Al la enhavo

Festotagoj en via lando

de fizikisto, 2011-oktobro-31

Mesaĝoj: 20

Lingvo: Esperanto

fizikisto (Montri la profilon) 2011-oktobro-31 11:32:29

Saluton,

Mi ŝatas scii kiaj festotagoj ekzistas en via lando, kiam ili okazas, kaj kiel ili nomiĝas esperante. Kelkfoje ekzistas festotagoj kiuj ne validas en la tuta lando sed nur en kelkaj regionoj. Eble vi povus indiki ankaŭ tion.

Se iuj festotagoj egalas al tiuj en germanujo, kompreneble vi forlasu la difinojn kaj nur indiku la nomojn. Mi volonte faros esperantajn kalendaretojn por la jaro 2012 por diversaj landoj kaj metos la dosierojn ĉi tien por elŝuti.

En germanujo:

Novjara Tago: 1a de Januaro
Tri Reĝoj (nur kelkaj regionoj): 6a de Januaro
Sankta Vendredo: En Marto aŭ Aprilo, vendredo antaŭ Paska Dimanĉo
Paska Dimanĉo: En Marto aŭ Aprilo, unua dimanĉo post la unua plena luno de printempo
Paska Lundo: En Marto aŭ Aprilo, lundo post Paska Dimanĉo
Majfestotago / Tago de la Laboro: 1a de Majo
Ĉieliro: 39 tagoj post Paska Dimanĉo
Pentekosta Dimanĉo: 49 tagoj post Paska Dimanĉo
Pentekosta Lundo: 50 tagoj post Paska Dimanĉo
Kristokorpa Festo (nur kelkaj regionoj): 60 tagoj post Paska Dimanĉo
Ĉieliro de Maria (nur malmultaj regionoj): 15a de Aŭgusto
Tago de la Germana Unueco: 3a de Oktobro
Reformaciotago (nur kelkaj regionoj): 31a de Oktobro
Ĉiuj Sanktuloj (nur kelkaj regionoj): 1a de Novembro
Tago de la Pentado kaj Preĝado (nur malmultaj regionoj): merkredo antaŭ la 23a de Novembro
Vespero antaŭ Kristnasko: 24a de Decembro (ne estas oficiala festotago, sed multaj homoj en germanujo ne devas labori)
1a Kristnaska Festotago: 25a de Decembro
2a Kristnaska Festotago: 26a de Decembro
Silvestro: 31a de Decembro (ne estas oficiala festotago, sed multaj homoj en germanujo ne devas labori)

utku (Montri la profilon) 2011-oktobro-31 12:55:51

En Turkio

Naciaj festoj:
Novjara Tago : Januaro 1
Festo de suvereneco kaj infanoj : Aprilo 23
Festo de laboro kaj solidaro : Majo 1
Festo de sporto kaj junularo : Majo 19
Festo de venko : Aŭgusto 30
Festo de respubliko : Oktobro 29 kaj vespero de Oktobro 28

Religiaj festotagoj:
Festo de Ramadano : Ŝaŭŭalo 1, 2, 3 kaj la lasta vespero de Ramadano
Festo de oferado : Dulhiĝĝo 10, 11, 12, 13 kaj vespero de Dulhiĝĝo 9

La Gregoriaj datoj de tiuj festotagoj ŝanĝiĝas ĉiujare. Ekzemple;

En 2011
Festo de Ramadano : Aŭgusto 29 (vespere), 30, 31, Septembro 1
Festo de oferado : Novembro 5 (vespere), 6, 7, 8, 9

En 2012
Festo de Ramadano : Aŭgusto 18 (vespere), 19, 20, 21
Festo de oferado : Oktobro 24 (vespere), 25, 26, 27, 28

En 2013
Festo de Ramadano : Aŭgusto 7 (vespere), 8, 9, 10
Festo de oferado : Oktobro 14 (vespere), 15, 16, 17, 18

fizikisto (Montri la profilon) 2011-novembro-01 08:05:41

Saluton Utku,

Ĉu oni povas kalkuli la Gregoriajn datojn? Temas pri luna jaro kaj ĉiujare estas diferenco de 10 aŭ 11 tagoj. Ĉu ekzistas ĝusta formulo?

