Ke daftar isi

"antaŭ" kontraŭ "antaŭ ol"

dari Hyperboreus, 2 November 2011

Pesan: 7

Bahasa: Esperanto

Hyperboreus (Tunjukkan profil) 2 November 2011 20.04.21

Forigite

darkweasel (Tunjukkan profil) 2 November 2011 20.07.23

Hyperboreus:
"Mi foriros antaŭ ol li venos."
Tio ĉi estas la ĝusta formo.

Hyperboreus (Tunjukkan profil) 2 November 2011 20.16.35

Forigite

darkweasel (Tunjukkan profil) 2 November 2011 20.19.50

Hyperboreus:
Ĉu vi konas iun ajn ejon, kie mi povas trovi liston plenan de konjunkcioj, prepozicioj kaj la diferencoj de la usado inter ili?
En PMEG vi povas trovi multegajn konsilojn kaj regulojn pri rolvortetoj ("prepozicioj") kaj kunligaj vortetoj ("konjunkcioj").

tommjames (Tunjukkan profil) 2 November 2011 20.54.33

Hyperboreus:Kiam oni uzas "antaŭ" kaj kiam "antaŭ ol"?
Oni diras "antaŭ ol" kiam tio kio sekvas ĝin estas frazparto aŭ infinitivo. La kialo estas simpla: antaŭ estas prepozicio, ne konjunkcio.

sudanglo (Tunjukkan profil) 3 November 2011 10.54.59

Aliafoje dankon, darkweasel.
Kiam longe devos atendi Darkweasel, ĝis venos la danko?

Ĉu vi estas tro okupita, Hyperboreus por lin danki nun, kaj do devas prokrasti al alia fojo?

Aŭ ĉu vi volis diri 'ankoraŭ-foje dankon'?

Hyperboreus (Tunjukkan profil) 3 November 2011 14.11.44

Forigite

Kembali ke atas