目次へ

Retejoj en esperanto.

Monarkisto,2011年11月4日の

メッセージ: 6

言語: Esperanto

Monarkisto (プロフィールを表示) 2011年11月4日 17:44:08

Saluton.

Mi estas nova esperantisto - mi komencis lerni en la antaŭa semajno. Mi ne parolas kaj legas vere bone, sed mi volus uzi esperanton en interreto. Ĉu vi povus rekomendi al mi kelkajn interesajn retejojn en esperanto? Mi ŝatas legi pri kulturo kaj historio de Azio (precipe de Japanio kaj Ĉinio), sed mi ne estas kaprica - sendu al mi ĉiujn interesajn retejojn, kiujn vi ŝatas (^.^).

Mi serĉis per Google, sed mi ne trovis ioajn interesan. Eble mi ne havis bonŝancon...

Dankon por ĉio!
Ĝis! (-.-)/

PS: Se mi farus ian eraron, bonvolu korekti min.

antoniomoya (プロフィールを表示) 2011年11月4日 18:14:06

Saluton, Monarkisto. Kaj ricevu miajn plej varmajn gratulojn. Ĉar se vi komencis lerni Esperanton la antaŭan semajnon, kaj jam kapablas skribi tiel kiel vi faris, vi vere meritas plej varmegan gratulon.

Mi nur atingis tiun nivelon post du jaroj da studado.

Rilate viajn interesojn, bonvolu viziti la ĉinan retpaĝaron:
http://www.espero.com.cn/

Amike el Hispanalando.

Tjeri (プロフィールを表示) 2011年11月4日 18:40:31

Vi povas provi Ipernity, kie multaj esperantistoj havas paĝaron.
http://www.ipernity.com/home

RiotNrrd (プロフィールを表示) 2011年11月4日 22:27:21

Monarkisto:Mi ŝatas legi pri kulturo kaj historio de Azio (precipe de Japanio kaj Ĉinio)...
China Radio International
China Interreta Informa Centro

novatago (プロフィールを表示) 2011年11月4日 22:40:31

http://www.scoop.it/t/esperanto-lingvo-de-la-mon... havas plurajn ligilojn interesajn.

Ĝis, Novatago.

Ryuuichi (プロフィールを表示) 2011年11月10日 14:53:42

Ankaŭ vi povas ekzerci vian legadon ĉe http://facila.org/

先頭にもどる