До змісту

Programlingvoj kontraŭ homaj lingvoj

від Hyperboreus, 26 жовтня 2011 р.

Повідомлення: 21

Мова: Esperanto

Hyperboreus (Переглянути профіль) 26 жовтня 2011 р. 01:14:50

Forigite

Srcoco (Переглянути профіль) 26 жовтня 2011 р. 06:15:09

Laŭ mi, ne estas nenia diferenco. Fakte, wikipedia diras, ke programlingvoj estas konstruitaj lingvoj, sammaniere ol Esperanto.

mihxil (Переглянути профіль) 26 жовтня 2011 р. 07:04:27

Ne vere mi iam multe pensis pri tiu ĉi demando, do ĉio kion mi diros mi pli malpli elpensas nun.

Mi pensas ke estas sufiĉe granda diferenco. Kvankam multe dependas de la maniero aspekti ambaŭtipajn lingvojn, al kiu aspekto de la lingvo oni rigardas. Probable ankaŭ ne malmulte dependas de tio kiatipan komputillingvon oni fakte konsideras. Deklaraj lingvoj kiaj ekz. XSLT eble multe pli aŭ malpli similas homan lingvon ol lingvo kia C (kaj la manieron uzi ĝin)

Sed en multaj, se ne ĉiuj kazoj, almenaŭ surface estas simileto, kaj oni uzas samajn terminojn kiel por homa lingvo por priskribi programlingvon. Oni ekzemple parolus pri 'gramatiko' kaj 'sintakso', kaj eble efektive je tiu malalta nivelo la similo estas plej granda.

Sed ankaŭ en tiu nivelo estas okulfrapaj diferencoj. En homa lingvo malgranda eraro ne kaŭzas miskomprenon. Ekz. forgeso de akuzativo apenaŭ gravas. Komputilo tian erareton tute ne pardonas. Forgesu unu parentezeton, kaj nenio plu funkcias. Aliflanke grandaj diferencoj povas havi neniun ajn influon. Ofte ekz. 'spacoj' estas komplete ignorataj. Aŭ ekz. ajnaj kvantoj da parentezparoj povus ĉeesti aŭ malĉeesti. Similaj aferoj eble ekzistas en homa lingvo, sed tio estus multe pli teoria. Via diraĵo multe alie efikus vian homan aŭskultanton se vi lardas ĉion per superfluaĵoj. Foje la sinsekvoj de pli grandaj strukturoj tute ne gravas. Tiaj aferoj ŝajnas al mi sufiĉe 'nehomaj'.

Je pli grandaj niveloj la malsamoj povas esti multe pli granda. Eble la plej simplaj programoj similas al homlingvaj receptoj, sed realvivaj programoj estas multege pli kompleksaj, kaj okazas multaj strukturoj por kiuj probable ekzistas neniu ajn analogo en homa lingvo. Ekz. mi instruas la maŝinon kion fari per amaseto da diversaj lingvoj, en multaj diversaj dosieroj, kiuj ĉiuj interplektiĝas en manieroj ne vere havantaj similon en homa lingvo mem. Oni agordas, injektas, heredas, deklaras, prinotas, ktp. Teknikoj kiuj laŭ mi ne vere ekzistas en homaj lingvoj.

darkweasel (Переглянути профіль) 26 жовтня 2011 р. 07:57:14

Fakte programoj laŭ mi pli similas al matematikaj formuloj ol al homaj lingvoj.

Hyperboreus (Переглянути профіль) 26 жовтня 2011 р. 15:05:48

Forigite

Hyperboreus (Переглянути профіль) 26 жовтня 2011 р. 15:11:18

Forigite

mihxil (Переглянути профіль) 26 жовтня 2011 р. 16:09:59

Hyperboreus:Ekzemple en germana, forgesi la akuzativon ja kaŭas miskomprenon:
Den Hund streichelt die Frau. (La hundon karesas la virino.)
Der Hund streichelt die Frau. (La hundo karesas la virinon.)
Mi ne estas germano, sed ŝajnus al mi ke la kutima vortordo estus 'Die Frau streichelt den Hund'. Kaj se oni tie tamen uzus 'der Hund', mi ankoraŭ pensas ke neniu miskomprenus, ĉar hundoj ne kutimas karesi. Krome estus kunteksto kaj intonacio por helpi. Nu, mi ripetus min el tiu fadeno pri la esperanto-akuzativo.

Hyberboreus:
Tamen ekz. en python3.2:
i = 5
j = 5.0
a = i == j
Nun a havas la valoron True, kavkam ni komparis pomojn kun pirojn
Mi ne scias. Laŭ mi estas klare difinita kiel python komprenu tion. Do, bona programisto atendus ke a estas True. Aliulo, ekz. tiu kiu kutimas al aliaj programlingvoj, kiel mi, eble atendus jene ke a estas False, sed python neniel konsiderus tion. Ĝi estas senpardona, kaj rigore rezultas True.

Hyperboreus:Miaopinie, ĉiu verko litereratura estas tre kompleksa kaj havas grandan strukturon
Ni ne povas ekaserti ke ĉio kio estas kompleksa estas simila al lingvo. Almenaŭ tio ne multe senchavas. Mi celis diri ke la strukturoj en programlingvoj estas nekonataj en homa lingvo. Ĉu estas aliaj strukturoj en homa lingvo, tio ne koncernas. La argumento estas ke la samaj ne estas.

Hyperboreus (Переглянути профіль) 26 жовтня 2011 р. 16:38:55

Forigite

darkweasel (Переглянути профіль) 26 жовтня 2011 р. 19:26:03

miĥil:Mi ne estas germano, sed ŝajnus al mi ke la kutima vortordo estus 'Die Frau streichelt den Hund'.
Jes, evidente.

miĥil: Kaj se oni tie tamen uzus 'der Hund', mi ankoraŭ pensas ke neniu miskomprenus, ĉar hundoj ne kutimas karesi.
Ne se ĝi staras frazkomence. Tiam mi ja komprenus tion kiel strangan aserton, ke la hundo karesas la virinon. Tamen pri die Frau streichelt der Hund (fakte "la virinon karesas la hundo") vi eble pravas.

mihxil (Переглянути профіль) 26 жовтня 2011 р. 20:17:44

darkweasel:Tamen pri die Frau streichelt der Hund (fakte "la virinon karesas la hundo") vi eble pravas.
Mi tiel supozus, kaj hazarde 'la virinon' kaj 'la virino' estas samformaj, do fakte necesus supozi nur unu erareton en 'die Frau streichelt der Hund', ĉu ne? Fakte se mi estus en germanlingvujo kaj provus paroli germanaĉan mi certe kare zorgus treeble malklare prononci tiujn ĉiujn 'der', 'dem' kaj 'das'-ojn ĉar mi certe ne povas sufiĉe rapide kalkuli iliajn ĝustajn finaĵojn, do mi eble preferus ion kian 'de' ridulo.gif

Назад до початку