Al la enhavo

*-abl-?

de cellus, 2011-oktobro-27

Mesaĝoj: 7

Lingvo: Esperanto

cellus (Montri la profilon) 2011-oktobro-27 07:25:29

Antaŭ multaj jaroj mi legis, eble en Revuo Esperanto Internacia de UEA artikoleton kie iu proponis la uzon de *-abl- en la senco 'kiu povas". Eventuale derivita de "kapabla".

La vorto do diferencas de -ebl- en tio ke -ebl- signifas tion kion oni ĝenerale povas fari, kio havas posiblecon.

Mi pensis ke la ideo estis bona, sed nun kiam mi denove ekpensis pri ĝi, mi ne povis certigi ke *-abl- vere estas uzata. Ke la akademio ĝin ne akceptas, ŝajnas klara.

Ĉu iu el vi aŭdis pri tio?

sudanglo (Montri la profilon) 2011-oktobro-27 09:48:52

Oni jam havas sufikson por la senco ke io aŭ iu povas - nome '-iv'

Ekzemple, kreiva, produktiva, esprimiva, elvokiva, ktp.

Ankaŭ vi povas esprimi tiu ideon kun 'pova' - pagipova (aŭ nepagipova) kliento.

La diferenco inter tiuj du esprimiloj eble estas ke -pova estas pli potenciala ol -iva.

Se io estas X-iva, ĝi fakte X-as, sed se io as Xi-pova eble gi ne X-as nun.

Ondo (Montri la profilon) 2011-oktobro-30 11:46:36

La sufikson -abl fakte iuj uzis. Mi trovis ĝin kelkfoje ekzemple en la Esperanta traduko de Kalevala. En la postnotoj de la verko oni klarigas: "-abla kapabla (fari ion)". Eble la tradukinto sentis tion speciale utila por la traduko, kvankam li uzas entute tre simplan normalan lingvaĵon, sen malfacilaj "poeziaj" apartaĵoj. – Ekzemple la vorton "sanigabla" oni ja povas ĉiam tute bone esprimi sanigokapabla, kapabla sanigi, sanigopova, scianta sanigi kaj certe ankaŭ alimaniere. – Ŝajnas, ke -abla restis nur kelkfoje prove uzata lingvero. (pri Kalevala, legu en la katalogo de UEA: http://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=1701 )

sudanglo (Montri la profilon) 2011-oktobro-30 13:06:45

Vidante 'sanigabla', mi tuj ĝin supozus pres-eraron por 'sanigebla'.

Prefere 'sanigipova' aŭ sanigiva aŭ unu el la aliaj alternativoj kiujn vi listigis.

Eĉ pli bone, simple, 'saniga', kiu certe portas la sencon de 'kun bona efiko sur la sanon'.

Ankaŭ eblas 'san-restaŭra' kaj 'san-dona', depende de la dezirata nuanco.

Estas domaĝe ke oni eldonas sen lasi redaktiĝi.

Ondo (Montri la profilon) 2011-oktobro-30 15:08:43

Bonvolu ne miskompreni, ke mi rekomendis la formon. Mi nur raportis, ke iu fakte ĝin uzis kaj kiel ĝi estis uzata. La originalo de la traduko estis farita en tempo, kiam iu "-iva" apenaŭ disvastiĝis, do "-abla" estis almenaŭ same valida propono kiel tiu alia misnaskita sufikso.

Ĉu vi kredas, ke verkoj iel magie redaktiĝas?

sudanglo (Montri la profilon) 2011-oktobro-31 12:18:06

'-iv' certe estis konata en la sesdekaj jaroj. Ĝi aperas kiel ne-oficiala sufikso en unu mia vortaro de tiu epoko.

Rilate vian komenton pri 'magia' redaktiĝo, mi volis diri ke estus pli bone ne lasi librojn eldoniĝi en Esperanto sen antaŭa zorga redakto.

Tio tute ne estas kutima por libroj en la naciaj lingvoj, kiuj ĉiam estas metitaj sub la okulojn de redaktoro.

Cetere, kiel vi persone kompletigus 'Estas domaĝe ke oni eldonas sen lasi....'? Ĉu vi preferas 'sen lasi redakti' aŭ 'redaktigi'?

Ondo (Montri la profilon) 2011-novembro-01 19:41:50

sudanglo:'-iv' certe estis konata en la sesdekaj jaroj.
Mi ne diris, ke la traduko estis farita en la sesdekaj jaroj.

sudanglo:...mi volis diri ke estus pli bone ne lasi librojn eldoniĝi en Esperanto sen antaŭa zorga redakto.
Kial vi supozas, ke neniu redaktis la verkon? Cetere, ĉu vi ankaŭ supozas, ke aŭtoro ĉiam subiĝu al ŝanĝoj proponitaj de tia redaktanto?

sudanglo:Cetere, kiel vi persone kompletigus 'Estas domaĝe ke oni eldonas sen lasi....'? Ĉu vi preferas 'sen lasi redakti' aŭ 'redaktigi'?
Mi dirus: "Estas domaĝe, se oni eldonas sen kontrolo de alilingvano."

Reen al la supro