendepende de naturaj kondiĉoj. Ĉi tiu teorio ne est-as scienca leĝo aŭ pruv fakto. Sub sia(n) scienca façade estas materialist mondrigardo tio Darwinists estas prov trud sur socio. La bazoj de ĉi tiu teorio, kiu estas refutita de scienco en ĉiu kampo, estas sugestoj kaj politika propagando metodoj kiu konsistas el trompoj, mensogoj, kontraŭdiroj, trompadoj, kaj ĵonglaĵoj. La teorio de evoluo estis proponita kiel imaga hipotezo en la kunteksto de la primitiva scienca kompreno de la deknaŭa jarcento, kaj ankoraŭ hodiaŭ ĝi ne estas asistita de iu scienca eltrovo aŭ eksperimento. Male, ĉiuj metodoj utiligita konfirmi la teorion havas simple pruvitan sia(n) nepraveco. Tamen, even hodiaŭ multaj pensas ke la teorio estas pruva fakto, kiel la gravita forto aŭ la leĝo de floseco. Ĉar, kiel deklar je la komenco, la vera naturo de la teorio de evoluo estas tute alia de kio estas kutime supozita. Ĉi tial, iuj ne scias tion, kion putraj fundamentoj ĉi tiu teorio havas, kiel estas refutita de scienco ĉe ĉiu turn, kaj kiel evolucianoj estas provita teniĝi ĝin vivan en sia(n) morto angoro. Evolucianoj ne havas alian subtenon ol nekonfirmitaj hipotezoj, antaŭjuĝa kaj nere

http://us1.fmanager.net/productDetail.php?dev-t=ED...

http://translate.google.es/translate?hl=es&sl=...

Eduardo malgajo.gif

mihxil (Xem thông tin cá nhân) 07:10:46 Ngày 02 tháng 11 năm 2011

unpensador: sed estas scienculoj tre famaj, ĉefe en Uzono, kiuj pruvas ke tiuj teorioj (ĉar estas multaj) de la Evoluo estas idiotecoj sen fundamenta sciencio.
Inter la biologistoj, ankaŭ la usonaj, estas praktike neniu kiu ne akceptas la teorion de evoluado. Kaj inter la 'famaj' estas eĉ malpli. La plej fama ekzemplo estas probable Michael Behe, kies ideoj pri tio tamen ankaŭ estas vaste malsubtenataj de la resto de la biologistoj. Fakte lia sola argumento estas ke li observas 'neredukteblan kompleksecon'. Tiu argumento estis plurajn fojojn malvalidigita, kaj se mi bone rememoras eĉ Behe mem jam kelkajn fojojn estis devigita retiri siajn ekzemplojn. Li ekz. proponis ke la bakteria flagelo estus 'nereduktebla kompleksa', kaj tio estis klare montrita de ekz. Ken Miller ne vera.

Eĉ se ni ignoras ke tute ne klaras ke ĝi okazas, ni povas ankaŭ aldoni ke eĉ se io estas neredukeble kompleksa, ke tiam ankoraŭ ne estas pruvita ke ne eblas ke ĝi kreiĝis evoluade. Ĉar evoluado laŭdifine havas historion. Povas esti ke antaŭaj versioj de iu 'neredukteble kompleksa' organo, ne estis tia.

La tuta ideo de nereduktebla komplekso mem ne havas sciencan bazon. Ĝi nur estas uzata de kreaĵistoj.

Mi ne scias pri aliaj pli malpli sciencaj argumentoj, kiujn vi eble povus alludi.

Tute simple ne estas vere, estas eĉ mensogo aserti ke 'kaj ankoraŭ hodiaŭ ĝi ne estas asistita de iu scienca eltrovo aŭ eksperimento' La 'eltrovoj' kaj 'eksperimentoj' estas amasaj.

Quay lại