Tartalom

kondicionalo

hunne68-tól, 2011. november 7.

Hozzászólások: 17

Nyelv: Esperanto

hunne68 (Profil megtekintése) 2011. november 7. 8:34:01

Kiu povas traduki ĉi tiujn frazojn?

Ich hätte gestern kommen können.

I could have come yesterday.

Gravas la pasinto!

(Mi estus povinta veni hieraŭ.) ???

sudanglo (Profil megtekintése) 2011. november 7. 9:25:44

La kutima traduko de la angla frazo estas aŭ mi estus povinta veni hieraŭ, aŭ mi povintus veni hieraŭ.

Sed oni povas en Esperanto nuancigi la signifon de la angla versio dirante:

Mi ne venis hieraŭ sed mi fakte povis - (eble mi ne volis).

Nenio malhelpis ke mi estu veninta hieraŭ - (mi konfesas).

Mi povus esti veninta hieraŭ - (se mi havus la tempon ktp.)

hunne68 (Profil megtekintése) 2011. november 7. 10:04:35

Dankon por la rapida, kompetenta respondo. Ŝajnas, ke la afero estas relative komplika. Mi ankoraŭ ne trovis ĉi tiun temon en iu gramatiklibro tiel detale. Kiun referencon vi havas?

hebda999 (Profil megtekintése) 2011. november 7. 10:16:47

hunne68:Dankon por la rapida, kompetenta respondo. Ŝajnas, ke la afero estas relative komplika. Mi ankoraŭ ne trovis ĉi tiun temon en iu gramatiklibro tiel detale. Kiun referencon vi havas?
Ne traduku esperanten laŭ via gepatralingvo. Traduku la sencon, ne la gramatikajn trajtojn de la frazo. Informojn pri tio vi povas trovi ĉi tie:

Plena Manlibro de la Esperanta Gramatiko

Amike

Olek

darkweasel (Profil megtekintése) 2011. november 7. 11:26:56

hunne68:Dankon por la rapida, kompetenta respondo. Ŝajnas, ke la afero estas relative komplika. Mi ankoraŭ ne trovis ĉi tiun temon en iu gramatiklibro tiel detale. Kiun referencon vi havas?
PMEG parolas pri -intus-formoj tie ĉi:
Mallongigitaj kunmetitaj verboj

Hyperboreus (Profil megtekintése) 2011. november 7. 15:05:53

Forigite

sudanglo (Profil megtekintése) 2011. november 7. 17:30:06

Eble. Sed rimarku la diferencon en la facileco de ek-kompreno inter:

1. Mi venus se mi havus la tempon, sed bedaŭrinde mi estis okupita la tutan tagon.

2. Mi estus veninta se mi estus havinta la tempon, sed bedaŭrinde mi estis okupita.

En la kazo 1. oni devas aŭdi/legi ĝis la 'estis okupita' por kompreni ĉu temas pri veno nun, poste, aŭ en la pasinteco.

Cetere, en kazo 1. ĉu temas pri libera tempo tiam, aŭ ĉu ĝenerale? Do per la uzo de du simplaj formoj oni kreas duoblan malcertecon.

Hyperboreus (Profil megtekintése) 2011. november 7. 17:37:13

Forigite

tommjames (Profil megtekintése) 2011. november 7. 18:01:56

sudanglo:En la kazo 1. oni devas aŭdi/legi ĝis la 'estis okupita' por kompreni ĉu temas pri veno nun, poste, aŭ en la pasinteco.
Ĉu vi dirus same se la antaŭa frazo (la kunteksto) estus "Hej, kial vi ne venis hieraŭ?"

Se konversacio estus "Kial vi do ne venis? Nu, mi ja venus se mi povus, sed..." mi tuj supozus ke la respondanto parolas pri la pasinteco.

Mi rimarkas ke vi neniam malŝparas okazon kritiki uzon de simplaj kondicionaloj, surbaze de "malklareco", sed verdire ŝajnas al mi ke vi simple subtaksas la klarigipovon de kunteksto. Eĉ kiam eblas diri "ĉi tio estas interpretebla kiel la futuro!", ofte ne indas tiel plendi ĉar la vera signifo estas tamen klara pro subtilaĵoj de la fluo de la konversacio.

Ĉiukaze, por respondi al via demando, mi dirus ke 2) estas pli malfacile ek-komprenebla. Kompreneble la participoj igas ĝin pli preciza, sed la frazo ne fluas tiel bone kiel la unua, kaj ĝi havas superfluaĵojn. Sed kompreneble tio dependas de la kuntekso, sen kio, la demando estas pli malpli sensignifa.

Chainy (Profil megtekintése) 2011. november 7. 19:57:19

tommjames:
Mi rimarkas ke vi neniam malŝparas okazon kritiki uzon de simplaj kondicionaloj, surbaze de "malklareco", sed verdire ŝajnas al mi ke vi simple subtaksas la klarigipovon de kunteksto.
Mi samopinias.

Kunteksto tre gravas. Kaj tempo-indiko kiel 'hieraŭ' ofte faras la pli komplikajn verbo-formojn nenecesaj. Do mi dirus simple:

"Hieraŭ mi povus veni". - ne eblas tion miskompreni, precipe en kunteksto!

Vissza a tetejére