前往目錄

(tiu?) ĉi + substantivo

貼文者: ora knabo, 2007年7月26日

訊息: 11

語言: Esperanto

ora knabo (顯示個人資料) 2007年7月26日下午8:51:51

Kio estas pli korekta?
ekzemple: "tiu ĉi virino estas bela" aŭ "ĉi virino estas bela". Ĉu mi devas uzi "tiu" en ĉi (tiu) ekzemplo?
Dankon rido.gif

mnlg (顯示個人資料) 2007年7月26日下午10:22:33

Laŭ mia sperto, oni ĉiam laŭeble uzu "tiu". Mi nur vidas uzadon de "ĉi", sen "tiu", kiam temas pri kunmetaĵo en adverbo, kiel ekz. "ĉinokte", "ĉimonate", ktp.

Sxak (顯示個人資料) 2007年7月27日下午2:15:06

Jes, Ĉino, kies nomon mi ne povas legi estas prava ridulo.gif

ora knabo (顯示個人資料) 2007年7月27日下午5:24:57

Dankon por tiuj ĉi respondoj / ĉi-respondoj okulumo.gif

ora knabo (顯示個人資料) 2007年7月27日下午5:27:57

Ŝak:Jes, Ĉino, kies nomon mi ne povas legi estas prava ridulo.gif
Do ??? estas Ĉinoj shoko.gif
Mi pensis ke mia komputilo ne funkcionas bone lango.gif

ora knabo (顯示個人資料) 2007年8月2日下午3:01:19

Kial mi skribis "funkcionas"? demando.gif
Kial Ĉinoj povas legi latinajn leterojn sed mi ne povas legi iliajn? Ne justas malgajo.gif

ora knabo (顯示個人資料) 2007年8月3日上午10:00:07

Oni skribas kroate per latinaj literoj. Sed ni ne uzas ĉiujn literojn kiel angloj. Ekzemple, ni ne uzas y,x,q,w kaj uzas š,đ,ž,ć,č,lj,nj,dž

Matthieu (顯示個人資料) 2007年8月3日下午12:32:32

Ĉu lj kaj nj estas konsiderataj kiel apartaj literoj?

ora knabo (顯示個人資料) 2007年8月3日下午4:09:39

Mutusen:Ĉu lj kaj nj estas konsiderataj kiel apartaj literoj?
jes, jen kroata alfabeto:
A, B, C, Č, Ć, D, Dž, Đ, E, F, G, H, I, J, K, L, Lj, M, N, Nj, O, P, R, S, Š, T, U, V, Z, Ž

kroatan, kiel Esperanton, oni legas same kiel oni skribas. Do, ĉiu litero en alfabeto estas aparta sono.

mnlg (顯示個人資料) 2007年8月3日下午8:07:41

Mi opinias ke ĉi tiun fadenon jam nun oni devus daŭrigi en la forumo "pri aliaj lingvoj" ridulo.gif

回到上端