ورود به محتوا

Unua homo sur Marso

از Hyperboreus, 4 نوامبر 2011

پست‌ها: 33

زبان: Esperanto

jan aleksan (نمایش مشخصات) 6 نوامبر 2011،‏ 10:37:04

"Ahhh finfine alvenis... sed kie estas la benzinejo por la revenvojaĝo?"

antoniomoya (نمایش مشخصات) 6 نوامبر 2011،‏ 11:08:13

Hyperboreus:Imagu!
Vi estas la unua homo ke albordiĝos sur Marso. Kiuj estos viaj unuaj vortoj kiujn vi diros kiam vi metos la piedon sur la ruĝan sablon de tiu planedo?
Agghh!... Mi malamegas plaĝosablon!

mihxil (نمایش مشخصات) 6 نوامبر 2011،‏ 11:44:25

"Take me to your leader"
(evidente la pli verŝajna interplaneda lingvo estas la angla)

Hyperboreus (نمایش مشخصات) 7 نوامبر 2011،‏ 17:39:03

Forigite

robbkvasnak (نمایش مشخصات) 7 نوامبر 2011،‏ 19:28:25

Multaj nordeŭropanoj kredis ke la angla estas gravega lingvo. Bedaŭrinde, ili ankaŭ kredas regi ĝin bone. Ili ja lernas la gramatikon kaj la vortprovizoron sed kvazaŭ neniam la pragmatikojn de la angla.

mihxil (نمایش مشخصات) 7 نوامبر 2011،‏ 19:33:09

Hyperboreus:
miĥil:evidente la pli verŝajna interplaneda lingvo estas la angla
Kial ĝi estus tiel?
Ĉu vi neniam rigardis sciencfikcian filmon? Kutime ankaŭ la aliplanedanoj sufiĉe bone regas la anglan.

jan aleksan (نمایش مشخصات) 7 نوامبر 2011،‏ 22:15:40

miĥil:
Hyperboreus:
miĥil:evidente la pli verŝajna interplaneda lingvo estas la angla
Kial ĝi estus tiel?
Ĉu vi neniam rigardis sciencfikcian filmon? Kutime ankaŭ la aliplanedanoj sufiĉe bone regas la anglan.
Tio estas tute malvera, ili regas la francan, .... almenaŭ tiele mi spektas sciencfikcion en francio ^^

Hyperboreus (نمایش مشخصات) 8 نوامبر 2011،‏ 2:09:02

Forigite

darkweasel (نمایش مشخصات) 8 نوامبر 2011،‏ 6:10:39

jan aleksan:
miĥil:
Hyperboreus:
miĥil:evidente la pli verŝajna interplaneda lingvo estas la angla
Kial ĝi estus tiel?
Ĉu vi neniam rigardis sciencfikcian filmon? Kutime ankaŭ la aliplanedanoj sufiĉe bone regas la anglan.
Tio estas tute malvera, ili regas la francan, .... almenaŭ tiele mi spektas sciencfikcion en francio ^^
Ne, fakte ili parolas la germanan.

dobri (نمایش مشخصات) 8 نوامبر 2011،‏ 15:33:49

Kiam mi rigardas ekzemple "Star Trek", ĉiuj aktoroj parolas ĉeĥe! Verŝajne tiel okazas ankaŭ ĉe aliaj (usonaj) sciencfikciaj filmoj.

بازگشت به بالا