前往目錄

Foruma programo

貼文者: darkweasel, 2011年11月6日

訊息: 9

語言: Esperanto

darkweasel (顯示個人資料) 2011年11月6日上午11:21:40

Ĉu ekzistas bona retforumprogramo kun traduko al Esperanto?

Chainy (顯示個人資料) 2011年11月6日下午3:40:34

Iu provis fari tradukon de la phpBB retforuma programo, sed mi ne scias, ĉu ĝi estas finita. Mi iom trarigardis iujn el la tradukoj kaj mia unua impreso estas ke necesus plu redakti ĉion.

Jen ligilo al la traduko-dosiero: phpBB en Esperanto

Tiun tradukon oni ankoraŭ ne akceptis kiel oficialan tradukon...

Mi ne scias pri aliaj retforumaj programoj, sed estus ja bonege, se estus bona traduko por unu el la bonaj tiaj programoj. Estus bone, se Lernu uzus tian programon, por ke ni havu vere bonan retforumon.

darkweasel (顯示個人資料) 2011年11月6日下午3:52:24

Chainy:Iu provis fari tradukon de la phpBB retforuma programo, sed mi ne scias, ĉu ĝi estas finita. Mi iom trarigardis iujn el la tradukoj kaj mia unua impreso estas ke necesus plu redakti ĉion.

Jen ligilo al la traduko-dosiero: phpBB en Esperanto
Dankon! Almenaŭ io, eĉ se ĝi ne estas perfekta. rideto.gif
Chainy:
Estus bone, se Lernu uzus tian programon, por ke ni havu vere bonan retforumon.
Eble, sed dubindas, ĉu eblas bone enmeti ĝin en la reston de la paĝaro (koncerne la profilojn ktp). Tio ĉiuokaze ne estis la celo de mia demando, sed mi meditas pri krei propran retforumon pli specialteman ol tiun ĉi. rideto.gif

darkweasel (顯示個人資料) 2012年2月2日下午2:29:56

Mi ekkreis Esperantlingvan tradukon de SMF.

La ĝisnunan progreson vi povas vidi en mia testa forumo.

Komentoj estas bonvenaj.

Chainy (顯示個人資料) 2012年2月2日下午8:22:55

darkweasel:Mi ekkreis Esperantlingvan tradukon de SMF.

La ĝisnunan progreson vi povas vidi en mia testa forumo.

Komentoj estas bonvenaj.
Aspektas bona, gratulon.

Mi registriĝis por iom provi ĝin.

darkweasel (顯示個人資料) 2012年2月6日上午10:33:10

Por iom sciigi la eksteran mondon pri la nuna progreso: Hodiaŭ ni (Chainy kaj mi) ricevis atingon al la traduksistemo de SMF. Nuntempe 41,9% el ĉiuj ĉenoj estas tradukitaj (kvankam unu jam ekzistinta dosiero estas tre malbonkvalita kaj ankoraŭ bezonos kompletan refaron).

Ĉiun alian, kiu bone scias la anglan kaj Esperanton, mi kore invitas helpi nin traduki forumprogramon al Esperanto - por ke povu ekesti specialtemaj forumoj en Esperanto pri ĉiu ajn temo, kio ja helpegos Esperanton! Bonvolu kontakti min privatmesaĝe en okazo de intereso.

Vilius (顯示個人資料) 2012年2月6日上午10:37:16

Por programistoj.net mi uzis phpBB. La traduko de publika parto estas pli-malpli plena, sed administrejo estas plejparte en la pola (por mia forumo, mi anstataŭis polan per la angla).

darkweasel (顯示個人資料) 2012年2月6日上午10:52:50

Vilius:Por programistoj.net mi uzis phpBB. La traduko de publika parto estas pli-malpli plena, sed administrejo estas plejparte en la pola (por mia forumo, mi anstataŭis polan per la angla).
Tamen en tiu traduko oni povas jam en la ĉefpaĝo vidi gramatikajn erarojn ĉie.

Vilius (顯示個人資料) 2012年2月6日下午12:16:52

darkweasel:Tamen en tiu traduko oni povas jam en la ĉefpaĝo vidi gramatikajn erarojn ĉie.
Nu jes, ne estas perfekta traduko ridulo.gif. Mi trovis ĝin ie sur la reto.

回到上端