К содержанию

Guarani-o

от victornino, 30 октября 2011 г.

Сообщений: 22

Язык: Esperanto

RiotNrrd (Показать профиль) 3 марта 2013 г., 21:21:53

Mi neniam aŭdis tiun historion de la gvarania, kaj ĝi sonas tre interesa. Bonvole pludiru!

victornino (Показать профиль) 8 марта 2013 г., 9:14:32

edu500ac: La popolo kiu rezisits estis naskdevenanta de rusoj, germanoj, italoj, k.t.p. Mi parolis pri la afero en alia artikolo.
Interesege, Bonvole ĉu vi povas doni al ni ligilon por legi tiun artikolon?

Dankon

victornino (Показать профиль) 1 марта 2014 г., 17:36:25

revigligas mi tiun ĉi fadenon ridulo.gif

robbkvasnak (Показать профиль) 14 марта 2014 г., 17:04:26

Brazilo estas konata kiel la hejmlando de Tupi-Gvarani. Ŝajnas ke ekzistas vortaroj kaj gramatiklibroj por tiu lingvo. Mia edzo, brazilano, jam skribis kelkajn (premiitajn) poemojn pri diversaj aspektoj de Brazilo kun vortoj el tiu lingvo (kiel "taba" kaj "gaurasi"). Kial la brazilanoj ne pli subtenas la revivigon de Tupi-a lingvo? Estus aparte famiga por tiu belega lando.

ruj (Показать профиль) 14 марта 2014 г., 18:10:55

Saluton! Permesu al mi aldoni ion.
Lau PIV gvarani/o estas: 1. Ano de gento el S-Amerikaj indianoj, vivantaj precipe en Paragvajo: la gvarania lingvo, kulturo. 2. £ Monunuo de Paragvajo.
Krome, en Vikipedio estas ke la Tupi-Gvaraniaj lingvoj estas la nomo de la plej grava subfamilio de la Tupiaj lingvoj de Sudameriko. Ĝi inkluzivas 53 lingvojn en 11 grupoj; la plej bona-sciataj lingvoj de ĉi tiu familio, inkluzivas la Gvarania kaj la Tupia. La vortoj tapioko, kaj jaguaro estas de Tupi-Gvarania fonto.
La tupi-gvarania estis indiĝena parolata lingvo aŭ pontolingvo en kolonia Brazilo, fine venkita de la altrudo de la portugala lingvo kaj ĝia malpermeso akcelis la ekspansion de la portugala lingvo tra la tuta brazila teritorio. Krome, en Paragvajo estas du oficialaj lingvoj: la hispana kaj gvaranio.

victornino (Показать профиль) 17 марта 2014 г., 18:23:13

Dankon pri via partopreno robbkvasnak. Krom la kialo pri kial Brazilo ne pli subtenas tian lignvon, mi scivolas pri ĝia reala situacio en Paragvajo.

ruj, mi rimarkis ke tiu ĉi teksto estas via unua mesaĝo, almenaŭ per tiu kromnomo ridulo.gif

Rujo (Показать профиль) 17 марта 2014 г., 18:45:50

victornino:Dankon pri via partopreno robbkvasnak. Krom la kialo pri kial Brazilo ne pli subtenas tian lignvon, mi scivolas pri ĝia reala situacio en Paragvajo.

ruj, mi rimarkis ke tiu ĉi teksto estas via unua mesaĝo, almenaŭ per tiu kromnomo ridulo.gif
Mi ne scias kial Lernu! permesis tion! Mi tajperaris mian kromnomon kaj spite tion estis permesita mia eniro. Nur dank' al via rimarko mi konstatis tion.

robbkvasnak (Показать профиль) 17 марта 2014 г., 20:34:41

Do kiel oni nomi la lingvo(j)n en Esperanto? La tupia? La gvarania? Kaj la "tupi-gvarania"? Mi kredas ke brazilanoj konas aliajn vortojn el tiu lingvo (la tupia?) kiel la nomojn de multaj urboj kaj stratoj, regionoj kaj ejoj (kiel lagoj, arbaroj, ktp). Iel ajn la tupia animo restis en Brazilo kaj mi kredas ke tio ankaŭ estas iomete romantika flanko de tiu belega lando.

edu500ac (Показать профиль) 4 апреля 2014 г., 2:12:05

Mi petas pardonon al Victornino, ĉar mi ne daŭrigis mian artikolon pri la Gvaranian lingvon. Oni ofte diras ke la plej bona poeto de Amerikoj estas Rafael Landivar de Gvatemalo, kiu skribis per Latina Lingvo la libron Rusticatio Mexicana. Sed mi opinias, ke Manuel Ortiz Guerrero, kiu skribis Gvaranie kaj Hispane, estas pli bona poeto ol Landivar. Ĉiu poemo de Ortiz Guerrero havas historion, kiu estas tiel bela kiel la poemo mem. Ankaŭ la vivo de Ortiz Guerrero estis aventurema kaj tragika. Ni parolu pri India, la plej fama el la verkoj de Ortiz Guerrero.

La granda muzikisto Joseo Asunción Flores verkis belan muzikon pri Indianino. Sed la teksto de la poeto Rigoberto Meza ne estis tiel bona kiel la muziko. Ortiz Guerrero proponis alian tekston. Jen traduko kiun mi aŭdis kantata de Paragvaja fraŭlino en Esperanto:

India bela mikso de diino kaj pantero,
Fraŭlino tutnuda kiu loĝas en Gŭajrao,
Fuĝema danso kurbigis ŝiajn koksojn,
Kopianta sinuon de blua Paranao.

