Esperante ricevi respondon de ŝi, li inole skribas la leteron.
de sev, 3 de noviembre de 2011
Aportes: 12
Idioma: Esperanto
sev (Mostrar perfil) 3 de noviembre de 2011 09:34:33
Frazo "Esperante ricevi respondon de ŝi, li esperante skribas la leteron." estas iom konfuza, ĉu ne? (La frazo signifas "Tenante esperon ricevi respondon de ŝi, li skribas la leteron en Esperanto.".)
Sed uzante la nomon Inolo, kiun mi ŝerce proponis (la ideo renomi nian lingvon tamen komencis plaĉi al mi, kaj mi eĉ faris malneton de afiŝo pri Inolo. , oni povas jene eviti la konfuzeton.
Esperante ricevi respondon de ŝi, li inole skribas la leteron.
cellus (Mostrar perfil) 3 de noviembre de 2011 12:41:03
sev:https://plus.google.com/u/0/10127218683659111049...Frazo "Esperante ricevi respondon de ŝi, li esperante skribas la leteron." estas iom konfuza, ĉu ne? (La frazo signifas "Tenante esperon ricevi respondon de ŝi, li skribas la leteron en Esperanto.".)
Sed uzante la nomon Inolo, kiun mi ŝerce proponis (la ideo renomi nian lingvon tamen komencis plaĉi al mi, kaj mi eĉ faris malneton de afiŝo pri Inolo. , oni povas jene eviti la konfuzeton.
Kiel en ĉiuj lingvoj temas pri tio ke oni esprimu sin bone. Esperante ricevi respondon de ŝi li skribis leteron en esperanto. Neniu miskomprenus tion, se li scius esperanton.
Esperante ricevi respondon de ŝi, li inole skribas la leteron.
Altebrilas (Mostrar perfil) 3 de noviembre de 2011 12:59:20
Kiam estas risko de konfuzo, oni ĉiam povas skribi pli precize...
La nova nomo estas inĝenia, sed oni ne bezonas renomi la lingvon por eviti konfuzojn!
darkweasel (Mostrar perfil) 3 de noviembre de 2011 13:18:59
erinja (Mostrar perfil) 3 de noviembre de 2011 15:01:07
Esperante ricevi respondon de ŝi, li skribas la leteron esperante.
La simpla fakto ke oni povas intence krei dusignifan esprimon en Esperanto ne signifas ke oni devas doni novan nomon al la lingvo Laŭ tiu logiko, ni devus doni novan nomon ankaŭ al tre multaj lingvoj, eĉ nacilingve.
Ekzemple, "English literature" povas egale esti angluja literaturo aŭ anglalingva literaturo. Eventuala miskompreno de intence dusignifa vorto ne signifas ke oni nepre devas renomi la lingvon. Klare, en kazoj de eventuala miskompreno, oni povas facile forpreni dubon per esprimoj kiel "English-language literature" [anglalingva literaturo] aŭ "literature from England" [angluja literaturo].
sev (Mostrar perfil) 3 de noviembre de 2011 15:51:14
Jes Kaj ne certas ke la vorto Inolo estus klara en multaj frazoj.
Tamen... la bildo estis ja bela, chu ne ?
darkweasel (Mostrar perfil) 3 de noviembre de 2011 15:54:50
erinja:Fakte mi ne tro ŝatas, se iu uzas germana, German, deutsch, kiam tiu fakte celas germanlingva, German-language, deutschsprachig. Al mi kiel aŭstro tio ĉiam sonas, kvazaŭ la germanan parolus nur germanoj.
Ekzemple, "English literature" povas egale esti angluja literaturo aŭ anglalingva literaturo. Eventuala miskompreno de intence dusignifa vorto ne signifas ke oni nepre devas renomi la lingvon. Klare, en kazoj de eventuala miskompreno, oni povas facile forpreni dubon per esprimoj kiel "English-language literature" [anglalingva literaturo] aŭ "literature from England" [angluja literaturo].
Eble miaj duboj estas senbazaj, sed mi mem ja penadas ne fari tion.
dobri (Mostrar perfil) 3 de noviembre de 2011 17:12:54
sev:Frazo "Esperante ricevi respondon de ŝi, li esperante skribas la leteron." estas iom konfuza, ĉu ne? (La frazo signifas "Tenante esperon ricevi respondon de ŝi, li skribas la leteron en Esperanto.".)Laŭ ĉiuj bonaj lernolibroj oni devas scii, ke la nomon de nia ligvo necesas ĉiam skribi kun majuskla komenca litero.
La menciita frazo povus ankaŭ ŝanĝiĝi nur malmulte: Esperante ricevi respondon de ŝi, li skribas la leteron Esperante (aŭ esperantlingve - la kunmetaĵo temas pri lingvo, tial la majusklo ne necesas).
zan (Mostrar perfil) 7 de noviembre de 2011 08:06:04
sev:Frazo "Esperante ricevi respondon de ŝi, li esperante skribas la leteron." estas iom konfuza, ĉu ne?Konfuzo? Ne. La frazo estas sprita. La originala skribinto verŝajne havas bonan esprim-kapablon en Esperanto. "Esperante skribu Esperante." Necesas tia ĉarma diraĵo.
Inolo(InterNacia Lingvo) estas seka nomo. Ĉiu alia lingvo povas esti internacia lingvo ne nur Esperanto. Eble tiu nomo utilas, kiam oni ne volas aŭdigi al aliuloj, ke oni parolas pri Esperanto.
erinja (Mostrar perfil) 7 de noviembre de 2011 18:26:39
dobri:Laŭ ĉiuj bonaj lernolibroj oni devas scii, ke la nomon de nia ligvo necesas ĉiam skribi kun majuskla komenca litero.Bedaŭrinde oni ne parolas per majuskloj kaj minuskloj!