Al la enhavo

Kiom da fojoj estas pli facile Esperanto ol la angla?

de Francisko1, 2011-oktobro-29

Mesaĝoj: 42

Lingvo: Esperanto

Francisko1 (Montri la profilon) 2011-novembro-09 09:28:49

Bedaŭrinde mi ne havas ofte sufiĉan tempon por legi malrapide kaj detale ĉion, ĉar nun mi studas la anglan kaj ĉi tiu lingvo estas ege malfacila kaj mi bezonas amason da tempon por progresi nur iomete. Certe la angla estas enfermiga lingvo. Tamen mi estas tre interesata pruvi ke Esperanto estas multe pli facila ol ni kredas en kompare al lingvoj kiel la angla. Dankon pro via kunlaboro.

darkweasel (Montri la profilon) 2011-novembro-09 10:31:45

Francisko1: Tamen mi estas tre interesata pruvi ke Esperanto estas multe pli facila ol ni kredas en kompare al lingvoj kiel la angla.
pri kio vi evidente ne sukcesis.

mihxil (Montri la profilon) 2011-novembro-09 10:31:51

Francisko1:Certe la angla estas enfermiga lingvo.
'enfermiga lingvo', 'inkluzive pli facila'? Honeste, mi ankaŭ nur duone komprenas vin en esperanto.

lgg (Montri la profilon) 2011-novembro-09 16:45:58

Ideo ke la esperanto estas pli facile ol la angla lingvo estas fajna idioteco.

Jakovo (Montri la profilon) 2011-novembro-09 18:24:14

lgg:Ideo ke la esperanto estas pli facile ol la angla lingvo estas fajna idioteco.
Mi ja komprenas, ke la provo pruvi la kvanton de kiom Esperanto estas facila ol la angla ne povas esti malkovrita per simpla enforuma demandiĝo.

Tamen, mi pensas ke ja eblas "pruvi" aŭ almenaŭ science malkovri kiom pli facile aŭ malfacile iuj lingvoj estas al iuj alilingvanoj. Oni ja ankaŭ eblas diri ke la angla estas multe pli facile al germanlingvanoj ol ekzemple la ĉina, kaj oni povas tion priargumenti, ekzemple per konstato ke oni devas lerni mulatjn signojn en la ĉina.

Same estas pri Esperanto kaj la angla: Oni ja povas ekz argumenti ke la elparolo de la angla bezonas mule pli da reguloj ol esperanto, ke oni rajtas kunigi ĉiujn vortojn en Esperanto, kaj tiel plu. Oni eĉ povus mezuri tion per statistiko de ekzamenoj de multaj lernantoj kaj ties lernotempo. Certe tio ne estas tiom facile kiel mezuri temperaturon, sed principe ja eblas.

lgg (Montri la profilon) 2011-novembro-10 16:19:35

Estas neeble lernigi la persono je lingvo.

Nur afero ili povas lernigi estas pasanteco teston, sed ne paroladon.

Ĉiu homo kiu vi fingroalmontras estas kapable ekspiliki si en Angla lingvo. Ne en Esperanto.

Tio estas la fakta pruvado kiu lingva estas pli simpla.

dobri (Montri la profilon) 2011-novembro-10 17:32:28

lgg:Estas neeble lernigi la persono je lingvo.

Nur afero ili povas lernigi estas pasanteco teston, sed ne paroladon.

Ĉiu homo kiu vi fingroalmontras estas kapable ekspiliki si en Angla lingvo. Ne en Esperanto.

Tio estas la fakta pruvado kiu lingva estas pli simpla.
Bedaŭrinde mi tute ne scias, ĉu mi konsentu kun vi aŭ malkonsentu. Bonvolu skribi la mesaĝojn en Esperanto!

Cimerman (Montri la profilon) 2011-novembro-11 13:51:21

dobri:
lgg:Estas neeble lernigi la persono je lingvo.

Nur afero ili povas lernigi estas pasanteco teston, sed ne paroladon.

Ĉiu homo kiu vi fingroalmontras estas kapable ekspiliki si en Angla lingvo. Ne en Esperanto.

Tio estas la fakta pruvado kiu lingva estas pli simpla.
Bedaŭrinde mi tute ne scias, ĉu mi konsentu kun vi aŭ malkonsentu. Bonvolu skribi la mesaĝojn en Esperanto!
Ne diskutu kun ulo, kiu ne kapablas ellerni nian simplan lingvon!

Francisko1 (Montri la profilon) 2011-novembro-11 20:04:24

Pardonu min, ĉar mi eraris kiam mi skribis ke la angla estas enfermiga lingvo, ĉar mi volis skribi ke la angla estas malsaniga lingvo. Almenaŭ mi preskaŭ malsaniĝis studante ĉi tiun lingvon kiun la mondo devigas lerni.

Dankon al la personoj kiuj kunlaboras en ĉi tiu enketo. Mi ne konsideris la eblon ke Esperanto estus malpli ol 20 fojojn pli facila ol la angla, kion por mi estas evidenta. Sed se iuij konsideras ke oni povas plani pli bone la demandon, ili faru tion, kaj mi kunlaboros kun plezuro. Dume, ni daŭrigu nian enketon.

Francisko.

Francisko1 (Montri la profilon) 2011-novembro-11 20:10:16

miĥil:
Francisko1:Certe la angla estas enfermiga lingvo.
'enfermiga lingvo', 'inkluzive pli facila'? Honeste, mi ankaŭ nur duone komprenas vin en esperanto.
Kvankam mi eraris skribante "enfermiga" (konfuzi rilate al hispana vorto"), ankaŭ ni povas konsideri ke la angla, pro ĝia malfacileco por esti lernata, enfermigas homojn. Ĝi estas kvazaŭ tunelo el kiu la plimulto ne atingas eliri, kaj ili multfoje rezignas.

Estas normala afero ke ci nur duonkomprenas min, ĉar ci estas raciisto kaj mi konsideras ke la racio devas esti superata, egale kiel pensis filozofoj kiel Kant, Wiggenstein, Shopenhauer, ktp...

Reen al la supro