Pro la Unueco. la Paco kaj la tuthomara Amo ktp
de unpensador, 2011-novembro-06
Mesaĝoj: 9
Lingvo: Esperanto
unpensador (Montri la profilon) 2011-novembro-06 14:23:46
http://www.youtube.com/watch?v=Dhat8qKkBHE
http://www.youtube.com/watch?v=RFmRjRvEmkc
http://www.youtube.com/watch?v=DQkkLCrAELc
Katolika apostolika romana papista falangista
Eduardo
mihxil (Montri la profilon) 2011-novembro-06 15:04:38
unpensador:"SI VIS PACEM PARA BELLVM"Mi ne bone scias latinon, sed tio ĉi supozeble signifas ion similan al 'se vi volas pacon, tiam militu'.
Absurdaĵo, kompreneble.
unpensador:Katolika apostolika romana papista falangistaSed kion alian ni povus atendi el tia skipo.
darkweasel (Montri la profilon) 2011-novembro-06 15:39:59
miĥil:Preskaŭ: "se vi volas pacon, preparu militon".unpensador:"SI VIS PACEM PARA BELLVM"Mi ne bone scias latinon, sed tio ĉi supozeble signifas ion similan al 'se vi volas pacon, tiam militu'.
qwertz (Montri la profilon) 2011-novembro-06 15:42:23
miĥil:Mi konsentas. Iu militon povestus bazo por nova milito.
Absurdaĵo, kompreneble.
unpensador (Montri la profilon) 2011-novembro-06 16:21:59
qwertz:Mia humila komento: Unu el la plej bonaj manieroj de admoni al niaj malamikoj ke ili atakas nin, estas fortigante nin. Ŝajno de malforto invitas niajn kontraŭulojn agresi nin. Tio pli bone estas ĉiam prepari sin por la milito, por la batalo, kaj tiel havos pli da ebloj teni la pacon.miĥil:Mi konsentas. Iu militon povestus bazo por nova milito.
Absurdaĵo, kompreneble.
http://todofluye.wordpress.com/2007/04/08/si-vis-p...
http://www.youtube.com/watch?v=m6ri2TzsEks
http://www.youtube.com/watch?v=Lwi0sCwu6z4&fea...
http://es.answers.yahoo.com/question/index?qid=200... ktp
mihxil (Montri la profilon) 2011-novembro-06 17:21:12
unpensador: Unu el la plej bonaj manieroj de admoni al niaj malamikoj ke ili atakas nin, estas fortigante nin.Nu, supozeble tio iom veras almenaŭ tiomgrade ke probable ne estas tute malbona ideo almenaŭ povi defendi sin. Tio estas ankoraŭ iom alia ol tiu adoro pri militistoj, kiujn vi montris per tiuj youtube-aĵoj. Se armeo estas necesa, ĝi estas necesa malbono, ne io por eĉ ŝati.
Kaj kiujn 'malamikojn' vi priparolas? Kial 'ni' entute havu malamikojn?
unpensador:Ŝajno de malforto invitas niajn kontraŭulojn agresi nin.Aha, do pri kiuj kontraŭuloj precize ni parolas?
qwertz (Montri la profilon) 2011-novembro-06 17:44:55
miĥil:Eble pri tion, ke "ni" havas tutdiferencajn spertojn. Tion povus aflikti. Se nun oni ne volas respekti diferencestado. Tiam oni malamus tion diferencon.
Kaj kiujn 'malamikojn' vi priparolas? Kial 'ni' entute havu malamikojn?
mihxil (Montri la profilon) 2011-novembro-06 18:05:54
qwertz:Havi diferencojn ne estas la sama afero kiel esti malamiko, des malpli kiel minacanto pri agreso.miĥil:Kaj kiujn 'malamikojn' vi priparolas? Kial 'ni' entute havu malamikojn?Eble pri tion, ke "ni" havas tutdiferencajn spertojn. Tion povus aflikti. Se nun oni ne volas respekti diferencestado. Tiam oni malamus tion diferencon.
Altebrilas (Montri la profilon) 2011-novembro-06 19:26:04
Se oni ne preparas militon, oni estas taksata kiel malforta, kaj la eventuala kontraŭulo profitas je tiu malforteco. Se oni preparas militon, la kontraŭulo estas timigata, kaj ankaŭ preparas sin por protekti sin. Vidu la du mondmilitoj. Por Francio kaj ĝiaj aliancanoj, en MM1 tro da militismo estigis longan militon; en MM2 tro da pacismo estigis tiel longan militon.
Tial la politikistoj devas esti prudentaj, estante nek tro atakemaj, nek tro eltenemaj.
Kial ni entute havus malamikojn? En tiu tempo estus malfacile klarigi tion al Hitlero...