Til indholdet

Ĉu Esperanto estas por malfeliĉuloj?

af Demian, 31. okt. 2011

Meddelelser: 19

Sprog: Esperanto

Demian (Vise profilen) 31. okt. 2011 14.02.16

Mi rimarkas de kelkaj pasintaj tagoj, ke mi nur venas al Lernu! aŭ Tekstaro, kiam mi estas malfeliĉega. Mi konas alian personon je Tujmesaĝilo, kiu restas nefeliĉe multfoje. Mi ne nomigos lin.

Mi nur miras, kiuj el ni sentas same?

szalZITA (Vise profilen) 31. okt. 2011 17.34.11

Mi venas al tujmesaĝilo, kiam mi estas mortlaca kaj bezonas "brakumon". Eble tio similas al malfeliĉeco,sed vere ne estas ĝi. Mi ne komprenas, kial tiel juna, bela knabo estas malfeliĉa. Ja estas tiom da fontoj de feliĉo! Mi deziras, ke vi feliĉiĝu por ĉiam.

Hedilla (Vise profilen) 31. okt. 2011 17.40.45

kompreneble kelkfoje jes, sed mi ne povas skribi nombron aŭ procenton. mi ne distingas hispanajn kaj internaciajn tujmesaĝilojn, mi povas ĝui per la internacia kaj malĝui per la hispana...kaj inverse

antoniomoya (Vise profilen) 31. okt. 2011 19.58.57

La demando de ĉi tiu fadeno iom surprizigis min. Ĉu Esperanto por malfeliĉuloj? Neniam mi pensis pri tio.

Sed nun ke vi starigis la demandon, eble kiam oni sentas sin iom malĝoja oni eniras en Lernun kaj tie kutime oni trovas sufiĉe da temoj por distri sin el siaj propraj malfeliĉetoj. Eble, ĉar mi ne scias certe.

Miaflanke, mi ĉiam venas al Lernu ĝoje por legi kaj praktiki la lingvon.

Ĉiaokaze, mi opinias ke Esperanto estas prefere por feliĉuloj. rideto.gif

Amike.

novatago (Vise profilen) 31. okt. 2011 21.03.29

La lingvo estas por ĉia okazo kaj por ĉia persono.

Tamen, mi ĉiam rimarkis ke en interretaj forumoj kaj babilejoj, sen gravi la lingvo, ĉeestas homoj, kiuj bezonas paroli, ĉu pro bonaj sentoj, ĉu pro malbonaj sentoj.

Ĝis, Novatago.

zan (Vise profilen) 1. nov. 2011 01.46.29

Mi komprenas vin, Demian. Kompreneble multaj agas en la reala Esperantujo, sed mi uzas Esperanton nur en la teksta reto. Tial la reta Esperantujo ŝajnas al mi alia loko ol tie, kie mi vivas reale. Des pli, ke ĉi tie mi uzas la lingvon, kiun mi neniam uzas en mia reala vivo. Mi ĝuas tion, ĉar mi povas ekscii dank'al Esperanto multon de mi ne sciitan en mia reala vivo. Aliflanke la samaĵo konsolos vin, kiam vi havos malĝojon en via reala vivo. Feliĉe, ke ni havas ankoraŭ alian mondon.

Demian (Vise profilen) 1. nov. 2011 03.17.59

@zan: Dankon! Alia mondo estas Esperantujo por kelkaj, kie ili povas kaŝi sin de reala mondo.

maratonisto (Vise profilen) 1. nov. 2011 08.01.31

La mondo estas malfeliĉa, ĉar elspezas miliardojn pro fremdaj lingvoj.

diegoami (Vise profilen) 1. nov. 2011 08.51.25

La angla fadeno nomiĝas :

Is esperanto for losers ?

losers = malfeliĉulo ?

qwertz (Vise profilen) 1. nov. 2011 10.10.23

maratonisto:La mondo estas malfeliĉa, ĉar elspezas miliardojn pro fremdaj lingvoj.
Tion miliardojn ankaŭ helpas miliardoj de homoj ricevi mono por vivi. Estas sama situacio kiel elspezi mono por militistilojn aŭ aliaj historiaj herediĝis tradicioj.

Tilbage til start