De ŝia tribo la flor',
montaraz guajaki,
Eva' funĝanta amoron
de l' Eden' Gvarania.

Ŝi montras sur tempioj fierecon de plumoj.
Ŝia lingvo estas sovaĝa abelĉelo.
Kolĉeno el dentoj de tigro kaj puma'
Juvelas la muzon de Yvytyrusuo.

La sovaĝa virino,
ĉar arbaron ŝi loĝas,
ankaŭ ŝi scias ami,
ankaŭ ŝi scias sonĝi.

Chopin, la granda Pola pianisto, verkis muzikaĵojn, kiujn li nomis Polonaises. Joseo Asunción Flores, la Paragvaja muzikisto, imitis la Polon, kaj kreis la Gŭaraniajn muzikaĵojn (Guaranias). India virino estas ekzemplo de Gŭarania. Vi povas aŭdi ĝin per la voĉo de Jorge Castro.

http://www.youtube.com/watch?v=J5FzniU57wM

Sed eble vi preferas popolan voĉon. Do vi povas aŭdi Luz Mabel Ortigoza, Perla (Paragvajanino), Luis Alberto del Paraná aŭ Nana Maskouri (Greka kantistino).

http://www.youtube.com/watch?v=gqcECijgwSc

http://www.youtube.com/watch?v=pimy0MxfWq8

http://www.youtube.com/watch?v=U_2aH-6cOz8

http://www.youtube.com/watch?v=nzjnasQlobk

En Portal Guarani vi trovos kelkajn artistojn, kiuj kantis India. Inter ili aŭdu Gloria del Paraguay, kies gepatroj migris al Paragvajo de Italio, kaj Jorge Castro, Paragvaja tenorulo. La kantistino Amambay Cardozo Ocampo ne naskiĝis en Paragvajo, ĉar ŝiaj gepatroj estis ekzilataj en Argentino. Sed pro volo de sia patro kaj pro sia ĉarmo Amambay estas Paragvajanino. Jen la adreso de Portal Guarani:

http://www.portalguarani.com/1082_jose_asuncion_fl...

edu500ac (Показать профиль) 4 апреля 2014 г., 3:38:45

Mi parolis pri la tragika vivo de Manuel Ortiz Guerrero, la plej granda Gvarania poeto. Sed mi ne donis ekzemplon el liaj poemoj en la dolĉa Gvarania lingvo. Oni diras ke juna viro enamiĝis de bela fraŭlino. Eble la fraŭlino eĉ nenion sciis pri sia amanto. Tamen la juna viro iam staris antaŭ la fenestro de sia amata nokte sen diri eĉ unu vorton. Li nur rigardis la fenestron. Li nur volis esti proksima al ŝi.

La patro de la fraŭlino pensis ke la nokta vizitanto estis ŝtelisto aŭ eĉ rabisto. Do li pafis kaj vundis mortige la silentan amanton de sia filino. Kiam la fraŭlino kuris por vidi tion, kio okazis, la juna viro diris al ŝi: Mi venis nur por esti proksima kun vi. En Gvarania lingvo: Ne Rendape Aju. Manuel Ortiz Guerrero aŭdis pri la okazaĵo, aŭ eble estis atestanto. Ĉiuokaze li skribis la poemon Ne Rendape Aju.

Mi provos traduki parton de la poemo. Sed vi eble volas aŭdi la kanzonon de Joseo Asunción Flores por la poemo de Ortiz Guerrero antaŭ ol legi mian fuŝan tradukon. Jen la adreso de la Portal Guarani:

http://www.portalguarani.com/1082_jose_asuncion_fl...

Vi trovos tie la kanzonon kantatan de Jorge de Castro, Paragvaja tenorulo. La komponisto ankaŭ kantas la muzikon, kompreneble ne tiel bone kiel Jorge de Castro. Los Troveros de América klarigas la poemon antaŭ ol kanti. Bedaŭrinde la klarigo estas en Gvaranio, do la plej multo da homoj ne povos kompreni.

Mi ne parolas Gvaranie tre bone. Do mia traduko ne estas fidela al bela poemo de Manuel Ortiz Guerrero. Sed nur la esprimo "doloriga malproksimeco" indas la tempon de legado.

Mi venas de doloran forecon
tien ĉi por memorfesti vin.
Mian koron antaŭ longe loĝas
vi, kiu floras mian esperon.
Pro amo kaj soifo mi jam
svenante alvenas tie ĉi.
Do donu viaj kune du manoj
akvon al mi ĉi tie kuŝanta.

Mia blanka lilio
kun flirtanta aromo,
venu vi la lilio,
kiun mi volas kisi.

Mi tradukis la poemon de Manuel Ortiz Guerrero, ne la tekston de la kanzono. Kompreneble la poemo iomete diferencas de la teksto de la kanzono. Jen la parto, kiun mi tradukis:

Mombyry asyetégui aju ne rendãpe romoporãségui,
ymaite guivéma reiko che py'ápe, che esperanzami.
Mborayhu ha y'uhéigui amanombotáma ko'ápe aguahẽvo,
tañesúna ndéve ha nde po guive ta che mboy'umi.

Che azucena blanca
ryakuãvu rei,
eju che azucena
torohetũmi.

Наверх