المشاركات: 7
لغة: Esperanto
cellus (عرض الملف الشخصي) 27 أكتوبر، 2011 7:25:29 ص
La vorto do diferencas de -ebl- en tio ke -ebl- signifas tion kion oni ĝenerale povas fari, kio havas posiblecon.
Mi pensis ke la ideo estis bona, sed nun kiam mi denove ekpensis pri ĝi, mi ne povis certigi ke *-abl- vere estas uzata. Ke la akademio ĝin ne akceptas, ŝajnas klara.
Ĉu iu el vi aŭdis pri tio?
sudanglo (عرض الملف الشخصي) 27 أكتوبر، 2011 9:48:52 ص
Ekzemple, kreiva, produktiva, esprimiva, elvokiva, ktp.
Ankaŭ vi povas esprimi tiu ideon kun 'pova' - pagipova (aŭ nepagipova) kliento.
La diferenco inter tiuj du esprimiloj eble estas ke -pova estas pli potenciala ol -iva.
Se io estas X-iva, ĝi fakte X-as, sed se io as Xi-pova eble gi ne X-as nun.
Ondo (عرض الملف الشخصي) 30 أكتوبر، 2011 11:46:36 ص
sudanglo (عرض الملف الشخصي) 30 أكتوبر، 2011 1:06:45 م
Prefere 'sanigipova' aŭ sanigiva aŭ unu el la aliaj alternativoj kiujn vi listigis.
Eĉ pli bone, simple, 'saniga', kiu certe portas la sencon de 'kun bona efiko sur la sanon'.
Ankaŭ eblas 'san-restaŭra' kaj 'san-dona', depende de la dezirata nuanco.
Estas domaĝe ke oni eldonas sen lasi redaktiĝi.
Ondo (عرض الملف الشخصي) 30 أكتوبر، 2011 3:08:43 م
Ĉu vi kredas, ke verkoj iel magie redaktiĝas?
sudanglo (عرض الملف الشخصي) 31 أكتوبر، 2011 12:18:06 م
Rilate vian komenton pri 'magia' redaktiĝo, mi volis diri ke estus pli bone ne lasi librojn eldoniĝi en Esperanto sen antaŭa zorga redakto.
Tio tute ne estas kutima por libroj en la naciaj lingvoj, kiuj ĉiam estas metitaj sub la okulojn de redaktoro.
Cetere, kiel vi persone kompletigus 'Estas domaĝe ke oni eldonas sen lasi....'? Ĉu vi preferas 'sen lasi redakti' aŭ 'redaktigi'?
Ondo (عرض الملف الشخصي) 1 نوفمبر، 2011 7:41:50 م
sudanglo:'-iv' certe estis konata en la sesdekaj jaroj.Mi ne diris, ke la traduko estis farita en la sesdekaj jaroj.
sudanglo:...mi volis diri ke estus pli bone ne lasi librojn eldoniĝi en Esperanto sen antaŭa zorga redakto.Kial vi supozas, ke neniu redaktis la verkon? Cetere, ĉu vi ankaŭ supozas, ke aŭtoro ĉiam subiĝu al ŝanĝoj proponitaj de tia redaktanto?
sudanglo:Cetere, kiel vi persone kompletigus 'Estas domaĝe ke oni eldonas sen lasi....'? Ĉu vi preferas 'sen lasi redakti' aŭ 'redaktigi'?Mi dirus: "Estas domaĝe, se oni eldonas sen kontrolo de alilingvano."