Rolvorteto ĉe "pensi"
de Hyperboreus, 2011-novembro-03
Mesaĝoj: 13
Lingvo: Esperanto
sudanglo (Montri la profilon) 2011-novembro-05 13:44:40
Mi klopodis respondi al la demando de Chainy ĉu 'alpensi' havas sencon.
horsto (Montri la profilon) 2011-novembro-05 14:13:23
sudanglo:Kompreneble oni povas refrazigi - tamen oni povas elekti sen penso.Kaj mi opinias ke refrazigi estas bona ideo, ĉar mi neniam vidis alpensi ie ajn.
Se vere vi volas distingi inter "elekti sen pensi" kaj "elekti per penso", tiam ja oni povus klare indiki tion:
Elektu mense numeron inter 0 kaj 9?
Rilate selekti: Vi pravas laŭ ReVo, sed laŭ mia vortaro oni povas uzi selekti ankaŭ en pli ĝenerala senco. Do mi ne certas kiu pravas.
sudanglo (Montri la profilon) 2011-novembro-05 22:09:57
Sed oni povas pensi al io, sen multe da pripensado.
Supozu, ke iu demandas kiom da planedoj estas?
Vi komencas mense listigi - Marso Venuso, Jupitero, ktp. Post iom da tempo vi diras 'sep'. Vi ne pensas pri la planedoj, vi nur pensis al ili, ilin nomante en via menso, kaj eble vi ne alpensis La Teron (forgesis tiun en la kalkulo).
Tamen, mi konfesas ke mi ne memoras ke mi aŭdis iun uzi la verbon 'alpensi'