目次へ

Guarani-o

victornino,2011年10月30日の

メッセージ: 22

言語: Esperanto

victornino (プロフィールを表示) 2011年10月30日 9:40:05

Se ĉeestas la forumon Paragvajano, mi volas demandi pri ĉu li aŭ ŝi uzas la Guaranian lingvon ĉiutage? ĉu la televido en tiu ligvo videblas? kiam vi renkontiĝas kun amikoj kaj familianoj ĉu la Guarania estas kutima lingvo?

Dankon sal.gif

Ryuuichi (プロフィールを表示) 2011年11月10日 21:36:35

Bedaŭrinde neniu respondas al via demando. Mi, kiel hispanano, ne povas korekte kaj certe respondi vian demadon, sed mi ja ŝatus. Plue, ankaŭ mi scivolas pri tiun lingvo, kiun oni nur parolas en Paragvajo.

flipe (プロフィールを表示) 2011年11月11日 2:31:38

Guarani-o estas tre uzata en Sudameriko, precipe en Brazilo kaj Argentino, sed ĝi estas tre multe parolata en Paragavjo, Urugvajo kaj Bolivio, ĝi havas plimalpli 7 milionoj da parolantaj.

Sahaquiel (プロフィールを表示) 2011年11月13日 23:50:04

Mi legis en la hispana vikipedio ke ĝi estas kutima lingvo en la ĉefurbo de Paragvajo.

Kurawiri (プロフィールを表示) 2011年11月30日 20:02:38

Kara Victornino,

Mi ne scias pri nuntempa situacio en Paragvajo, mi nur eblas paroli pri gvarania en Bolivio. En tiu ĉi lando ĝi estas parolata en departamento de Santa Cruz plejparte kaj ekzistas eĉ televidelsendoj naciskale kvankam tiu lingvo estas multe malpli parolata ol la ajmara kaj keĉua. Mi iam konatiĝis kun esperantisto paragvaja kiu "honte" konfesis al mi, ke li ne kapablas paroli gvaranie dum preskaŭ la tuta personaro ĉirkaŭ li jes kapablas. Mi ankaŭ rimarkis, ke la gvarania paragvaja estas pli "hispanigita" leksike ol la bolivia. Fine mi aldonas, ke kelkaj komunumoj gvaraniparolantaj ankaŭ troveblas en norda Arĝentinio, en provinco Misiones se mi ne eraras.

victornino (プロフィールを表示) 2012年4月1日 13:48:06

Dankon pro via interesa respondo Kurawiri. Mi miras pro tio ke la gvarania estas oficiala lingvo en Pragvajo kaj laŭ la hispana vikipedio temas pri la unua indiĝena lingvo kiu atingis tiun politikan rangon. Ankaŭ, laŭ estadistikaj datumoj devas estis vigla lingvo, tamen mi neniam aŭdis ĝin antaŭ ol vojaĝi al Argentino.

Aimara kaj keĉua...tre interese, mi esploros plu kaj pli pri tio. Dankon.

victornino (プロフィールを表示) 2013年2月22日 16:17:04

Mi revigligas la fadenon por provi ŝancon kapti paragvajanon ridego.gif.

Tjeri (プロフィールを表示) 2013年2月22日 16:49:29

temas pri la unua indiĝena lingvo kiu atingis tiun politikan rangon.
:????? Ĉu la angla, la franca ktp ne estas indiĝenaj lingvoj, oficialaj en Francio, Anglio, ktp?

victornino (プロフィールを表示) 2013年2月22日 17:16:01

Tjeri:
temas pri la unua indiĝena lingvo kiu atingis tiun politikan rangon.
:????? Ĉu la angla, la franca ktp ne estas indiĝenaj lingvoj, oficialaj en Francio, Anglio, ktp?
Jes, kompreneble. Eĉ la angla estas nia ĉiesa lingvo, kaj miakaze la hispana kiel indiĝena lango.gif

edu500ac (プロフィールを表示) 2013年2月25日 16:12:49

victornino:Se ĉeestas la forumon Paragvajano, mi volas demandi pri ĉu li aŭ ŝi uzas la Guaranian lingvon ĉiutage? ĉu la televido en tiu ligvo videblas? kiam vi renkontiĝas kun amikoj kaj familianoj ĉu la Guarania estas kutima lingvo?

Dankon sal.gif
Mi ne estas Paragvajo. Mi ne meritas la honoron. Mi ne scias kiu rajtigas homojn pri tiaj honoroj. Eble la Hazardo, eble ia dio elektas la naskiĝontan Paragvajanon. Sed ĜI ne elektis min.

Via demando: Jes, la paragvajanoj uzas ilian belan lingvon ĉiutage. Diru al mi. Se vi parolus du lingvojn, ekzemple, la Hispanan kaj la Gvaranian, kiun lingvon vi uzus ĉiutage?

Oni diras ke 94% de la Paragvaja lonĝantaro parolas Gvaranilingve, kaj 80% parolas la Hispanan lingvon. Inter si, ĉiuj Paragvajanoj parolas, prefere, la Gvaranian lingvon. Mi demandis al ŝoforo, en Paraguay (tiu estas la nomo de la ĉefurbo de Tetã Paraguai; la eksterlandanoj ofte nomas ĝin Asunción) , kiel mi diris, mi demandis al ŝoforo ĉu li parolis la Gvaranian Lingvon. La respondo: Kiu ne parolas la Gvaranian Lingvon ne estas Paragvajano.

Eble la anoj de tiu forumo ne konas la historion de la Gvarania Lingvo. Le Eŭropanoj decidis mortigi la Gvaranian Lingvon, kiun parolis granda parto de Suda Ameriko. Oni ne povis paroli ĝin, oni ne povis lerni ĝin, oni ne povis skribi Gvaranie. La persekutado estis speciale brutala en Pargvajo. Antaŭ longe la infanoj ne povis lerni la Gvaranian lingvon en lernejoj. Oni ne povis paroli ĝin sur la stratoj. Sed la popolo rezistis. Mi devas klarigi ke la popolo, kiu rezistis, ne estis indiĝenoj. La popolo kiu rezisits estis naskdevenanta de rusoj, germanoj, italoj, k.t.p. Mi parolis pri la afero en alia artikolo.

先頭にもどる