Naar de inhoud

kondicionalo

door hunne68, 7 november 2011

Berichten: 17

Taal: Esperanto

sudanglo (Profiel tonen) 7 november 2011 23:21:59

Sed Chainy, kiel oni scius ke la senco de 'Hieraŭ mi povus veni' ne estas 'Hieraŭ mi estus povinta akcepti inviton (al via festo morgaŭ) se vi estus dirinta ion tiam, tamen bedaŭrinde mi nun jam faris aliajn aranĝojn (por morgaŭ).

Kaj tio ja ne estas la sama afero kiel mi povus veni hieraŭ (kiam mi ne venis hieraŭ)

Hunne, notu, ke estas eble en Esperanto paroli kun iom da precizeco, sed se vi preferus paroli iom pli svage ...

Kiel Tom rimarkigis mi ja subtenas la pozicion ke oni uzu kompleksajn formojn kiam indas.

Kaj ĉar -us sen -inta kutime signifas la prezencon aŭ la futuron, prefere oni ne uzu nur -us kiam temas pri la pasinteco.

Mi suspektas, ke, sur ĉi tiu kampo, la komentoj, kiujn vi eble povus trovi en la gramatikoj, ne respondas al fakta uzado de multaj ordinaraj Esperantistoj.

Cetere, se vi traserĉos tekstojn je Tekstaro, vi trovos ke -us -inta estas efektiva ofte uzata.

tommjames (Profiel tonen) 7 november 2011 23:53:34

sundanglo:Sed Chainy, kiel oni scius ke la senco de 'Hieraŭ mi povus veni' ne estas 'Hieraŭ mi estus povinta akcepti inviton (al via festo morgaŭ) se vi estus dirinta ion tiam, tamen bedaŭrinde mi nun jam faris aliajn aranĝojn (por morgaŭ).
Kial vi pensas ke eĉ eblas respondi al tio sen ajna kunteksto?? demando.gif

Hyperboreus (Profiel tonen) 8 november 2011 02:06:29

Forigite

darkweasel (Profiel tonen) 8 november 2011 06:13:47

Hyperboreus:
sudanglo:...ĉar -us sen -inta kutime signifas la prezencon aŭ la futuron
Kial ĝi estas tiel? Mi pensas ke mi legis en la gramatiko ke la us-finaĵo ne konas tempon.
En la strikta gramatika senco vi evidente pravas, sed la lingvosento povas malsami al la gramatiko.

Hyperboreus (Profiel tonen) 8 november 2011 14:14:27

Forigite

sudanglo (Profiel tonen) 8 november 2011 19:59:48

Sed kalkulu kiom da Esperantistoj havis kiel sian denaskan lingvon la hispanan aŭ la germanan aŭ la francan aŭ la anglan aŭ unu el tiuj aliaj lingvoj kiuj markas la kondicionalon por la pasinteco.

Ili certe estus influintaj la parol-kutimojn en Esperanto.

Vi povas kontroli per la Tekstaro ĉu rusaj aŭtoroj fakte evitis la kompleksan formon - mi dubas

Cetere, ege surprizus min se vi ne povos sufiĉe facile trovi ĝin en la verkaro de Zamenhof.

tommjames (Profiel tonen) 8 november 2011 20:31:59

sudanglo:Cetere, ege surprizus min se vi ne povos sufiĉe facile trovi ĝin en la verkaro de Zamenhof.
Jes, Zamenhof uzis la participon. Sed laŭ PAG li kaj slavaj aŭtoroj "ofte uzis kondicionalon simplan anstataŭ perfektan". Estas multe da ekzemploj de simplaj kondicionaloj en la literaturo.

Ĉiukaze, Zamenhofa stilo ne estas nepre imitinda. Li uzis formojn kiujn nuntempe oni taksas strangaj, ekzemple trouzo de -AD en verboj, kiam simpla sensufiksa verbo sufiĉas.

Terug naar boven