Ĉu oni ne devas labori en Turkujo dum Ramadana kaj Oferada Festoj? Alivorte, ĉu ĉiuj tiuj tagoj estas indikendaj kiel semajnfinoj aŭ kiel la aliaj festotagoj?

utku (Montri la profilon) 2011-novembro-02 21:44:50

fizikisto:Ĉu oni povas kalkuli la Gregoriajn datojn? Temas pri luna jaro kaj ĉiujare estas diferenco de 10 aŭ 11 tagoj. Ĉu ekzistas ĝusta formulo?
Ja devas ekzisti ĝusta formulo, ĉar komputiloj povas interkonverti, sed mi ne scias tiun formulon. Atende ĝi estas tro kompleksa. Eĉ tagnombroj de monatoj ne estas fiksaj, ekzemple kelkjare Ramadano havas 29 tagojn, kaj kelkjare 30, konsiderante, ĉu la nova lunarko estas observebla aŭ ne.

fizikisto:Ĉu oni ne devas labori en Turkujo dum Ramadana kaj Oferada Festoj? Alivorte, ĉu ĉiuj tiuj tagoj estas indikendaj kiel semajnfinoj aŭ kiel la aliaj festotagoj?
Jes, tiuj estas oficialaj festotagoj.

darkweasel (Montri la profilon) 2011-novembro-03 07:01:31

La festotagoj en Aŭstrujo estas similaj al tiuj en Germanujo.

1a de januaro: Novjara tago
6a de januaro: Tri reĝoj
19a de marto: Tago de Sankta Jozefo (festtago laŭ la leĝoj de Karintio, Stirio, Tirolo kaj Vorarlbergo; ofte koncernas nur lernejojn kaj ŝtatoficejojn)
2 tagoj antaŭ Paska Dimanĉo: Sankta Vendredo (nepre senlabora nur por anoj de certaj konfesioj)
1 tago post Paska Dimanĉo: Paska Lundo
1a de majo: Ŝtata festotago (= tago de la laboro)
4a de majo: Tago de Sankta Floriano (festtago laŭ la leĝo de Supra Aŭstrujo; ofte koncernas nur lernejojn kaj ŝtatoficejojn)
39 tagoj post Paska Dimanĉo: Ĉieliro
50 tagoj post Paska Dimanĉo: Pentekosta Lundo
60 tagoj post Paska Dimanĉo: Kristokorpa Festo
15a de aŭgusto: Ĉieliro de Mario
24a de septembro: Tago de Sankta Ruperto (festtago laŭ la leĝo de Salcburgo; ofte koncernas nur lernejojn kaj ŝtatoficejojn)
10a de oktobro: Tago de la Popola Voĉdono (festtago laŭ la leĝo de Karintio; ofte koncernas nur lernejojn kaj ŝtatoficejojn; memore al la voĉdono en 1920 pri la restado de certaj regionoj ĉe Aŭstrujo anstataŭ Jugoslavujo)
26a de oktobro: Nacia Festtago
1a de novembro: Ĉiuj Sanktuloj
11a de novembro: Sankta Martino (festago laŭ la leĝo de Burgenlando; ofte koncernas nur lernejojn kaj ŝtatoficejojn)
15a de novembro: Sankta Leopoldo (festtago laŭ la leĝoj de Malsupra Aŭstrujo kaj Vieno; ofte koncernas nur lernejojn kaj ŝtatoficejojn)
8a de decembro: Senmakula koncipiĝo de Mario
24a de decembro: Sankta Vespero (ne oficiala festtago, sed praktike normale senlabora)
25a de decembro: Krista Tago
26a de decembro: Tago de Sankta Stefano
31a de decembro: Silvestro (ne oficiala festtago, sed praktike normale senlabora)

fizikisto (Montri la profilon) 2011-novembro-03 23:31:05

Saluton Utku,

Ĉar Ramadana kaj Oferada Festoj ĉiujare moviĝas je kelkaj tagoj, eblas ke ili estas samtempaj kun aliaj festotagoj. Ĉar mi havas nur malmulte da spaco, mi povas enskribi nur unu festotagnomon. Mi supozas, ke en tiuj okazoj oni skribu la religiajn tagnomojn, ĉu ne?

