Đi đến phần nội dung

Ĉu vortoj povus vundi?

viết bởi qwertz, Ngày 01 tháng 11 năm 2011

Tin nhắn: 5

Nội dung: Esperanto

qwertz (Xem thông tin cá nhân) 10:02:20 Ngày 01 tháng 11 năm 2011

Hej,

ĉu estas eble, ke oni povus vundi alian personon kun vortojn?

ĝp,

dombola (Xem thông tin cá nhân) 10:11:54 Ngày 01 tháng 11 năm 2011

Ofte nepripensita parolo vundas kiel glavo;
Sed la lango de saĝuloj sanigas.
Sen.12,18


Ĝis

antoniomoya (Xem thông tin cá nhân) 10:40:36 Ngày 01 tháng 11 năm 2011

qwertz:Hej, ĉu estas eble, ke oni povus vundi alian personon kun vortojn? ĝp,
Nature, vortoj povas vundi nin, ne fizike, kompreneble, sed anime, psike.

Fakte, mi opinias ke oni povas senti sin vundita kiam alia persono direktas al ni, ekzemple, aĉajn vortojn pro iu kaŭzo (miskompreno, komentoj, diroj, akraj opinioj, ktp.)

Amike.

qwertz (Xem thông tin cá nhân) 10:42:21 Ngày 01 tháng 11 năm 2011

dombola:Ofte nepripensita parolo vundas kiel glavo;
Sed la lango de saĝuloj sanigas.
Sen.12,18
Mi ne tute komprenas "Sed la lango de saĝuloj sanigas.". Ĉu estas, kiel, ke persono kiu pripensas sian parolon, ke tio persono meritus multa de laŭdo?

antoniomoya:
Fakte, mi opinias ke preskaŭ ĉiam oni povas senti sin vundita per aĉaj vortoj direktitaj al ni de alia persono (komentoj, diroj, akraj opinioj, ktp.)
Do, ĉu oni ankaŭ apartigus vortoj kaj intencoj malantaŭe tion vortojn? Ĉu estas kernaferon, ke oni neniam havas 100% akurata intenco malantaŭe vortojn, kio alian persono havas? Kiel tion intencojn malantaŭe vortojn naskiĝus?

zan (Xem thông tin cá nhân) 10:56:00 Ngày 02 tháng 11 năm 2011

ĉu estas eble, ke oni povus vundi alian personon kun vortojn?
Homoj estas malfortaj estaĵoj. Precipe geknaboj vundiĝas de malicaj vortoj fare de siaj gepatroj, geamikoj aŭ instruistoj. Malicaj vortoj sentigas al ili, kvazaŭ ili ne meritus esti tie. Eĉ al kreskuloj tiel povas, ekz, en laborejoj. Oni povas malsanigi homojn per vortoj.
Sed la lango de saĝuloj sanigas.
Bona diraĵo.

Quay lại