Přejít k obsahu

Unua homo sur Marso

od uživatele Hyperboreus ze dne 4. listopadu 2011

Příspěvky: 33

Jazyk: Esperanto

eurimaco (Ukázat profil) 8. listopadu 2011 16:50:36

jan aleksan:"kara, tiu plaĝo estas tre bela, kie troviĝas la maro?"
Mi diros, nun mi deziras trovi belan marsaninon por helpi kaj gvidi min al belaj lokoj je Marso.

antoniomoya (Ukázat profil) 8. listopadu 2011 17:06:47

dobri:Kiam mi rigardas ekzemple "Star Trek", ĉiuj aktoroj parolas ĉeĥe! Verŝajne tiel okazas ankaŭ ĉe aliaj (usonaj) sciencfikciaj filmoj.
Jes. Ŝajnas ke tiuj roluloj regas plej bone plurajn lingvojn, ĉar kiam mi spektas scienc-fikciajn filmojn en Hispanujo, oh surprizo, ili parolas la hispanan!! rideto.gif

Amike.

robbkvasnak (Ukázat profil) 12. listopadu 2011 2:32:17

Jen interesega ideo - lasu la aliteranojn paroli la nederlandan! Ik heb je lief!

mihxil (Ukázat profil) 12. listopadu 2011 5:36:12

robbkvasnak:Jen interesega ideo - lasu la aliteranojn paroli la nederlandan! Ik heb je lief!
Mi konsentas kompreneble, kvankam tion mi neniam vidis okazi. La filmoj ĉi tie estas subtekstataj.

Cetere, kvankam 'Ik heb je lief' estas ĝusta, ĝi stile evidente estas flandra.

robbkvasnak (Ukázat profil) 12. listopadu 2011 18:33:53

Mi provis lerni la nederlandan. Sed en Nederlando, kiam mi demandis ion en la nederlanda oni ĉiam respondis al mi en la angla (foje en la germana). En Belgio oni repsondis al mi en la franca. Do, mi neniam lernis la nederlandan.
La plej amuza frazo kion mi legis en la nederlanda estis en tagĵurnalo, varbaĵo de ĉiesulino: Anita wachtet op jau met un kopje kofie (Anita atendas vin kun taseto da kafo).

JUANMA40 (Ukázat profil) 14. prosince 2011 21:13:29

darkweasel:
jan aleksan:
miĥil:
Hyperboreus:
miĥil:evidente la pli verŝajna interplaneda lingvo estas la angla
Kial ĝi estus tiel?
Ĉu vi neniam rigardis sciencfikcian filmon? Kutime ankaŭ la aliplanedanoj sufiĉe bone regas la anglan.
Tio estas tute malvera, ili regas la francan, .... almenaŭ tiele mi spektas sciencfikcion en francio ^^
Ne, fakte ili parolas la germanan.
vi tutaj eraras, en Marso oni nur parolas marsanon...logike sal.gif

zaratustro (Ukázat profil) 14. prosince 2011 23:15:46

Mi dirus: - Saluton, ĉu iu havas Pasportan Servon en tiu ĉi planedo por gastigi min?. rido.gif

Sokolo (Ukázat profil) 14. prosince 2011 23:56:40

Mi dirus: "Kamaradoj! Mi salutas vin kiel reprezentanto de ciuj laborantoj de la Tero kaj donacas al vi la plenan verkaron de Lenino!"

Ĉar estas evidente, ke marsa kaj aliaj altnivelaj eksterteraj civilizacioj jam atingis komunismon.

Mi supozas, ke marsanoj uzas aŭtomatajn tradukilojn. Pro tio ĉiu spektanto de sciencfikcia filmo aŭdis kutiman lingvon.

Sahaquiel (Ukázat profil) 15. prosince 2011 0:10:20

Mi dirus: Aŭskultu homaro... Alia planedo por detrui!!" zam.gif

glig (Ukázat profil) 15. prosince 2011 0:41:09

Ĉar post surteriĝo mi certe ne vidos iun "Marsanon", do mi tiam deklaris min la unua Marsano. ridulo.gif

Zpět na začátek