utku (Montri la profilon) 2011-novembro-04 08:48:41

fizikisto:Saluton Utku,

Ĉar Ramadana kaj Oferada Festoj ĉiujare moviĝas je kelkaj tagoj, eblas ke ili estas samtempaj kun aliaj festotagoj. Ĉar mi havas nur malmulte da spaco, mi povas enskribi nur unu festotagnomon. Mi supozas, ke en tiuj okazoj oni skribu la religiajn tagnomojn, ĉu ne?
Jes. Ĉar aliaj festotagoj estas evidentaj, devas esti tiel.

vidas vandenis (Montri la profilon) 2011-novembro-04 09:29:51

darkweasel:La festotagoj en Aŭstrujo estas similaj al tiuj en Germanujo.

1a de januaro: Novjara tago
6a de januaro: Tri reĝoj
19a de marto: Tago de Sankta Jozefo (festtago laŭ la leĝoj de Karintio, Stirio, Tirolo kaj Vorarlbergo; ofte koncernas nur lernejojn kaj ŝtatoficejojn)
2 tagoj antaŭ Paska Dimanĉo: Sankta Vendredo (nepre senlabora nur por anoj de certaj konfesioj)
1 tago post Paska Dimanĉo: Paska Lundo
1a de majo: Ŝtata festotago (= tago de la laboro)
4a de majo: Tago de Sankta Floriano (festtago laŭ la leĝo de Supra Aŭstrujo; ofte koncernas nur lernejojn kaj ŝtatoficejojn)
39 tagoj post Paska Dimanĉo: Ĉieliro
50 tagoj post Paska Dimanĉo: Pentekosta Lundo
60 tagoj post Paska Dimanĉo: Kristokorpa Festo
15a de aŭgusto: Ĉieliro de Mario
24a de septembro: Tago de Sankta Ruperto (festtago laŭ la leĝo de Salcburgo; ofte koncernas nur lernejojn kaj ŝtatoficejojn)
10a de oktobro: Tago de la Popola Voĉdono (festtago laŭ la leĝo de Karintio; ofte koncernas nur lernejojn kaj ŝtatoficejojn; memore al la voĉdono en 1920 pri la restado de certaj regionoj ĉe Aŭstrujo anstataŭ Jugoslavujo)
26a de oktobro: Nacia Festtago
1a de novembro: Ĉiuj Sanktuloj
11a de novembro: Sankta Martino (festago laŭ la leĝo de Burgenlando; ofte koncernas nur lernejojn kaj ŝtatoficejojn)
15a de novembro: Sankta Leopoldo (festtago laŭ la leĝoj de Malsupra Aŭstrujo kaj Vieno; ofte koncernas nur lernejojn kaj ŝtatoficejojn)
8a de decembro: Senmakula koncipiĝo de Mario
24a de decembro: Sankta Vespero (ne oficiala festtago, sed praktike normale senlabora)
25a de decembro: Krista Tago
26a de decembro: Tago de Sankta Stefano
31a de decembro: Silvestro (ne oficiala festtago, sed praktike normale senlabora)
Ĉu Aŭstrujo kaj Germanio ne festas (aŭ ne havas) tagon de patrino, tagon de patro?

darkweasel (Montri la profilon) 2011-novembro-04 11:38:26

vidas vandenis:
Ĉu Aŭstrujo kaj Germanio ne festas (aŭ ne havas) tagon de patrino, tagon de patro?
la donitaj festotagoj estas tiuj, kiuj same kiel dimanĉoj estas senlaboraj.
la tagoj, kiujn vi donas, ĉiuokaze ĉiam estas dimanĉoj.

fizikisto (Montri la profilon) 2011-novembro-04 14:23:42

darkweasel:
vidas vandenis:
Ĉu Aŭstrujo kaj Germanio ne festas (aŭ ne havas) tagon de patrino, tagon de patro?
la donitaj festotagoj estas tiuj, kiuj same kiel dimanĉoj estas senlaboraj.
la tagoj, kiujn vi donas, ĉiuokaze ĉiam estas dimanĉoj.
Mi povas facile aldoni Patrinan Tagon (en Germanujo je la dua Dimanĉo en Majo) kaj Patran Tagon (en Germanujo je Ĉieliro, do mi ne povas samtempe enskribi "Patra Tago" kaj "Ĉieliro").

Reen al la supro