去目錄頁

kiom da fojoj?

zan, 2011年10月31日

讯息: 4

语言: Esperanto

zan (显示个人资料) 2011年10月31日上午8:53:49

"Kiom da fojoj estas pli facila Esperanto ol la angla?"-"Duoble facila."

Kial oni uzas tiam "fojoj"n anstataŭ "kiomoble"? Mi scias samsignifan anglan "How many times". Kaj mi supozas: kiom da fojoj oni obligas la kvanton de la angla facileco por la sama kvanto de tiu de Esperanto. Sed strange, ĉar ne estas tia klarigo en ReVo:
fojo=Ĉiu el la okazoj, kiam io fariĝas:

sudanglo (显示个人资料) 2011年10月31日上午11:46:25

En la franca lingvo (el kiu eble venas la vorto 'fojo') oni povas diri trifoje kvar estas dekdu.

Sed oni ja povus distingi inter trifoje stulta (stulta tri fojon) kaj trioble stulta.

Eble la bildo en la menso (parolante pri la facileco de Esperanto) estas ke dek jaroj por lerni la anglan estas dekfoje unu jaro - unu jaro, tiam unu jaro, tiam unu jaro ktp.

Chainy (显示个人资料) 2011年10月31日下午9:46:57

zan:Kial oni uzas tiam "fojoj"n anstataŭ "kiomoble"?
Bona demando. PMEG skribas pri tio jen.

"Kiomoble pli facila" estas do la preferinda formo.

Eble oni povus ankaŭ demandi 'kiom pli facila..?', sed tiam oni povus simple respondi 'multe pli facila' sen diri ekzakte kiomoble pli facila!

zan (显示个人资料) 2011年11月1日上午1:50:19

Dankon!
Imageblas tio, ke oni uzas "fojo"n por nevidebla komparo. Sed pli logika estas "Kiomoble".

回到上端